La ĉambro jam ondis, plena je purpuraj fajrokirloj, kaj kun la fumo la triopo eskapis tra la pordo kaj kuris per la masonita ŝtuparo supren en la malgrandan korton. La unua, kion ili tie vidis, estis la kuiristino de la konstrurajtigito; ŝi sidis sur la tero kaj ĉirkaue dise kuŝis malkolektiĝintaj terpomoj kaj kelkaj cepfaskoj. La stato de la kuiristino estis tre komprenebla. Tri nigraj ĉevaloj malpacience ronkis apud la ŝedo, tremeradis, per la hufo skrapfosis kaj ŝprucigis la teron. Unua saltis en la selon Margarita, poste Azazello, laste la majstro. La kuiristino ekĝemis kaj levis la manon por fari kmcosignon, sed Azazello minace kriis de la selo:

— La manon mi fortranĉos! — Li fajfis kaj la ĉevaloj, rompante branĉojn de la tilioj, impetis supren kaj profundiĝis en la malaltan nigran ŝtormnubegon. Tuj el la fenestreto de la kelo disverŝiĝis densa fumo. De malsupre venis, apenau audeble, la mizera krio de la kuiristino:

— Brulas!..

La ĉevaloj rapidis super la tegmentoj de Moskvo.

— Mi volas adiaui la urbon… — kriis la majstro al Azazello, kiu rajdis antaue. La resto de lia frazo perdiĝis en la tondro. Azazello kapjesis kaj lasis sian ĉevalon galopi. Renkonte al la rajdantoj impetis nubo, tamen ankorau retenante sian pluvon.

Ili flugis super bulvardo, ili vidis malgrandajn homfigurojn diskuri sin savante kontrau la pluvo. Falis la unuaj gutoj. Ili superflugis fumon — la solan postrestaĵon de Gribojedovo. Ili flugis super la urbo jam inundata de la mallumo. Fulmoj ekbriladis super ili. Poste la tegmentojn anstatauis verdo. Nur de tiam ektorentis la pluvego kaj transformis la flugantojn en tri grandegajn akvobobelojn.

Margarita jam konis la sensaĵon de flugo, sed ĝi estis nova por la majstro, kaj lin mirigis tio, kiel rapide ili proksimiĝis al la celo, al la homo kiun li volis adiaui, ĉar li havis neniun alian por adiaui. Tra la pluvvualo li tuj rekonis la klinikon de profesoro Stravinskij, la riveron kaj la alibordan pin’arbaron, tiel detale de li studitan. Ili alteriĝis sur maldensejo en bosko, apud la kliniko.

— Mi vin atendos ĉi tie, — kriis Azazello metinte la manojn en formo de voĉtubo, jen prilumate de fulmo, jen perdiĝante en la griza vualo, — adiauu, tamen rapide!

La majstro kaj Margarita salte elseliĝis kaj flugis intermite videblaj, kiel akvaj ombroj, tra la ĝardeno de la kliniko. Post momento la majstro per rutina movo estis malfermanta la balkonkradon de la ĉambro n-ro 117, Margarita lin sekvis. Ili eniris ĉe Ivaĉjon, nevideblaj kaj nerimarkitaj, dum la krakbruego kaj la muĝado de la fulmotondro. La majstro haltis apud la lito. Ivaĉjo kuŝis senmove, kiel antaue, kiam li unuafoje observis fulmotondron el la domo de sia ripozo. Sed li ne ploris, malkiel je la unua fojo. Li atente rigardis la malhelan silueton impete venintan de la balkono, sin levetis, etendis la manon kaj gaje diris:

— Ah, estas vi, mia najbaro! Longe, longe mi vin atendis. Jen vi estas ĉi tie.

La majstro respondis:

— Mi estas ĉi tie! Sed via najbaro, bedaurinde, mi ne povas plu esti. Mi forflugas por ĉiam kaj venis al vi por vin adiaui.

— Mi sciis tion, mi ĝin divenis, — mallaute diris Ivano kaj demandis: — Ĉu vi lin renkontis?

— Jes, — respondis la majstro, — mi venis vin adiaui ĉar vi estas la sola homo kun kiu mi interparolis lastatempe.

Ivaĉjo sereniĝis kaj diris:

— Estas bone, ke vi alflugis ĉi tien. Ja mian vorton mi tenos, neniam mi versaĉos. Alia afero nun min interesas, — li ridetis kaj per frenezaj okuloj rigardis ien preter la majstro, — alion mi volas verki. Ĉu vi scias, dum mi kuŝis ĉi tie mi komprenis multajn aferojn.

Tiuj vortoj ekscitis la majstron, li ekparolis sidiĝante sur la randon de la lito:

— Bone, jen kio estas bona. Vi pri li verku la daurigon!

La okuloj de Ivaĉjo ekbrilis.

— Sed vi, ĉu vi mem ĝin ne finverkos? — ĉi tiam li mallevis la kapon kaj mediteme aldonis: — Ali jes… kial demandi… — Ivaĉjo timigite ĵetis oblikvan rigardon sur la plankon.

— Prave, — diris la majstro, kaj al Ivaĉjo lia voĉo ŝajnis obtuza kaj fremda. — Mi ne plu verkos pri li. Mi havos alian okupon.

La bruon de la fulmotondro trapikis malproksima fajfo.

— Ĉu vi audas? — demandis la majstro.

— La fulmotondro bruas…

— Ne, oni min vokas, jam tempas, — klarigis la majstro kaj ekstaris.

— Atendu! Ankorau unu vorton, — petis Ivano, — ĉu vi ŝin trovis? Ĉu ŝi restis fidela al vi?

— Jen ŝi estas, — respondis la majstro almontrante la muron. De ĝi disiĝis la nigra silueto de Margarita kaj paŝis al la lito. Ŝi rigardis al la kuŝanta junulo kaj en ŝiaj okuloj estis profunda aflikto.

— Kompatinda junulo, — ŝi flustris sensone kaj klinis sin super la lito.

— Kia belulino, — diris Ivano sen envio, sed melankolie kaj iel serene kortuŝite. — Nu jen, kiel bone pri vi ĉio aranĝiĝis. Pri ml estos ne tiel. — Li enpensiĝis por unu momento kaj mediteme aldonis: — Au, finfine, eblas ke tiel…

— Tiel, jes, tiel, — flustris Margarita, kaj sin klinis tute proksimen al la kuŝanto, — tuj mi kisos vian frunton kaj ĉio pri vi ordiĝos… tion kredu al mi, mi ĉion jam vidis, ĉion scias.

Перейти на страницу:

Похожие книги