Rezultis, pardonon, absurdaĵo: miloj da spektantoj, la tuta personaro de Varieteo kaj fine Semplejarov A.A., homo klerega, vidis tiun magiiston kaj lian malbenindajn asistantojn — sed neniel eblas lin trovi. Trudiĝas demando: ĉu la tero lin englutis post lia fi-seanco, aŭ, laŭ ies asertoj, ĉu li tute ne estis veninta en Moskvon? Nu, se akcepti la unuan hipotezon, tiam oni ankaŭ akceptu, ke kune kun li la tero egale englutis la tutan estraron de Varieteo; kaj la dua hipotezo ŝajnas implici, ke la estraro mem de la malfeliĉa teatro, post ia misfaro (rememoru la frakasitan fenestron en la kabineto de Rimskij kaj la konduton de Keroaso!) senspure fuĝis el Moskvo.

Endas agnoski la meriton de la enketestro. La malaperinton Rimskij oni retrovis mirinde rapide. Sufiĉis kompari la konduton de Keroaso ĉe la taksia haltejo kun kelkaj tempopunktoj — ekzemple, kiam finiĝis la seanco en la apuda kinejo kaj je kioma horo povis malaperi Rimskij — por tuj sendi telegramon en Leningradon. Post unu horo (estis vespero de la vendredo) venis la respondo, ke Rimskij estas trovita en la numero 412 de la hotelo Astoria, en la kvara etaĝo, apud la ĉambro okupita de la repertuarestro de unu el la Moskvaj teatroj turneanta en Leningrado, do ĝuste en la numero konata pro siaj grizblua meblaro kun orizaĵoj kaj bonega banĉambro.

Trovite kaŝanta sin en la vestoŝranko de la numero 412 de Astoria, Rimskij tuj iĝis arestita kaj pridemandita surloke, en Leningrado. Post kio Moskvon venis telegramo, sciiganta ke la financa direktoro de Varieteo estas en neresponsiva stato, ke la demandojn li respondas per absurdaĵoj aŭ rifuzas respondi, kaj nur petas pri tio, ke oni lin kaŝu en blenditan kameron sub armitan gardon. El Moskvo oni per telegramo ordonis transporti sub gardo la financan direktoron en Moskvon, sekve de kio je la vendredo vespere Rimskij sub la indikita gardo forveturis per vespera trajno.

Egale je la vendredo vespere oni trovis ankaŭ la spuron de Latronov. Dissendinte al ĉiuj urboj serĉotelegramojn pri Latronov, oni ricevis la respondon el Jalto: Latronov antaŭ nelonge estis en Jalto, tamen ĵus li per avio forflugis al Moskvo.

La sola, kies spuron oni ne sukcesis trovi, estis Punĉo. La fama teatra administristo konata de la tutega Moskvo, malaperis kvazaŭ englutite de la tero.

Intertempe oni devis sin okupi ankaŭ pri incidentoj en aliaj lokoj de Moskvo, ekster la teatro Varieteo. Necesis klarigi la eksterodinaran okazon pri la oficistoj kantantaj la Gloran Maron (alvorte: profesoro Stravinskij en la daŭro de du horoj sukcesis normaligi ĉiujn per iaj hipodermaj injektoj), sin okupi pri la personoj, prezentantaj al aliaj personoj aŭ organizoj ĉian rubaĵon kvazaŭ monon, kaj pri la viktimoj de tiaj trompaj pagoj.

Evidente, la plej malagrabla, la plej skandala kaj nesolvebla el ĉiuj ĉi enigmoj estis tiu pri la kapo de la forpasinta literaturisto Berlioz, ŝtelita dum la hela tago rekte el la ĉerko en la Gribojedova salonego.

Kvazaŭ sur trikilon kolektadis la dek du enketistoj la malbenindajn maŝojn de tiu komplika afero, disĵetitajn tra la tuta urbego.

Unu el la enketistoj venis en la klinikon de profesoro Stravinskij, kaj antaŭ ĉio petis disponigi al li la liston de ĉiuj personoj enhospitaligitaj dum la lastaj tri tagoj. Tiel en la enketo aperis Nikanoro Ivaniĉ Nudokrudov kaj la malfeliĉa anoncisto suferinta la kapforŝiron. Pri ili, cetere, oni nemulte sin okupis. Ja nun facilis konstati, ke ankaŭ ili iĝis viktimoj de la mistera magiisto kaj lia bando. Male, Ivano Nikolaiĉ Senhejmulo interesis la enketiston eksterodinare.

Je la vendredo antaŭvespere ĉe Ivaĉjo en la ĉambro 117-a malfermiĝis la pordo kaj envenis juna, rozvizaĝa, kvieta kaj mildmaniera viro, neniom similanta kriminaliston, kaj tamen unu el la plej bonaj Moskvaj kriminalistoj. Antaŭ si li vidis en la lito palaĉan kaj lacvizaĝan junan homon, kies okuloj atestis absolutan mankon de intereso pri la ĉirkaŭaj aferoj; kies okuloj rigardis jen ien for, trans la ĉirkaŭaĵojn, jen en la internon de la juna homo.

La enketisto delikate sin prezentis kaj diris, ke li venis al Ivano Nikolaiĉ por interparoli pri la antaŭhieraŭaj incidentoj ĉe la Patriarĥa lageto.

Ho, kia estus la triumfo de Ivano, se la enketisto estus veninta al li iom pli frue, eĉ, ekzemple, en la nokto inter la merkredo kaj la ĵaŭdo, kiam Ivano furioze kaj pasie postuladis, ke oni aŭskultu lian rakonton pri la okazinta vendrede vespere.

Sed, ho ve, Ivaĉjo tute ŝanĝiĝis dum la tempo pasinta post la morto de Berlioz. Li estis preta volonte kaj ĝentile respondi je ĉiuj demandoj de la enketisto, tamen en lia rigardo kaj en liaj intonacioj sentiĝis indiferento. La sorto de Berlioz ne plu interesis la poeton.

Перейти на страницу:

Похожие книги