— Jes, prokuratoro, — diris Afranio. Ripete sin klinante li foriris, la prokuratoro klakis per la manoj kaj kriis:

— Al mi, ĉi tien! Lumilon en la portikon!

Afranio jam iris en la ĝardeno kaj malantaŭ la dorso de Pilato en la manoj de servistoj jam flagris fajroj. Tri lampoj aperis sur la tablo antaŭ la prokuratoro, kaj la luna nokto retiriĝis en la ĝardenon, kvazaŭ forkondukate de la estro de la sekreta servo. Anstataŭ Afranio sur la balkonon paŝis nekonata maldika vireto kaj la ega centuriestro. Tiu lasta, kaptinte rigardon de la prokuratoro, tuj foriris en la ĝardenon kaj malaperis.

La prokuratoro esploris la veninton per avidaj kaj iomete timigitaj okuloj. Tiel oni rigardas homon, pri kiu oni multe aŭdis, pri kiu oni mem pensadis kaj kiu finfine aperis.

La veninto, proksimume kvardekjara, estis nigrahara, brunhaŭta, ĉifonvestita, lin tutan kovris krustiĝinta koto; el sub la mallevitaj brovoj li rigardis kvazaŭ lupo. Resume, li estis tre misaspekta kaj pleje similis urban almozulon, kiaj svarmas sur la terasoj de la Templo aŭ sur la bazaroj de la brua kaj malpura Malsupra Urbo.

La silento daŭris longe; ĝin rompis la stranga konduto de la venigito. Lia vizaĝo ŝanĝis la koloron, li ŝanceliĝis kaj nur tial ne falis, ke per la malpura mano li sukcesis kapti la randon de la tablo.

— Kio estas al ci? — demandis Pilato.

— Nenio, — respondis Levio Mateo kaj faris tian movon, kvazaŭ li ion glutus. Lia magra, nuda, malpura kolo ekŝvelis kaj reŝrumpis.

— Kio estas al ci, respondu, — ripetis Pilato.

— Mi estas laca, — diris Levio kaj malserene deturnis la rigardon al la planko.

— Sidigu cin, — Pilato montris al la brakseĝo.

Levio malkredeme rigardis la prokuratoron, sin movis al la seĝo, ĵetis timigitan rigardon sur la orajn brak’apogilojn kaj sidiĝis ne sur la seĝon sed sur la plankon apude.

— Diru, kial ci ne sidigis cin sur la seĝon? — demandis Pilato.

— Mi estas malpura, mi ĝin makulus, — diris Levio rigardante malsupren.

— Tuj oni donos al ci por manĝi.

— Mi ne deziras manĝi, — respondis Levio.

— Kial ci mensogas? — paceme diris Pilato, — ci ne manĝis la tutan tagon aŭ eble eĉ pli longe. Nu bone, ne manĝu. Mi venigis cin por ke ci montru al mi la tranĉilon kiun ci havis.

— La soldatoj ĝin de mi forprenis kiam ili kondukis min ĉi tien, — respondis Levio kaj sombre aldonis: — Oni redonu ĝin al mi, mi devas ĝin reporti al la posedanto, mi ĝin ŝtelis.

— Por kiu celo?

— Por distranĉi la ŝnurojn, — respondis Levio.

— Marko! — kriis la prokuratoro, kaj la centuriestro paŝis sub la portikon. — Lian tranĉilon al mi donu.

El unu el la du tegiloj de sia zono la centuriestro eligis malpuran pantranĉilon, donis ĝin al la prokuratoro kaj foriris.

— Kie ci prenis la tranĉilon?

— En la panbutiko ĉe la Hebrona Pordego, tuj maldekstre kiam oni eniras la urbon.

Pilato rigardis la larĝan klingon, ial kontrolis per la fingro, ĉu ĝi estas akra, poste diris:

— Pri la tranĉilo ne zorgu, ĝi estos resendita al la butiko. Nun la dua kion mi bezonas: montru al mi la pergamenon, kiun ci portas kun ci kaj sur kiu estas skribitaj la paroloj de Jeŝua.

Levio malame rigardis Pilaton kaj ridetis tiel malicege, ke lia vizaĝo iĝis tute hida.

— Vi volas ĉion forpreni, ĉu? Ankaŭ la lastan, kion mi havas? — li demandis.

— Mi ne diris ja: fordonu, — respondis Pilato, — mi diris: montru.

Levio serĉis en la ĉebrusto kaj eligis pergamenrulon. Pilato ĝin prenis, malvolvis, sternis inter la fajroj kaj streĉante la okulojn komencis esplori la apenaŭ legeblajn inkosignojn.

Kompreni tiujn aĉe skribitajn liniojn estis malfacile, Pilato plisis la palpebrojn, sin klinis preskaŭ ĝis la pergameno, ŝovis sian fingron laŭ la linioj. Li tamen povis konstati, ke la skribita estas malkohera vico de iaj eldiroj, datoj, mastrumaj notoj, poeziaj fragmentoj. Li sukcesis legi: «La morto ne estas… Hieraŭ ni manĝis dolĉajn printempajn bakurotojn…»

Grimacante pro la streĉo li malĉifris: «Ni vidos la puran riveron de la vivoakvo… La homaro rigardas la sunon tra klara kristalo…»

Subite Pilato ekskuiĝis. En la lastaj linioj de la pergameno li legis la vortojn: «… malvirto pli… ol la malkuraĝo».

Pilato rerulis la pergamenon kaj per abrupta movo ĝin etendis al Levio.

— Prenu, — li diris. Post nelonga silento li aldonis: — Mi vidas, ke ci estas klerulo, kaj ne decas ke ci, sola, vagas senhejme en almozula vesto. Mi havas grandan bibliotekon en Cezareo, mi estas tre riĉa kaj volas cin dungi. Ci ordigos kaj konservados la papirusojn, ci estos sata kaj vestita.

Levio ekstaris kaj respondis:

— Ne, mi ne volas.

— Kial? — demandis Pilato kaj lia vizaĝo malheliĝis, — ĉu mi estas al ci malagrabla? Ĉu ci min timas?

Denove la malbona rideto hidigis la vizaĝon de Levio:

— Ne, ĉar ci min timas. Por ci ne estos facila rigardi min en la vizaĝon post ol ci lin mortigis.

— Silentu, — respondis Pilato, — prenu monon.

Levio kapneis, la prokuratoro daŭrigis:

Перейти на страницу:

Похожие книги