Do, kiel ni jam diris, tiele la afero treniĝis ĝis la sabata matenkrepusko. Tiam venis novaj kaj tre interesaj informoj. Sur aerodromo en Moskvo alteriĝis sesloka pasaĝera avio veninta el Krimeo. Inter la elaviiĝintaj pasaĝeroj unu aspektis tre bizare. Tiu estis juna civitano kun sovaĝa stoplobarbo, almenaŭ tri tagojn sin ne lavinta, kun inflamaj kaj timplenaj okuloj, senpakaĵa kaj iom fantazie vestita. La civitano surhavis kalpakon, burkon metitan sur noktoĉemizon, novajn, ĵus aĉetitajn, bluajn ledajn pantoflojn. Apenaŭ li disiĝis de la ŝtupareto de la avio, kiam oni jam estis apud li. Tiu civitano estis atendata, kaj post kelka tempo la neforgesebla direktoro de Varieteo, Stefano Bogdanoviĉ Latronov, sidis antaŭ la enketistoj. Li alŝutis novajn informojn. Nun iĝis klara, ke Voland penetris Varieteon en karaktero de artisto, hipnotiginte Steĉjon, kaj poste trovis rimedon ekspedi lin je Dio-scias-kiom da kilometroj for el Moskvo. Do, la materialo pliiĝis, tamen tio ne faciligis la aferon; eĉ male, ĝi nun aspektis ankoraŭ pli komplika, ĉar evidentiĝis, ke kapti individuon kapablan aranĝi trukojn similajn al la suferita de Latronov, ne estos simpla tasko. Parenteze, laŭ sia propra peto Latronov iĝis enŝlosita en sekuran kameron, kaj antaŭ la enketistoj aperis Punĉo, ĵus arestita en sia apartamento, kien li revenis post regule konstatita dudiurna foresto.

Malgraŭ ke la administristo promesis al Azazello ne plu mensogi, tamen sian depozicion li komencis ĝuste per mensogo. Nu, tiun perfidaĵon oni ne juĝu tro severe. Ĉar kvankam Azazello ja malpermesis al li mensogi kaj kanajli per telefono, tamen ĉi-okaze Punĉo parolis sen apliki tian aparaton. Malfikse rigardante flanken li deklaris, ke je la ĵaŭdo posttagmeze li en sia oficejo drinkis sola ĝis ebriiĝo, poste ien iris — kien, li ne plu memoras — kaj ankoraŭ ie drinkis vodkon — kie, li jam ne memoras — kaj ie kuŝaĉis ĉe latbarilo — kie, li egale ne povas rememori. Nur post ol oni indikis al la administristo, ke per sia stulta kaj malprudenta konduto li malhelpas gravan enketon kaj certe devos tion responsi, Punĉo ekploregis kaj murmuris per tremanta voĉo, ĵetante ĉirkaŭen malkuraĝajn rigardojn, ke lia mensogado ne havas alian kaŭzon ol la timego pri la venĝo de la Volanda bando, inter kies manojn li jam estis trafinta, kaj ke li petas, petegas, soifas esti enŝlosita en blenditan kameron.

— Jen tedaĵo! Ankoraŭ unu obsedata de blendita kamero, — grumblis unu el la enketistoj.

— Ilin forte teruris la banditoj, — diris la kriminalisto vizitinta Ivaĉjon.

Laŭeble oni trankviligis la administriston, diris, ke oni lin protektos eĉ sen ia ajn kamero, kaj tiam sciiĝis, ke nenian vodkon li drinkis ĉe latbarilo, ke lin batis du uloj, unu rufa kun granda kojnodento, kaj unu dika…

— Ah, kiu similas virkaton, ĉu?

— Jes, jes, — flustris la administristo mortetante pro timo kaj ĉiusekunde rigardante ĉirkaŭen. Post kio li malpakis pluajn detalojn pri tio, kiel dum preskaŭ du diurnoj li ekzistadis en la apartamento n-ro 50 estiel vampiro indikulo, ke per li oni preskaŭ pereigis la financan direktoron Rimskij…

Je tiu momento estis venigata Rimskij, ĵus alveturigita per la Leningrada trajno. Tamen tiu timtrema, psike perturbita, grizhara maljunulo, en kiu oni apenaŭ povis rekoni la financan direktoron de antaŭ kelkaj tagoj, nepre malvolis diri la veron, kaj montris ĉi-rilate eksterordinaran obstinon. Rimskij asertis, ke nenian ajn Hellan li vidis nokte en la fenestro de sia kabineto, egale kiel nenian Punĉon, ke tutsimple li subite misfartis kaj spiritforeste veturis al Leningrado. Superfluas aldoni, ke sian depozicion la malsana financa direktoro finis per la peto enŝlosi lin en blenditan kameron.

Anjon oni arestis je la momento kiam ŝi provis enmanigi al kasistino de la ĉiovendejo ĉe Arbat’ dekdolaran bileton. Ŝian rakonton pri homoj elflugantaj tra fenestro de la domo ĉe la strato Sadovaja kaj pri la ora hufumeto kiun, laŭ ŝiaj vortoj, ŝi estis levinta por prezenti ĝin al la milicio, oni aŭskultis tre atente.

— Ĉu vere la hufumeto estis el oro kun briliantoj? — oni demandis Anjon.

— Ja mi scias, kio estas bonaj briliantoj, — ŝi respondis.

— Tamen ĉu vi certas, ke li donis al vi ĝuste ĉervoncojn?

— Ja mi scias, kio estas ĉervoncoj, — respondis Anjo.

— Do, kiam ili transformiĝis en dolarojn?

— Nenion mi scias, pri kiuj dolaroj vi parolas, neniam mi vidis viajn dolarojn, — kriĉe respondis Anjo, — ni estas en nia rajto! Ni ricevis rekompencon, kontraŭ ĝi ni aĉetas indienon… — kaj ŝi ekgalimatiis ke ŝi ne responsas tion, ke la domkomitato tenas en la kvina etaĝo malsanktan potencon, kiu neniun lasas vivi normale.

Ĉi tiam la enketisto sindefende svingis la plumingon, ĉar Anjo jam ĉiujn tuttedis, sur verda folieto skribis elirpermeson, post kio, plezurige por ĉiuj, ŝi forlasis la institucion.

Перейти на страницу:

Похожие книги