Vendrede post la tagmanĝo en lia apartamento situanta en la domo ĉe la ponto Kamennij eksonoris la telefono, kaj vira voĉo petis voki al la aparato Arkadion Apolonoviĉ. Ties edzino, kiu estis malkroĉinta la aŭdilon, miŝumore respondis, ke Arkadio Apolonoviĉ malbone fartas, ke li enlitiĝis kaj ne povas veni al la telefono. Kiam la edzino demandis, de kie oni telefonas, la voĉo tre lakone informis ŝin pri tio.

— Unu sekundon… tuj… unu minuton, — balbutis la kutime tre orgojla edzino de la prezidanto de la Akustika Komisiono, kaj sagrapide ŝi impetis en la dormoĉambron por forŝiri lin el la lito, en kiu li kuŝis suferante inferajn turmentojn ĉe la rememoro pri la hieraŭa seanco kaj pri la skandalo, kiu akompanis la forpelon de la Saratova nevino.

Verdire, ne post unu sekundo, eĉ ne post unu minuto, sed post kvarono de minuto Semplejarov, surhavante nur subvestojn kaj unu ŝuon je la maldekstra piedo, staris ĉe la aparato kaj en ĝin balbutis:

— Ha lo, estas mi… jes, mi aŭskultas, mi aŭskultas…

Lia edzino, forgesinte por tiuj momentoj ĉiujn abomenajn adultaĵojn pri kiuj la malfeliĉulo Arkadio Apolonoviĉ estis konviktita, elŝovis timigitan vizaĝon tra la pordo de la koridoro kaj puŝante la alian ŝuon en la aero ŝi flustradis:

— La ŝuon surmetu, la ŝuon… la piedojn vi malvarmumos…

Arkadio Apolonoviĉ, per la nuda piedo kaj per sovaĝaj rigardoj signante ke ŝi foriru, murmuris en la telefonon:

— Jes, jes, certe, mi komprenas… Tuj mi alveturos…

La tutan sekvintan vesperon li restis en tiu etaĝo, kie disvolviĝis la enketo. La interparolo estis embarasa, plej malagrabla ĝi estis, ĉar li devis plej precize rakonti ne nur pri la fia seanco kaj la interbatiĝo en la loĝio, sed krome — kiel cirkonstancon, tamen ja necesan — ankaŭ pri Milica Andrejevna Pokobatko de la strato Jeloĥovskaja, kaj pri la Saratova nevino, kaj pri multaj aliaj aferoj, pri kiuj rakonti estis por li vera turmento.

Evidente, la depozicio de Arkadio Apolonoviĉ, homo klera kaj kultura, kompetenta kaj komprenema atestanto de la skandala seanco; atestanto kiu bonege priskribis kaj la misteran magiiston kun lia duonmasko, kaj la du kanajlojn liajn asistantojn; kiu firme memoris, ke la familinomo de la magiisto estis ĝuste Voland, — la depozicio de tia homo konsiderinde avancigis la enketon. El la komparo de lia depozicio kun la depozicioj de aliaj atestantoj — inter kiuj estis pluraj civitaninoj suferintaj post la seanco (tiu en violkoloraj subvestoj, konsterninta Rimskijon, kaj, ho ve, multaj aliaj) kaj la kuriero Karpov plurfoje sendita en la apartamenton n-ro 50 ĉe la strato Sadovaja — oni tuj determinis la lokon, kie estis serĉendaj la kulpaj je ĉiuj ĉi aventuroj.

La apartamenton n-ro 50 oni vizitis, kaj eĉ plurfoje, oni zorge ĝin traserĉis, perkutis ĝiajn murojn, esploris la kamentubojn, serĉis kaŝejojn. Tamen ĉiuj ĉi procedoj rezultigis nenion kaj dum neniu el la vizitoj en la apartamenton oni sukcesis iun ajn trovi, kvankam estis tute evidenta, ke iu ja tie estas, malgraŭ la firma kaj kategoria aserto de ĉiuj oficialuloj responsaj pri la restado de alilandaj artistoj en Moskvo, ke nigra magiisto nomata Voland en la urbo ne estas kaj neniel povas esti.

Absolute nenie estis registrita lia alveno, al neniu li prezentis sian pasporton aŭ alian paperon, kontrakton aŭ invitilon, neniu pri li ion aŭdis! Kitajcev, la estro de la programa fako de la Spektaklokomisiono, ĵuris grandajn ĵurojn, ke la malaperinto Steĉjo Latronov ne sendis al li por konfirmo ian ajn spektakloprogramon kun ia ajn Voland, nek telefonis al li ion ajn pri la veno de tia Voland. Tial li, Kitajcev, ne scias kaj ne povas kompreni, kiamaniere Steĉjo allasus tian seancon okazi en Varieteo. Kiam oni obĵetis, ke Semplejarov propraokule vidis la magiiston sur la scenejo, Kitajcev nur disetendis la brakojn kaj levis la okulojn al la ĉielo. Kaj laŭ la okuloj de Kitajcev oni povis vidi kaj senhezite konkludi, ke li estas kristale pura kaj senpeka.

Poste tiu Proĥoro Petroviĉ, prezidanto de la Centra Spektaklokomisiono…

Parenteze: li reaperis en sia kabineto tuj post ol la milicio envenis lian kabineton, kio kaŭzis ekstazan ĝojon de Anna Riĉardovna kaj grandan perplekson de la senutile vokita milicio. Kaj ankoraŭ unu parentezaĵo: reveninte sur sian lokon, en sian grizan striitan vestokompleton, Proĥoro Petroviĉ plene aprobis ĉiujn decidoformulojn, kiujn la vestokompleto surskribis dum lia nelonga foresto.

… do, tiu Proĥoro Petroviĉ absolutege nenion sciis pri iu ajn nomata Voland.

Перейти на страницу:

Похожие книги