— Permesu ke mi malkonsentu, prokuratoro, ĉi tio ne estis interesa. Plej teda kaj laciga afero. Al mia demando, ĉu oni pagis al iu monon en la palaco de Kajafo, mi ricevis klaran respondon, ke tio ne okazis.
— Ah, tiel? Nu, se la mono ne estis pagita, do ĝi ne estis pagita. Des pli malfacile estos trovi la murdintojn.
— Tute ĝuste, prokuratoro.
— Interalie, Afranio, jen pri kio mi ĵus pensis: ĉu eblas, ke li mem sin mortigis?
— Ho ne, prokuratoro, — respondis Afranio, pro surprizo eĉ ĵetinte sin malantaŭen en la brakseĝo, — pardonu, sed tio estas tute ne kredebla!
— Ah, ĉio estas kredebla en tiu urbo! Mi pretas veti, ke tre baldaŭ tiaj onidiroj rampos tra la tuta urbo.
Ĉi tiam Afranio ĵetis sur la prokuratoron sian rigardon, iom pensis kaj respondis:
— Tio estas ebla, prokuratoro.
Ŝajnis, ke la prokuratoro malvolas forlasi tiun temon pri la mortigo de la homo el Kirjat, kvankam ĉio jam estis klara. Li demandis, eĉ iom reveme:
— Nu, mi ŝatus vidi lin mortigata.
— Oni tre lerte lin murdis, — diris la estro de la sekreta servo, iom ironie rigardante Pilaton.
— Kiel do vi povas scii tion?
— Bonvolu atenti la saketon, prokuratoro, — respondis Afranio, — mi vetas, ke la sango de Jehudo ŝprucis onde. Ja mi vidadis mortigitojn en mia vivo, prokuratoro.
— Do, li ne reekstaros, ĉu?
— Nu, li reekstaros, prokuratoro, — filozofieme ridetante diris Afranio, — kiam la trumpeto de la Mesio, kiun oni atendas ĉi tie, eksonos super li. Sed pli frue li ne ekstaros!
— Sufiĉas, Afranio! Tiu demando klaras. Nun ni pasu al la entombigo.
— La ekzekutitoj estas entombigitaj, prokuratoro.
— Ho, Afranio, juĝi vin estus krimo. Vi meritas plej altan rekompencon. Kiel ĝi estis?
Afranio komencis rakonti kaj rakontis, ke dum li sin okupis pri la afero de Jehudo, taĉmento de la sekreta gardo, komandate de lia anstataŭanto, atingis la monteton kiam estiĝis la vespero. Unu korpo mankis sur la pinto. Pilato tremeris, raŭke diris:
— Ah, kiel mi povis preteratenti tion!
— Ne zorgu pri tio, prokuratoro, — diris Afranio kaj daŭrigis sian rakonton: — Levinte sur la ĉaron la kadavrojn de Dismas kaj Gestas, kies okuloj jam estis elbekitaj de la rabbirdoj, oni tuj komencis serĉi la trian korpon. Tre baldaŭ oni ĝin trovis. Iu homo…
— Levio Mateo, — ne demande, sed plie aserte diris Pilato.
— Jes, prokuratoro…
Levio Mateo sin kaŝis en kaverno en la norda deklivo de la Kalva Kranio atendante la mallumon. La nuda korpo de Jeŝua Ha-Nocri estis ĉe li. Kiam la gardistoj kun torĉo eniris la kavernon, Levio iĝis despera kaj furioza. Li kriis, ke li faris nenian krimon, ke laŭ la leĝo, ĉiu ajn deziranto rajtas entombigi ekzekutiton. Levio Mateo diradis, ke li malvolas disiĝi de la korpo. Li estis ekscitita, kriis ion konfuzan, jen petante, jen minacante kaj malbenante…
— Ĉu li necesigis ke oni lin arestu? — malserene demandis Pilato.
— Ne, prokuratoro, ne, — tre trankvile respondis Afranio, — la aŭdaca malsaĝulo lasis sin kvietigi per la promeso, ke la korpon oni entombigos.
Kompreninte la diritan Levio kvietiĝis, tamen li deklaris, ke nenien li foriros kaj ke li deziras partopreni la entombigon. Li diris, ke li ne foriros eĉ mortigote, kaj por tiu celo li eĉ prezentis pantranĉilon, kiun li havis kune.
— Ĉu oni lin forpelis? — obtuzvoĉe demandis Pilato.
— Ne, prokuratoro, ne. Mia anstataŭanto permesis al li partopreni la entombigon.
— Kiu el viaj anstataŭantoj estris la taĉmenton?
— Tolmajo, — respondis Afranio, kaj angore redemandis: — ĉu li faris eraron?
— Daŭrigu, — diris Pilato, — mi trovas nenian eraron. Ĝenerale, mi iomete perpleksiĝas, ĉar ŝajnas, ke mi renkontis homon kiu neniam eraras. Tiu homo estas vi.
— Levion Mateon oni akceptis sur la ĉaron kun la korpoj de la ekzekutitoj, kaj proksimume post du horoj oni atingis senhoman intermonton norde de Jerŝalaim. Tie la taĉmentanoj, laborante skipe, dum unu horo fosis profundan kavon kaj entombigis en ĝi ĉiujn tri ekzekutitojn.
— Ĉu nudaj?
— Ne, prokuratoro, la taĉmento havis por tio ĥitonojn. Al ĉiu entombigato oni metis ringon sur la fingron. La ringo de Jeŝua havis unu entranĉon, la ringo de Dismas, du kaj tiu de Gestas, tri. La fosaĵo estas fermita, plenigita je ŝtonoj. Tolmajo scias la rekonilon.
— Aĥ, se mi estus antaŭvidinta tion! — diris Pilato kun ĉagrengrimaco. — Ja mi devus interparoli kun tiu Levio Mateo…
— Li estas ĉi tie, prokuratoro!
Larĝe malferminte la okulojn Pilato dum kelka tempo rigardis Afranion, poste li diris:
— Mi dankas al vi pro ĉio farita pri tiu afero. Bonvolu sendi al mi morgaŭ Tolmajon, anticipe sciiginte al li, ke mi estas pri li kontenta; kaj vin, Afranio, — la prokuratoro prenis el la poŝo de la zono, kuŝanta sur la tablo, fingroringon kaj prezentis ĝin al la estro de la sekreta servo, — mi petas akcepti tiun memoraĵon.
Afranio sin klinis:
— Tio estas granda honoro, hegemono.
— La taĉmento, kiu entombigis la ekzekutitojn, havu rekompencon. La agentoj, perdintaj Jehudon, ricevu mallaŭdon. Levio Mateo estu tuj venigita. Mi bezonas detalojn pri la afero de Jeŝua.