Antaŭ la veno de la enketisto Ivaĉjo dormetis sur sia lito, kaj vizioj pasis antaŭ liaj okuloj. Li vidis urbon strangan, nekompreneblan, malrealan, kun marmorblokoj, kanelitaj kolonaroj, tegmentoj brilegantaj sub la suno, kun ĝia nigra, sombra, senindulga Fortreso Antonia, kun ĝia palaco sur la okcidenta monteto, la palaco ĝis la tegmentoj sinkinta en la preskaŭ tropika verdaĵo de ĝardeno, kun bronzaj statuoj, brulantaj en la vesperruĝo super tiu verdaĵo, li vidis Italiajn kirasitajn centuriojn marŝi sub la muregoj de la pramalnova urbo.

En sia duondormo li viziis viron senmovan en brakseĝo, razitan, kun flavaĉa tiknervoza vizaĝo, viron en blanka mantelo kun ruĝa subŝtofo, malamege rigardantan en la malmagran kaj fremdan ĝardenon. Ivano sonĝis pri senarbara flava monteto, sur kiu altis vakiĝintaj fostoj kun transversaj traboj.

Sed la okazinta ĉe la Patriarĥa lageto ne plu interesis la poeton Ivano Senhejmulo.

— Nun diru, Ivano Nikolaiĉ: vi mem, je kia distanco de la turnokruco vi estis kiam Berlioz falis sub la tramon?

Apenaŭ perceptebla indiferenta rideto ial tuŝetis la lipojn de Ivano, kaj li respondis:

— Mi estis malproksime.

— Kaj tiu kvadratita, ĉu li estis tuj apud la turnokruco?

— Ne, li sidis sur benko, ne malproksime.

— Ĉu bone vi memoras, ke li ne venis al la turnokruco je la momento, kiam Berlioz falis?

— Mi memoras. Li ne venis. Li malstreĉe sidaĉis.

Tiuj estis la lastaj demandoj de la enketisto. Post ili li ekstaris, etendis la manon al Ivaĉjo, deziris al li plej rapide resaniĝi kaj esprimis la esperon baldaŭ legi liajn novajn poeziaĵojn.

— Ne, — mallaŭte respondis Ivano, — mi ne plu versos.

La enketisto ĝentile ridetis kaj deklaris sin certa, ke la nunmomenta deprimo de la poeto baldaŭ finiĝos.

— Ne, — respondis Ivano, rigardante ne al la kriminalisto sed foren, al la estingiĝanta horizonto, — por mi ĉi tio neniam finiĝos. La versaĵoj, kiujn mi verkis, estas malbonaj versaĵoj, nun mi tion komprenas.

La enketisto forlasis Ivaĉjon ricevinte tre gravan materialon. Sekvinte la eventofadenon ĝis la komenco, finfine oni atingis la fonton, el kiu originis ĉiuj ceteraj okazoj. La enketisto ne dubis, ke ili ĉiuj originis el la murdo ĉe la Patriarĥa. Evidente, nek Ivaĉjo, nek la kvadratita puŝis sub la tramon la malfeliĉan prezidanton de Massolit; meĥanike, se oni povas tiel diri, neniu faligis lin sub la radojn. Sed la kriminalisto estis konvinkita, ke Berlioz sin ĵetis sub la tramon (aŭ falis sub ĝin) hipnotigite.

Jes, la materialo abundegis, kaj oni jam sciis, kiun kaj kie kapti. Sed la problemo konsistis ĝuste en tio, ke neniel oni povis iun kapti. En la trioble malbenita apartamento n-ro 50, ni ripetu, iu sendube ja estis. Foje-foje la apartamento respondis je telefonvokoj, jen per voĉo krakanta, jen per voĉo nazsona, foje-foje malfermiĝis ĝia fenestro, eĉ pli ol tio, el la apartamento aŭdiĝis la sonoj de gramofono. Nu, ĉiun fojon, kiam oni ĝin vizitis, absolute neniu estis en la loĝejo. Kaj oni ĝin ja vizitis plurfoje, je diversaj diurnhoroj. Eĉ, tra la apartamento oni pasis kun reto, atentante ĉiujn angulojn. Jam delonge la apartamento estis suspektata. Oni observis ne nur la vojon kondukantan en la korton tra la pordega arko, sed ankaŭ la malantaŭan enirejon; eĉ plie, sur la tegmento ĉe la fumtuboj oni aranĝis embuskon. Jes, la apartamento n-ro 50 miskondutis, sed ordigi tion oni ne povis.

Tiel la afero treniĝis ĝis la noktomezo inter la vendredo kaj la sabato, kiam barono von Meigel, en vespera vesto kaj lakledaj ŝuoj, solene pasis en la apartamenton n-ro 50 en karaktero de gasto. Oni aŭdis la pordon malfermiĝi kaj refermiĝi malantaŭ la barono. Ekzakte dek minutojn poste, sen malpleja sonorado, oni vizitis la apartamenton, tamen ne nur oni ne malkaŝis la gastigantojn, sed — kaj tio ja estis tute surpriza — oni ne sukcesis trovi ian spuron de la eksbarono.

Перейти на страницу:

Похожие книги