— Mi scias, ke ci opinias cin disĉiplo de Jeŝua, sed mi diras al ci, ke ci nenion komprenis el tio, kion li instruis. Ĉar, se ci komprenus, ci nepre akceptus ion de mi. Konsideru, ke antaŭ la morto li diris, ke li riproĉas neniun, — Pilato signifoplene levis la fingron, lia vizaĝo tikis. — Li mem nepre ion prenus. Vi estas kruela, dum li ne estis tia. Kien vi iros?

Levio subite proksimiĝis al la tablo, apogiĝis sur ĝi per ambaŭ manoj kaj rigardante la prokuratoron per ardaj okuloj li flustris al tiu:

— Ci, prokuratoro, sciu, ke mi ponardos homon en Jerŝalaim. Mi deziras diri al ci tion, por ke ci sciu, ke sango ankoraŭ verŝiĝos.

— Ankaŭ mi scias, ke ĝi ankoraŭ verŝiĝos, — respondis Pilato, — ciaj vortoj min ne mirigas. Evidente, min ci volas murdi, ĉu?

— Murdi cin mi ne sukcesos, — nudiginte la dentojn rikanis Levio, — mi ne estas tiom stulta ke mi esperu je tio, sed mi ponardos Jehudon el Kirjat, kaj al tio mi oferos la reston de mia vivo.

Delico aperis en la okuloj de la prokuratoro, per la fingro li invitis Levion Mateon proksimiĝi kaj diris:

— Tion ci ne faros, ci ne bezonas zorgi pri tio, Jehudo mortis ponardita ĉi-nokte.

Levio saltis de la tablo malantaŭen, ĵetis ĉirkaŭ sin sovaĝan rigardon kaj kriis:

— Kiu faris tion?

— Ne ĵaluzu, — rikanis Pilato frotante siajn manojn, — ŝajnas al mi, ke vi ne estas lia sola adepto.

— Kiu faris tion? — flustre ripetis Levio.

Pilato respondis:

— Tion faris mi.

Levio malfermis la buŝon, sovaĝe gapis al la prokuratoro, kaj tiu diris:

— Tio, certe, estas nemulte, la farita, sed estas mi kiu ĝin faris. — Kaj post paŭzo: — Nu, ĉu nun ci ion prenos?

Levio iom pensis, mildiĝis, fine li diris:

— Oni donu al mi puran pergamenpecon.

Pasis unu horo. Levio ne plu estis en la palaco. Nun la silenton de la matenkrepusko rompis nur la malproksima paŝado de la gardosoldatoj en la ĝardeno. La luno estis rapide paliĝanta, ĉe la kontraŭa ĉielrando vidiĝis la hela makuleto de la matena stelo. La lumiloj jam antaŭ longe estingiĝis. Sur la lekto kuŝis la prokuratoro. Metinte la manon sub la vangon li dormis kaj senbrue spiris. Apud li dormis Banga.

Tiel renkontis la matenruĝon de la dek kvina de Nisan’ la kvina prokuratoro de Judujo, Poncio Pilato.

<p>Ĉapitro 27</p><p>La fino de la apartamento n-ro 50</p>

Kiam Margarita atingis la lastajn vortojn de la ĉapitro, «… tiel renkontis la matenruĝon de la dek kvina de Nisan’ la kvina prokuratoro de Judujo, Poncio Pilato» — estiĝis mateno.

En la malgranda korto, en la branĉaro de la saliko kaj de la tilio, aŭdiĝis ĝoja, ekscita, matena konversacio de la paseroj.

Margarita levis sin de la seĝo, sin tir’etendis kaj nur tiam ŝi sentis, kiom lacdoloras ŝia tuta korpo, kiel dormema ŝi estas. Menciendas, ke en ŝia animo regis plena trankvilo. Nenia malordo estis en ŝiaj pensoj, ŝin neniel konsternis la fakto, ke la nokton ŝi pasigis supernature. Ŝin ne ekscitis la rememoro, ke ŝi estis ĉe la balo de Satano, ke per ia miraklo la majstro estas al ŝi redonita, ke el la cindro reestiĝis la romano, ke denove ĉio retroviĝis sur sia loko en la kelo ĉe la strateto, de kie estis ekzilita la fi-denuncisto Alojzo Bakŝiŝev. Resume, la konatiĝo kun Voland faris al ŝi nenian damaĝon psikan. Ĉio estis, kvazaŭ tiel ĝi devis esti. Ŝi iris en la alian ĉambron, konvinkiĝis, ke la majstro kviete kaj profunde dormas, malŝaltis la senutilan tablolampon kaj sin etendis ĉe la kontraŭa muro, sur la sofeto kovrita per malnova, disŝirita littuko. Post unu minuto ŝi dormis, kaj tiun matenon ŝi nenion sonĝis. Silentis la du ĉambroj en la kelo, silentis la tuta dometo de la konstrurajtigito, kvieta estis la malĉefa strateto.

Sed en tiu sama mateno, nome dum la tagiĝo de la sabato, maldormis tuta etaĝo de unu el la Moskvaj organizoj, kaj ĝiaj fenestroj, rigardantaj al vasta asfaltizita placo kiun zume kaj senhaste brosis specialaj maŝinoj, radiis per plena lumo, tranĉanta la helon de la leviĝanta suno.

La tuta etaĝo enketis pri la Voland-afero, kaj la tutan nokton lumis la lampoj en dek kabinetoj.

Propre, la afero klaris jam de hieraŭ, de la vendredo, kiam oni devis fermi Varieteon sekve de la malapero de ties estraro, kaj pro la diversaj ekscesoj okazintaj unu tagon antaŭe, dum la fama seanco pri nigra magio. Sed la problemo konsistis en tio, ke la tutan tempon, senĉese, la maldorma etaĝo plu ricevadis novan materialon.

Nun la enketo pri tiu stranga afero, prezentanta trajtojn de evidenta satanaĵo kun elementoj hipnotismaj kaj okulfrape krimaj, devis el ĉiuj ĉi multspecaj kaj konfuzaj eventoj okazintaj en diversaj lokoj de Moskvo fari unu koheran bulon.

La unua homo, devigita viziti la sendorman etaĝon inundatan de elektra lumo, estis Arkadio Apolonoviĉ Semplejarov, prezidanto de la Akustika Komisiono.

Перейти на страницу:

Похожие книги