Kiam en la akceptejon de la fama psikiatria kliniko, antaŭ nelonge konstruita sur riverbordo apud Moskvo, paŝis viro kun pinta barbeto kaj surhavanta blankan kitelon, estis la unua kaj duono en la nokto. Tri subflegistoj senforlase rigardis Ivanon sidi sur la kanapo. Apude estis la ekstreme ekscitita poeto Gruntin. La viŝtukoj, per kiuj antaŭe estis ligita Ivano, amase kuŝis sur tiu sama kanapo. La manoj kaj piedoj de Ivano estis liberaj.

Vidante enveni la blankkitelan homon Gruntin paliĝis, tusis kaj nekuraĝe diris:

— Bonan vesperon, doktoro.

La kuracisto kapoklinis al Gruntin, tamen rigardante ne lin sed Ivanon.

Tiu sidis senmove, kolermiena, kuntirinte la brovojn, kaj neniel reagis je la enveno de la kuracisto.

— Jen, doktoro, — ekparolis Gruntin, ial flustre, timeme rigardetante Ivanon, — la famega poeto Ivano Senhejmulo… kaj… nu, ni timas, ĉu tio povas esti la drinkuldeliro…

— Ĉu li multe drinkadis? — tradente demandis la kuracisto.

— Ne, li ja drinkadis, sed ne tiom ke…

— Ĉu li ĉasas blatojn, ratojn, diabletojn aŭ ŝtelkurantajn hundojn?

— Ne, — tremeris Gruntin, — mi vidis lin hieraŭ kaj hodiaŭ matene. Li estis tute sana…

— Kial li estas en kalsono? Ĉu vi prenis lin el la lito?

— Li, doktoro, tiel vestite venis restoracion…

— Ah ha, ah ha, — tre kontente diris la kuracisto, — nun, kial tiu skrapvundo? Ĉu estis interbatado?

— Li falis de barilo, poste en la restoracio frapis iun… kaj aliajn…

— Jes, jes, jes, — diris la kuracisto kaj sin turnis al Ivano: — Bonan vesperon!

— Saluton, sabotulo! — kolere kaj laŭte respondis Ivano.

Gruntin tiom konfuziĝis, ke li eĉ ne kuraĝis rigardi al la ĝentila kuracisto. Tamen tiu neniel ofendiĝis, per rutine facila movo li demetis la okulvitrojn, levinte la kitelbaskon li ŝovis ilin en la glutean poŝon kaj demandis Ivanon:

— Kiom vi aĝas?

— Iru vi ĉiuj al la diablo, finfine! — insulteme kriis Ivano kaj sin turnis flanken.

— Kial vi koleras? Ĉu mi diris al vi ion malagrablan?

— Mi aĝas dudek tri jarojn, — ekscitite ekparolis Ivano, — kaj mi oficiale plendos kontraŭ vi ĉiuj. Kaj speciale pri vi, vipurido, — li aparte sciigis al Gruntin.

— Kaj pri kio vi volas plendi?

— Pri tio ke min, sanan homon, oni kaptis kaj perforte trenis en frenezulejon! — kolerege respondis Ivano.

Ĉi tiam Gruntin atente rigardis Ivanon kaj glaciiĝis: absolute nenia frenezo estis en ties okuloj. El febraj, kiaj ili estis en Gribojedovo, ili iĝis denove klaraj.

«Terure!» — konsternite pensis Gruntin, «ŝajnas, ke li fakte estas tute normala! Aĥ, kia misaĵo! Nu ĝuste, kial do ni venigis lin ĉi tien? Normala, tute normala, nur la muzelo estas disgratita…»

— Tie estas, — trankvile diris la kuracisto sidiĝante sur blankan tabureton kun brila piedo, — ne frenezulejo sed kliniko, kaj senbezone neniu vin retenos ĉi tie.

Ivano Nikolaiĉ rigardis lin nekredeme, tamen grumblis:

— Dankon al Dio! Finfine troviĝis iu normala inter la idiotoj, el kiuj la pleja estas la maltalenta sentaŭgulo Saĉjo!

— Kiu estas tiu maltalenta Saĉjo? — demandis la kuracisto.

— Jen li staras! — respondis Ivano kaj montris al Gruntin per la malpura fingro.

Tiu ruĝiĝis pro indigno.

«Jen estas lia danko!» — pensis Gruntin amare, «pro ĉiuj miaj zorgoj! Nu vera kanajlo!»

— Psikologie li estas tipa kulako, — ekparolis Ivano, al kiu ial urĝis senmaskigi Gruntinon, — sed li zorge kamuflas sin proleto. Rigardu lian fastan fizionomion kaj komparu ĝin kun la sonoraj versoj kiujn li verkis por la Unuamaja Festo! He-he-he… «la flagoj flirtu!» kaj «la kantoj flugu!» — sed vi rigardu en lian internon, kion li pensas, vi skuiĝos!

Gruntin estis ruĝa, spiris malfacile kaj pensis nur pri tio, ke li revarmigis sur sia brusto serpenton, ke li zorgis pri homo, kiu fakte montriĝis malica malamiko. La plej ĉagrena estis, ke oni nenion povus fari: ja oni ne disputas kontraŭ homo mense malsana!

— Kial do oni venigis vin ĉi tien?

— Ah, la diablo ilin prenu, tiujn sencerbulojn! Ili min kaptis, ligis per iuj ĉifonoj kaj ĵetis en la kamionon!

— Permesu vin demandi, kial vi venis en la restoracion en nuraj subvestoj?

— Neniom mirinda afero, — respondis Ivano, — mi min banis en Moskvo-rivero, nu, oni dume forkondukis miajn vestojn, kaj anstataŭe lasis ĉi tiun aĉaĵon. Mi ne povis ja nuda iri tra Moskvo, ĉu? Mi surmetis la lasitan, ĉar mi devis kiel eble plej rapide atingi Gribojedovon.

La kuracisto demande rigardis al Gruntin kaj tiu malserene murmuris:

— Tio estas la nomo de la restoracio.

— Ah ha, — diris la kuracisto, — kaj kial vi tiom hastis? Ĉu pro iu negoca rendevuo?

— Konsiliston mi ĉasas, — respondis Ivano kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭen.

— Kiun konsiliston?

— Ĉu vi konas Berliozon?

— Ĉu la komponiston?

Ivano ĉagreniĝis.

— Kial do komponiston? Ah, tiu, ne, ne lin! La komponisto estas samnomulo de Miĉjo Berlioz.

Gruntin neniom deziris ion diri, tamen li devis klarigi:

— Berlioz, la sekretario de MASSOLIT, pereis ĉi-vespere sub tramo ĉe la Patriarĥa lageto.

— Ne babilaĉu pri tio, kion vi ne scias! — koleriĝis Ivano kontraŭ Gruntin, — ne vi sed mi ĉeestis tie! Li intence lin surreligis!

— Ĉu puŝis?

Перейти на страницу:

Похожие книги