— Skabiĉevskij, — miauis la dikulo, ial almontrante sian primuson. Sofia Pavlovna enskribis ankau ĉi tion kaj ŝovis la libron al la vizitantoj por ke ili signaturu. Kontrau la nomo Panajev Kerubjev skribis Skabiĉevskij, kaj ĉe la nomo Skabiĉevskij Behemoto skribis Panajev. Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ, definitive konsternante Sofian Pavlovnan, kun nerezistebla rideto kondukis la gastojn al la plej bona tablo en la kontraua ekstremo de la verando, tien, kie kuŝis la plej densa ombro, al la tablo, apud kiu en unu el la vitkradaj interspacoj gaje ludis la suno. Mire frapfrapante la palpebrojn, Sofia Pavlovna longe ekzamenis la strangajn skribaĵojn de la neatenditaj vizitantoj.

La kelnerojn Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ mirigis ne malpli ol Sofian Pavlovnan. Per siaj propraj manoj li deŝovis seĝon de la tablo, invitante Kerubjevon sidiĝi, palpebmmis al unu, ion flustris al alia, kaj la du kelneroj ekklopodis ĉirkau la novaj gastoj, el kiuj la unu metis sian primuson sur la plankon apud sia rufiĝinta boteto. Tuj malaperis de la tablo la malnova flavmakula tablotuko; alia, blankega kiel beduena burnuso, amele kraketante malfaldiĝis en la aero, dum Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ jam flustris nelaute sed tre esprimive:

— Per kio mi vin regalu? Eminentan strugdorson mi havas… El la rezervo por la arkitekta kongreso…

— Vi… eh… donu al ni ĝenerale… almanĝaĵojn… eh… — afable mekis Kerubjev, mole malstreĉiĝante sur la dors’apogilo de sia seĝo.

— Mi komprenas, — fermante la okulojn multsignife diris Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ.

Vidante, kiel la restoraciestro traktas la pli ol suspektindajn vizitantojn, la kelneroj forlasis ĉiujn dubojn kaj serioze okupiĝis pri ili. Unu jam prezentis alumeton al Behemoto, kiu elpoŝigis cigaredstumpon kaj metis ĝin en la buŝon, la alia rapidis tintetante per la verda vitraĵaro, lokante antau ĉiu telero po unu brandoglaseton, vinglason kaj fajnvandan pokalon, el kia tiel agrable trinkiĝas mineral’akvo sub la markezo… ne, iom anticipante ni diru… trinkiĝis mineral’akvo sub la markezo de la etern-memora Gribojedova verando.

— Mi povas rekomendi tetraajn fileojn, — melodie ronronis Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ. La gasto kun la fendita nazumo plene aprobadis la proponojn de la brigestro kaj bonvoleme lin rigardis tra la senutila vitreto.

Ĉe la apuda tablo tagmanĝis la romanisto Petrakov-Sŭovej en kompanio de sia edzino, ĝuste finanta porkan stekon; kun la observemo, propra al ĉiuj verkistoj, li rimarkis la klopodadon de Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ kaj tre, tre miris. Dume lia edzino, tre honorinda persono, eĉ rekte ekĵaluzis pri la pirato kontrau Kerubjev, eĉ phirfoje ŝi batetis per la kulereto… «Ĉu oni igos nin atendi?.. Ja tempas surtabligi la glaciaĵon! Kio okazas?»

Tamen sendinte al Mme Petrakov forlogistan rideton, Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ direktis al ŝi kelneron, plu restante ĉe siaj karaj gastoj. Ah, sagaca homo estis Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ! Kaj observema — probable eĉ ne malpli ol la verkistoj. Li sciis pri la seanco en Varieteo kaj pri multaj aliaj okazaĵoj de la ĵusaj tagoj, li audis onin paroli pri tio, kaj — male ol la pliparto de la ceteraj audintoj — li ne preteratentis la vortojn kvadratita kaj kato. Li tuj divenis, kiuj estas liaj vizitantoj. Kaj diveninte, li malvolis kvereli kun ili. Dum Sofia Pavlovna, ŝi estis aranĝanta belan lristorion! Ja kion ŝi elpensis, bari al tiuj du la vojon sur la verandon! Cetere, kion oni de ŝi atendu…

Orgojle puŝante la kulereton en la moliĝantan kreman glaciaĵon, la verkistedzino malplezure observis la apudan tablon inter la du pajace vestitaj aĉuloj kvazau persorĉe kovriĝi je manĝaĵoj. Ĝisbrile lavitaj folioj jam malmergiĝas el vazeto plena je freŝa kaviaro… unu momento, kaj sur speciale alŝovita aparta tableto aperis nebultegita arĝenta sitelo…

Nur certiĝinte, ke ĉio estas konvene farita, nur post ol li vidis alflugi, en la manoj de kelnero, kovritan paton, el kiu audiĝis grumbleto, nur tiam Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ permesis al si forlasi la du misterajn vizitantojn, antaue tamen ĝentile murmurinte al ili:

— Pardonon! Por unu minuteto! Mi persone prizorgu la fileojn.

Li forflirtis de la tablo kaj malaperis en la serva koridoro de la restoracio. Se iu observanto povus vidi la sekvajn agojn de Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ, li, sendube, trovus ilin iom enigmaj.

La ĉefo neniel iris cn la kuirejon por prizorgi la fileojn, anstataue li sin direktis en la provizejon de la restoracio. Li malfermis ĝin per sia ŝlosilo, sin enŝlosis interne, singardeme, por ne makuli la manumojn, li prenis el la glaciŝranko du pezajn sunsekigitajn sturgojn, pakis ilin en gazetpaperon, lerte ĉirkauligis per ŝnureto kaj metis la pakaĵon flanken. Poste en la najbara ĉambro li kontrolis, ĉu liaj silkosubŝtofa somera surtuto kaj ĉapelo estas en sia loko, kaj nur post tio iris en la kuirejon, kie la kuiristo zorge tranĉis la fileojn, promesitajn de la pirato al siaj gastoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги