Tamen Kerubjev, neniom konfuzite de la interveno de Paulo Iosifoviĉ, daurigis:

— De kie? Vin ĉiujn mi demandas! Li estas konsumita de malsato kaj soifo! Li suferas pro la varmego. Nu, prenis la mizerulo, simple por ĝin gustumi, mandarinon. Kaj la tuta prezo de tiu mandarino estas ja ridinda, ne pli ol tri kopekoj. Kaj jen ili jam trilas, kiel printempaj najtingaloj en la arbaro, ili alarmas la milicion, ili malhelpas ĝin plenumi sian devon! Kaj li, ĉu li rajtas? Ĉu? — Kerubjev almontris la malvan dikulon, kies vizaĝo tuj esprimis plej vivan angoron, — kio li estas? Kio? De kie li venis? Por kiu celo? Ĉu ni sen li enuis? Ĉu ni lin invitis? Ja certe, — sarkasme tordante sian buŝon plenvoĉe blekegis la eksa kapelestro, — li, bonvolu vidi, surhavas belan malvan vestokompleton, per la salmaĵo li sin grasigis, li tuta plenplenas je valuto! Sed ĉi tiu, la nia, kion faru la nia?! Amare al mi estas! Amare! — ekhurlis Kernbjev, kiel la fianĉ’amiko en la tradicia edziĝfesto.

Tiu stulta, sentakta kaj, supozeble, politike malutila parolado koler-tremigis Paulon Iosifoviĉ, sed — mirinda afero — lau la rigardoj de la amasiĝinta publiko estis evidenta, ke en la koro de multaj ĝi trovis resonon! Kaj kiam Behemoto, metinte al la okuloj sian malpuran, trŭavan manikon, tragedie ekkriis:

— Dankon, fidela amiko, viktimon vi defendas! — okazis miraklo. Kvieta kaj tute konvena maljunuleto, vestita modeste tamen pure, la maljunuleto aĉetanta tri migdalajn kukojn en la sukeraĵa sekcio, subite metamorfoziĝis. Batala fajro ekfulmis en liaj okuloj, li purpuriĝis, ĵetis sur la plankon la pakaĵeton kun la kukoj kaj kriis:

— Prave! — per maldika infana voĉo. Li ekposedis la pleton, forbalais de ĝi la reston de la ĉokolada Ejfel-turo, ruinigita de Behemoto, svingis la pleton, per la maldekstra mano forŝiris la ĉapelon disde la kapo de la alilandano kaj per la dekstra larĝamove kaj plate mallevis la pleton sur lian kalvaĵon. Disruliĝis bruo, simila al tiu, kian estigas ferladaj folioj ĵetataj de kamiono sur la teron. Paliĝante, la dikulo falis dors’antaue kaj sidiĝis en la barelon kun la Kerĉa haringo, ŝpruciginte el ĝi gejseran kolonon de pekloakvo. Tuj okazis dua miraklo. Trafalinte en la barelon, la malvulo ekkriis en perfekte pura rusa lingvo, sen eĉ malpleja fremda misprononco:

— Murdo! Milicion! Banditoj min murdas!

Evidente, sekve de la suferita skuo li subite ricevis la kapablon paroli en antaue de li ne sciata fremda lingvo.

Je tiu momento ĉesis la fajfado de la pordisto, kaj en la ekscitita amaso de la klientoj aperis, proksimiĝante, du milicianaj kaskoj. Sed, kiel en la publika banejo oni verŝlavas la benkon el sia pelvo, tiel la perfidulo Behemoto verŝegis benzinon el sia primuso sur la sukeraĵan vendotablon kaj meme ĝi ekbrulis. La flamo saltis supren kaj kuris lau la vendotablo forvorante la belajn paperrubandojn, kiuj ornamis la korbojn kun fruktoj. Ŝrikante, la vendistinoj impetis el malantau la vendotablo, kaj apenau ili forlasis la lokon, tuj ekbrulis la tolaj kurtenoj sur la fenestroj kaj la flamanta benzino disfluis sur la planko. La publiko eligis desperajn kriojn, ektorentis el la sukeraĵa sekcio malantauen, forportante la jam senutilan Paulon Iosifoviĉ; la vendistoj de la fiŝa sekcio anservice kuris kun siaj akregaj tranĉiloj al la malantaua pordo. La malva civitano sin eligis el la barelo, tute trempite en la haringa suko li ruliĝis trans la salmon, kuŝantan sur la vendotablo, kaj sekvis la gevendistojn. Ektintis kaj ŝutiĝis vitroj de la spegula pordo, elpremitaj de la sin savanta hom’amaso, kaj la du fiuloj, Kerubjev kaj la voremulo Behemoto, ien forŝteliĝis, sed kien — oni ne povis kompreni. Vidintoj, kiuj ĉeestis la komencon de la incendio en Torgsin ĉe la Smolenska bazaro, post kelka tempo rakontadis, ke la du huliganoj flugis supren al la plafono kaj tie krevis kvazau infanaj balonetoj. Tio, nature, estas tre duba, ke la afero estus okazinta ĝuste tiel, sed, ho ve, mankas pli fidindaj informoj.

Tamen ni precize scias, ke ekzakte unu minuton post la incidento ĉe la Smolenska bazaro, Behemoto kaj Kerubjev jam troviĝis sur la bulvarda trotuaro, ĝuste antau la domo de la onklino de Gribojedov. Kerubjev haltis apud la krado kaj diris:

— Ba! Sed tio ja estas la literaturista domo. Ĉu vi scias, Behemoto, pri tiu domo mi audis multe da bona kaj favora. Atentu tiun domon, mia amiko! Estas plezuro pensi, ke kaŝite sub tiu tegmento maturiĝas tuta amaso da talentoj.

— Kiel ananasoj en forcejo, — diris Behemoto, kiu, por pli bone admiri la kremkoloran palaceton kaj ĝiajn kolonojn, sin levis sur la betonan soklon de la fera krado.

— Ĝuste tiel, — konsentis Kerubjev kun sia nedisigebla akompananto, — kaj dolĉa teruro plenigas onian koron, kiam oni pensas, ke en tiu domo nun maturiĝas la autoro de futura Donkihoto, au Fausto, au, la diablo min prenu, de Malvivaj animoj! Ĉu?

— Animskua penso, — konfirmis Behemoto.

Перейти на страницу:

Похожие книги