La incendio disvastiĝis iel eksterordinare, kun rapidego kaj forto nekutimaj eĉ ĉe benzin’elverŝo. Tuj ekfumis la tapeto, sur la planko ekflamis la deŝirita kurteno, ekbruletis la framoj de la frakasitaj fenestroj. La kato risorte kurbiĝis, miaŭis, saltegis de la spegulo sur la fenestrobreton kaj forglitis malantaŭ ĝin kun sia primuso. El ekstere ekaŭdiĝis pafoj. La viro, sin lokinta sur la fera incendia eskalo je la nivelo de la juvelistvidvinaj fenestroj, plurfoje pafis al la kato dum ĝi saltegadis de unu fenestrobreto al alia sin direktante al la angula defluila tubo de la domo, konstruita, kiel jam estis menciite, krampoforme. Per tiu tubo la kato grimpis sur la tegmenton.

Tie, bedaŭrinde same senrezulte, la beston alpafis la homoj gardantaj la kamentubojn, kaj la kato eklipsiĝis en la malalta suno inundanta la urbon.

Dume en la apartamento la pargeto ekflamiĝis sub la piedoj de la venintoj, kaj en la fajro, sur la loko kie la kato kuŝaĉis simulante mortan vundon, aperis, pli kaj pli dense materiiĝante, la kadavro de la eksbarono von Meigel, kun la mentono tirita supren kaj kun larĝe malfermitaj vitrecaj okuloj. Ĝin atingi oni jam ne povis. Saltante sur la brulantaj pargeteroj, sin frapante per la manoj sur la fumantajn bruston kaj ŝultrojn, la grupanoj okupintaj la salonon sin retiris en la kabineton kaj en la antaŭĉambron. Tiuj, kiuj estis en la manĝoĉambro kaj en la dormoĉambro, eskapis tra la koridoro. Ankaŭ tiuj, kiuj estis en la kuirejo, alkuris kaj impetis en la antaŭĉambron. La salono jam plenis je fajro kaj fumo. Preterkurante, iu sukcesis diski la telefonnumeron de la fajrobrigado, lakone krii en la aŭdilon:

— Sadovaja, tricent du bis!

Maleblis plu resti ene. La flamo ŝprucis en la antaŭĉambron. Spiri iĝis malfacila.

Apenaŭ el la frakasitaj fenestroj de la sorĉita apartamento aperis unuaj fumstrietoj, tuj en la korto eksonis desperaj homkrioj:

— Fajro, fajro! Incendio!

En diversaj apartamentoj de la domo homoj kriis en la telefonon:

— Sadovaja! Sadovaja tricent du bis!

Je la momento, kiam de Sadovaja ekaŭdiĝis la korpremaj sonorilbatoj de sur la longaj ruĝaj aŭtomobiloj, kiuj rapidis de ĉiuj partoj de la urbo, la homoj tumultantaj en la korto vidis forflugi, kun la fumo venanta el la fenestroj de la kvina etaĝo, tri siluetojn malhelajn, ŝajne virajn, kaj unu silueton de nuda virino.

<p>Ĉapitro 28</p><p>La lastaj aventuroj de Kerubjev kaj Behemoto</p>

Ĉu la forflugantaj siluetoj estis realaĵo au nura iluzio de la timkonsternitaj loĝantoj de la misŝanca domo ĉe Sadovaja, tion, kompreneble, oni neniam scios tutcerte. Se ili estis realaj, neniu scias, kien ili sin direktis tujsekve. Kie ili disiĝis, ankau tion ni ne povas diri, tamen ni scias, ke proksimume kvaronhoron post la komenco de la incendio ĉe Sadovaja, longa civitano en kvadratita vestokompleto aperis antau la spegula pordo de Torgsin ĉe la Smolenska bazaro, akompanate de granda nigra virkato.

Lerte serpentante la civitano sin traŝovis inter la pasantoj kaj malfermis la eksteran pordon de la vendejo. Sed ĉi tiam malgranda osteca kaj ekstreme malafabla pordisto baris al li la vojon kaj incitite diris:

— Kun katoj oni ne enlasas.

— Mi pardonpetas, — kraketaĉis la longulo metante sian tendenozan manon al la orelo, kiel surdetulo, ĉu «kun katoj» vi diris? Sed kie vi vidas katon?

La pordisto elorbitigis la okulojn, kaj ne senkauze: nenia kato estis ĉe la piedoj de la civitano, anstataue de malantau lia ŝultro malpacience sin elŝovis, volante eniri en la vendejon, dikulo kun disŝirita kaskedo, kies vizaĝo efektive iom similis katan muzelon. En la mano la dikulo havis primuson.

La duopo ial malplaĉis al la mizantropo pordisto.

— Ni vendas nur kontrau valuto, — li stertoris kolere rigardante el sub la hirtaj, kvazau de tineoj tramanĝitaj, grizaj brovoj.

— Mia kara amiko, — ektintaĉis la longa civitano, brilante per la okulo el sub la rompita nazumo, — kial vi opinias, ke mi ĝin ne havas? Ĉu vi juĝas lau la vesto? Neniam tion faru, ho perlo de la gardistoj! Vi riskas erari, grave erari. Relegu, ekzemple, la historion de la fama halifo Harun-al-Raŝido. Tamen ĉi kaze, provizore formetante tiun historion flanken, mi diru al vi, ke mi plendos pri vi al via estro kaj rakontos al li iom da tiaj aferoj, ke vi probable devos adiaui vian postenon inter la brilaj spegulaj pordoj.

— Ja mia primuso eble plenplenas je valuto! — kvereleme enmiksiĝis la katsimila dikulo, energie sin puŝante en la vendejon. Malantaue jam senpacience premiĝis publiko. Kun malamego kaj dubo rigardante la bizaran duopon, la pordisto tamen liberigis la vojon, kaj niaj konatuloj, Kerubjev kaj Behemoto, paŝis en la vendejon.

Ene ilia unua zorgo estis rigardi ĉirkauen, post kio Kerubjev deklaris per sonora voĉo audebla en ĉiuj anguloj:

— Eminenta vendejo! Tre, tre bona vendejo.

La publiko sin turnis disde la vendotabloj kaj ial mirigite rigardis la dirinton, kvankam lia laudo ja havis sufiĉan bazon.

Перейти на страницу:

Похожие книги