Poste treniĝis longa vico de homoj, inter ili Nikolao Ivaniĉ, ĵus arestita nur sekve de stultaĵo de sia ĵaluza edzino, antaŭmatene sciiginta al la milicio lian malaperon. La enketistojn ne tre impresis la burleska atestilo pri tio, ke la koncernan nokton li pasigis en la balo ĉe Satano. Rakontante, kiel li transportis en la aero la nudan mastrumistinon de Margarita Nikolavna ien al ĉiuj diabloj por bano en rivero, kaj kiel antaŭ tiu vojaĝo Margarita Nikolavna senveste aperis en sia fenestro, Nikolao Ivaniĉ iom deviis de la vero. Ekzemple, li opiniis senutila mencii, ke li venis en la dormoĉambron kun la forĵetita subrobo en la mano, aŭ ke li nomis Nataŝan Venera. Laŭ liaj vortoj, okazis tiel, ke Nataŝa elflugis tra la fenestro, lin ekrajdis kaj direktis for el Moskvo…

— Obeante la perforton, mi devis cedi, — diris Nikolao Ivaniĉ. Sian rakonton li finis per la peto ne komuniki eĉ unu vorton pri tio al lia edzino; kion oni al li promesis.

La depozicio de Nikolao Ivaniĉ ebligis konstati, ke Margarita Nikolavna, egale kiel ŝia mastrumistino Nataŝa, senspure malaperis. Oni faris aranĝojn por ilin retrovi.

Tiel la eĉ por unu sekundo ne malstreĉiĝanta enketado renkontis la matenon de la sabato. Dume en la urbo estiĝadis kaj disfluadis tute maleblaj onidiroj, en kiuj eta verero estis abunde garnita per pompa mensogo. Oni rakontis, ke estis seanco en Varieteo, post kiu ĉiuj dumil spektantoj elkuris sur la straton vestite kiel Adamo kaj Eva antaŭ la falo, ke ĉe la strato Sadovaja oni likvidis presejon de falsaj monbiletoj de magia speco, ke ia bando ŝtelis kvin fakestrojn en la Amuzdepartamento, sed ke la milicio ĉiujn retrovis, kaj multe da aliaj aferoj, kiujn ripeti estus eĉ malagrabla.

Proksimiĝis la tagmanĝa paŭzo, kaj tiam en la enketejo ektintis la telefono. De Sadovaja oni raportis, ke la malbeninda apartamento refoje aperigis vivosignojn. El interne malfermiĝis fenestroj, aŭdiĝis kantado kaj pianmuziko, oni vidis nigran katon sidi sur fenestrobreto kaj sin varmigi ĉe la suno.

Antaŭ la kvara horo de la varmega tago granda kompanio de civile vestitaj viroj forlasis tri aŭtomobilojn haltintajn je kelka distanco de la domo 302-bis, strato Sadovaja. La veturigita granda grupo tuj dividiĝis je du malgrandaj, el kiuj la unu tra la pordega arko kaj la korto pasis rekte en la sesan ĉefenirejon, dum la alia malfermis la normale najlitan pordeton de la malantaŭa enirejo, kaj ambaŭ grupoj, ĉiu per sia aparta ŝtuparo, ekiris supren al la apartamento n-ro 50.

Intertempe Kerubjev kaj Azazello — Kerubjev estis forlasinta la festenan frakon kaj surhavis sian ordinaran vestaron — sidis en la manĝoĉambro de la apartamento finante sian matenmanĝon. Voland, laŭ sia kutimo, estis en la dormoĉambro, kaj pri la kato informoj mankas. Tamen juĝante laŭ la kaserola tintego venanta el la kuirejo oni rajtas supozi, ke Behemoto estis ĝuste tie, okupite pri sia kutima stultumado.

— Nu, kio estas tiuj interesaj paŝoj sur la ŝtuparo? — demandis Kerubjev, distrite turnante kulereton en sia taso kun nigra kafo.

— Nu, tie oni venas nin aresti, — respondis Azazello kaj eltrinkis glaseton da konjako.

— Ah, nu certe, certe, — diris Kerubjev.

La venantaj per la ĉefa ŝtuparo dume jam atingis la placeton de la tria etaĝo. Tie du tubistoj klopodadis ĉirkaŭ vaporhejtila radiatoro. La avancantoj interŝanĝis kun la tubistoj signifoplenan rigardon.

— Ĉiuj hejme, — flustris unu el la tubistoj, batetante per martelo kontraŭ la tubo.

Tiam la plej antaŭa viro senkaŝe eligis el sub sia mantelo nigran maŭzeron, dum alia, iranta apud li, elpoŝigis dirkojn. Ĝenerale, la homoj irantaj en la apartamenton n-ro 50 estis tre bone ekipitaj. Du el ili havis en sia poŝo facile sterneblajn, maldikajn silkajn retojn. Plua viro havis lazon, ankoraŭ unu alia — gazmaskojn kaj ampolojn kun kloroformo.

Unu sekundo sufiĉis al la grupo por malfermi la ĉefpordon de la apartamento n-ro 50 kaj penetri en la antaŭĉambron; pordoklako, kiu je la sama momento aŭdiĝis el la kuirejo, atestis ke ankaŭ la dua grupo ĝustatempe atingis la apartamenton per la malantaŭa enirejo.

Eĉ se ne plena, do almenaŭ parta sukceso estis ĉi-foje evidenta. Fulmrapide la du grupoj disiĝis, okupis ĉiujn ĉambrojn, kaj neniun ajn trovis; tamen en la manĝoĉambro ili malkovris restaĵojn de sendube ĵus forlasita matenmanĝo, kaj en la salono sur la kamenbreto, apud kristala karafo, sidis granda nigra virkato. Inter siaj piedoj ĝi tenis primuson.

Absolute silentaj, la homoj venintaj en la salonon kontemplis la katon dum iom longa tempo.

— Hm jes… vera eminentaĵo, — flustris unu el ili.

— Ja mi ne petolas, neniun tuŝas, riparas mian primuson, — diris la besto malafable rigardante la venintojn, — kaj krome mi opinias mia devo vin averti, ke la kata raso estas antikva kaj netuŝebla.

— Perfektega laboro, — flustris unu el la venintoj, dum alia diris laŭte kaj klare:

— Nun, netuŝebla kaj ventroparola kata moŝto, degnu veni ĉi tien!

Перейти на страницу:

Похожие книги