— Ne temas pri speciala scio, — respondis Ambrozo, — tutsimple mi volas vivi home. Vi diras, Foko, ke sandroj aperadas ankaŭ en Koloseo. Sed en Koloseo unu porcio da sandroj kostas dek tri rublojn dek kvin kopekojn, dum ĉe ni, nur kvin kvindek! Krome, en Koloseo la sandroj estas antaŭhieraŭaj, kaj krome, en Koloseo oni havas nenian garantion, ke iu junulo, enrompiĝinta de la Teatra Trapasejo, ne frapos onin sur la muzelon per vinbergrapolo. Ne, mi estas nepre kontraŭ Koloseo, — tondris super la bulvardo la voĉo de la frandulo Ambrozo, — ne persvadu min, Foko!

— Mi ne persvadas vin, Ambrozo, — pepis Foko. — Hejme oni povas vespermanĝi.

— Grandan dankon, — trumpetis Ambrozo, — mi imagas vian edzinon aranĝi en la komuna kuirejo, en kaseroleto, amatorajn sandrojn au naturel! Hi-hi-hi!.. Au revoir, Foko! — kaj Ambrozo iris, kantetante, al la submarkeza verando.

Ah-ha-ha… Jes, estis, estis! Memoras la malnovaj moskvanoj la faman Gribojedovon! Kio ja estis tiuj kuiritaj sandroj? Bagatelaĵo, kara Ambrozo! Kion vi dirus pri la sterledo, sterledo en arĝentkolora kaserolo, sterledo en pecoj kun intermetitaj kankrovostoj kaj freŝa kaviaro? Pri la ovoj à la cocotte kun ŝampinjona kaĉo, en tasoj? Kaj la turdofileoj, ĉu ilin vi ne ŝatis? Kun trufoj? La koturnoj laŭ la Ĝenova maniero? Dek rublojn kvindek! Kaj la ĵazo, kaj la ĝentila priservado! Aŭ julie, kiam via tuta familio estas ĉe la vilao dum vin urĝaj literaturaj aferoj retenas en la urbo — sur la verando, ombrite de vitobranĉoj, en la ora makulo sur purega tablotuko staras telereto kun la supo printanière… Ĉu vi memoras, Ambrozo? Sed kial demandi, sur viaj lipoj vidas mi, ke vi memoras. Kio estis tiuj viaj koregonoj kaj sandroj? Sed la galinagoj, la galinagetoj, la galinagegoj, la skolopoj dumsezone, la koturnoj, la kurloj! La mineral’akvo ŝuŝanta en la gorĝo! Tamen haltu, leganto, vi forflankiĝas! Sekvu min!

Je la deka kaj duono de la vespero, kiam Miĥaelo Aleksandroviĉ pereis ĉe la Patriarĥa, nur unu ĉambro estis prilumata en la supra etaĝo de Gribojedovo. Tie langvoris dek du literaturistoj, venintaj por la kunsido kaj atendantaj Berliozon.

Tiuj homoj, sidantaj en la estrarejo de Massolit sur seĝoj, tabloj kaj eĉ sur la du fenestrobretoj, nebagatele suferis pro la sufoka varmego. Tra la malfermitaj fenestroj ne penetris eĉ unu freŝa bloveto. Moskvo estis redonanta la ardon akumulitan en la asfalto dum la tago, kaj estis evidenta, ke la nokto ne alportos faciliĝon. Oni sentis la cep’odoron venantan el la kelo de la onklina domo, kie funkciis la restoracia kuirejo, ĉiuj soifis, nervozis, koleris.

La beletristo Banajlov — kvieta, bone vestita viro kun atenta sed nekaptebla rigardo — elpoŝigis la horloĝon. La montrilo estis rampanta al la dek-unuo. Banajlov frapis per la fingro sur la ciferplaton, montris ĝin al sia najbaro, la poeto Dufratskij, kiu sidis sur la tablo kaj pro enuo balancis la krurojn, vidigante siajn flavajn kaŭĉukplandumajn ŝuojn.

— Tamen! — grumblis Dufratskij.

— Verŝajne, sur la bordo de Kljazma perdiĝis nia bravulo, — per brusta voĉo reagis Anastazia Lukiniŝna Neprova, Moskva orfino el negocista familio, kiu iĝis beletristino kaj verkadis marbatalajn rakontojn sub la pseŭdonimo NavigaciistoGeorges.

— Pardonon! — aŭdace ekparolis Nukaĉov, aŭtoro de popularaj skeĉoj. — Ankaŭ mi preferus sidi sur la balkono kaj trinki teon, ol stufiĝadi ĉi tie. La kunsido ja devis komenciĝi je la deka, ĉu?

— Tiom bone estas nun ĉe Kljazma, — incitis la ĉeestantoj Navigaciisto Georges, kiu bone sciis, ke Parodiklino, literaturista vilaaro ĉe la rivero Kljazma, estas ĉies neŭralgia punkto. — Verŝajne, tie jam kantas la najtingaloj. Mi ne scias kial, sed eksterurbe mi ĉiam laboras pli sukcese, precipe en printempo.

— Jam trian jaron mi kotizadas por sendi al tiu paradizo mian edzinon, suferantan je la bazedova malsano, kaj tamen nenio esperiga videblas en la malklaraj ondoj, — malice kaj amare diris la novelisto Hieronimo Popriĥin.

— Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas, — basis la kritikisto Ababkov de sia fenestrobreto.

Ĝojo ekhelis en la malgrandaj okuloj de Navigaciisto Georges kaj ŝi diris, mildigante sian kontralton:

— Kamaradoj, ni ne enviu. Entute estas dudek du vilaoj, konstruataj estas nur sep, kaj nia Massolit havas trimil membrojn.

— Trimil cent dek unu, — enŝovis iu el la angulo.

— Nu jen, daŭrigis la Navigaciisto, — kion do oni faru? Estas tute normala, ke la vilaojn ricevis la plej talentaj el ni…

— La generaloj! — rekte enhakiĝis en la disputon la scenaristo Glŭharjov.

Banajlov false oscedis kaj foriris el la estrarejo.

— Tiu havas por si sola kvin ĉambrojn en Parodiklino, — postdiris Glŭharjov.

— Laŭroviĉ por si sola havas ses, — ekkriis Deniskin, — kaj la manĝoĉambron tegitan je kverko.

— Eh, nun gravas ne tio, — basis Ababkov, — gravas, ke post duonhoro estos noktomezo.

Перейти на страницу:

Похожие книги