Nun estus malfacile rekoni Kerubjevon-Fagoton, la memnomumitan interpretiston de mistera, nenian interpretiston bezonanta konsilisto, en tiu, kiu nun flugis tuj apud Voland, dekstre de la amikino de la majstro. Anstatau tiu, kiu en fatrasa cirka vestaro forlasis la Paserajn Montojn sub la nomo de Kerubjev-Fagoto, nun galopis, mallaute tintetante per ora ĉeno de la brido, malhele viola kavaliro, kies sombregan vizaĝon neniam vizitis rideto. Apoginte la mentonon sur la brusto, li ne rigardis supren al la luno, li ne interesiĝis pri la tero sube, flugante apud Voland li pensis nur pri ia siaĵo.

— Kial li tiel ŝanĝiĝis? — Margarita mallaute demandis Volandon en la ventosiblado.

— Tiu kavaliro iam faris misan ŝercon, — respondis Voland turninte al Margarita sian vizaĝon kun la kviete brulanta okulo, — lia kalemburo pri la lumo kaj la mallumo estis ne tute bona. Sekve de tio la kavaliro devis ŝercadi iom plie kaj plue ol li komence intencis. Sed hodiau estas tia nokto, kiam oni reguligas la kontojn. La kavaliro pagis ĉiom, kaj lia konto estas fermita!

La nokto forŝiris ankau la voston de Behemoto, forprenis la katan felon kaj disĵetis ĝiajn vilojn sur la marĉojn. La ĵusa kato, kiu amuzadis la princon de la mallumo, nun aperis maldika adoleskanto-paĝio, la plej bona bufono kiu iam ekzistis en la mondo. Nun ankau li silentis kaj flugis senbrue, prezentante sian junan vizaĝon al la lumo verŝata de la luno.

Je kelka distanco flanke, brilante per la ŝtalo de sia armaĵo, flugis Azazello. La luno ŝanĝis ankau lian vizaĝon. Senspure malaperis la groteska, hida kojnodentego, kaj ankau la albugo evidentiĝis falsa. Ambau liaj okuloj estis similaj, egale malplenaj kaj nigraj, lia vizaĝo estis blanka kaj malvarma. Nun Azazello flugis tia, kia li vere estis — demono de la senakva dezerto, demono mortigisto.

Vidi sin mem Margarita ne povis, tamen ŝi bone vidis, kiel ŝanĝiĝis la majstro. Liaj haroj nun blankis en la mallumo kaj faskiĝis malantau lia kapo en tufon flirtantan en la vento. Kiam la ventoblovoj deŝovis la mantelon disde la kruroj de la majstro, Margarita vidis spronsteletojn scintili ĉe liaj altbotoj. Egale kiel la adoleska demono, la majstro flugis senforlase rigardante la lunon, tamen li al ĝi ridetis, kvazau al iu bone konata kaj amata, kaj lau sia kutimo akirita en la ĉambro n-ro 118, li ion al si mem murmuradis.

Kaj fine, ankau Voland nun havis sian veran aspekton. Margarita ne scipovus diri, el kio estis farita la brido de lia ĉevalo, al ŝi ne ŝajnis malebla, ke ĝi estas luna ĉeno, ke la ĉevalo mem estas nur blokego de mallumo, ke la kolhararo de tiu ĉevalo estas nubo, ke la spronoj de la rajdanto estas blankaj stelmakuloj.

Tiel ili flugis en silento longan tempon, ĝis ankau la tereno malsupre komencis ŝanĝiĝi. La malgajaj arbaroj forsinkis en la teran obskuron, kuntrenante la senhelajn klingojn de la riveroj. Malsupre aperis kaj rebriletis eratikaj ŝtonegoj, inter ili eknigris breĉoj, kiujn ne penetris la luna lumo.

Voland bridis sian ĉevalon sur nuda ŝtonoza plataĵo, kaj plue la rajdantoj avancis paŝe, audante la hufumojn de siaj ĉevaloj dispremi la silikojn kaj ŝtonojn. La luno inundis la plataĵon verde kaj hele, kaj baldau Margarita vidis sur la dezerta tereno brakseĝon en kiu blankis sidanta homfiguro. Eblas, ke la sidanto estis surda au tro absorbita de siaj pensoj. Li ne audis la ŝtonozan grundon ŝanceliĝi sub la pezo de la ĉevaloj, kaj la rajdantoj proksimiĝis al li sen esti rimarkitaj.

La luno bone helpis Margaritan, ĝi lumis pli hele ol plej bona elektra lanterno, kaj ŝi vidis ke la sidanto, kies okuloj ŝajnis blindaj, fojon post fojo mallonge ekfrotas la manojn kaj direktas tiujn senrigardajn okulojn al la luna disko. Nun ŝi vidis, ke apud la peza ŝtona seĝo, resendanta al la luno iajn brilerojn, kuŝas malhela, grandega pint’orela hundo, kiu same kiel ĝia mastro angore rigardas al la luno.

Ĉe la piedoj de la sidanto, en nesekigebla nigre ruĝa flako, kuŝas rompaĵoj de frakasita kruĉo.

La rajdantoj haltigis siajn ĉevalojn.

— Vian romanon oni legis, — diris Voland sin turnante al la majstro, — kaj oni rimarkigis nur tion, ke ĝi, bedaurinde ne estas finita. Do, mi volis montri al vi vian heroon. Preskau dumil jarojn li sidas sur tiu plataĵo kaj dormas, sed kiam venas la plenluno, lin, kiel vi vidas, turmentas la sendormeco. Ne nur lin ĝi turmentas, sed ankau lian fidelan gardanton, la hundon. Se veras, ke la malkuraĝo estas la plej grava malvirto, do al la hundo oni ne povus ĝin riproĉi. La sola afero, kiun timis la kuraĝa besto, estis la fulmotondroj. Ho ve, kiu amas, tiu kunhavu la sorton de la amata estaĵo.

— Kion li diras? — demandis Margarita, kaj sur ŝia trankvila vizaĝo pasis ombro de kompato.

Перейти на страницу:

Похожие книги