— Kaj kial li senĉese parolas pri iu konsilisto?

— Verŝajne li vidis iun, kiu forte impresis lian konfuzitan menson. Aŭ li haluciniĝis…

Post kelkaj minutoj la kamiono estis forportanta Gruntinon al Moskvo. Heliĝis, kaj la lumo de la ankoraŭ ne malŝaltitaj ŝoseaj lampoj estis jam senutila kaj malagrabla. La ŝoforo koleris pri la fuŝita nokto, senĉese akcelis kaj la veturilo joris ĉe la vojturnoj.

Jen la arbaro diskuris kaj restis ie malantaŭe, la rivero forŝoviĝis flanken, renkonte al la kamiono ŝutiĝis ĉiaj ajnaĵoj: bariloj kun gardobudoj kaj lignostakoj, altegaj fostoj kaj mastoj kun treditaj izolbidoj, gruz’amasoj, tero striita per kanaloj — resume, oni sentis, ke ĝi, Moskvo, estas tute proksime, tuj post la vojturno, tuj ĝi surruliĝos kaj inundos.

Gruntin estis skuata kaj ŝancelata, la ŝtipaĉo sur kiu li sidis ĉiumomente provis el sub li forsalti. La restoraciaj viŝtukoj, kiujn la miliciano kaj Panteleo ĵetis en la ŝarĝujon antaŭ ol forveturi per la trolebuso, glitadis sur la tuta ŝarĝoplato. Gruntin komencis ilin kolekti, sed tuj kolere eksplodis: «La diablo zorgu pri ili! Kial mi baraktu ĉi tie, kiel idioto!», piedpuŝis ilin malataŭen kaj ĉesis atenti ilin.

La animstato de la veturanto estis horora. Pli kaj pli klare evidentiĝis, ke la vizito en la domon de malĝojo lasis en li doloran spuron. Gruntin provis kompreni, kio lin turmentas. Ĉu la koridoro kun la bluaj lampoj, gluiĝinta al la memoro? Ĉu la penso, ke nenia malfeliĉo estas pli granda ol perdi la racion? Jes, certe, ankaŭ ĉi tio. Sed ĉi tio, finfine, kvankam malgaja, estas nur ĝeneralaĵo. Estas ankoraŭ io alia. Kio do? La ofendo, jen kio. Jes, la ofendaj vortoj, kiujn Senhejmulo ĵetis rekte en lian vizaĝon. Kaj gravas ne tio, ke ili estis insultaj, sed tio, ke ili esprimas la veron.

La poeto ne plu rigardis ĉirkaŭen, nun li fikse rigardis la tremantan malpuran plankon, ion balbutis, lamentis ronĝante sin mem.

Jes, liaj versaĵoj… Li aĝas jam tridek tri jarojn! Ververe, je kio li povas esperi? Li plu verkados po kelkajn versaĵojn jare. — Ĉu ĝis la maljun’aĝo? — Jes, ĝis la maljun’aĝo. Kion do li atingos per tiuj versaĵoj? Ĉu la gloron? «Kia stultaĵo! Almenaŭ vin mem ne trompu! Nenian gloron atingos tiu, kiu verkas fuŝajn versojn. Kial ili estas fuŝaj? Veron, veron li diris!» — senindulge vipadis sin Gruntin, «mi kredas je nenio el tio, kion mi verkas!»

La neŭrastenianta poeto ŝanceliĝis, la planko sub li ĉesis tremi. Gruntin levis la kapon kaj vidis, ke li jam delonge estas en Moskvo, ke en Moskvo aŭroras, ke de sube priradiate, ore brilas nubo, ke la kamiono haltis retenate en veturilkolumno antaŭ la turno al la bulvardo, kaj ke apud li staras sur piedestalo metala homo, klininta la kapon kaj indiferente rigardanta la bulvardon.

Strangaj pensoj ŝprucis en la kapo de la malsaniĝinta poeto. «Jen ekzemplo de vera bonŝancemo…» — Gruntin plenstature sin levis kaj per la mano minacis la pace starantan metalan homon, «ĉio ajn kion li entreprenis, ĉio ajn, kio lin trafis, ĉio evidentiĝis bona por li, ĉio kontribuis al lia gloro! Sed kion do valoran li kreis? Mi trovas nenion… Ĉu estas io eksterordinara en la vortoj: Ŝtormo nigrajn nubojn pelas? Mi ne perceptas!.. Hazardo, nura hazardo!» — malice konkludis Gruntin kaj sentis la kamionon moviĝeti sub li, «Pafis, pafis al li la blankgvardiano, pafis kaj frakasis lian kokson kaj lin senmortigis…»

La kolumno ekmoviĝis. Post kelkaj du minutoj la poeto, tute malsana kaj eĉ maljuniĝinta, eniris la verandon de Gribojedovo. Ĝi jam malplenis. Nur en angulo societo estis findrinkanta, en ĝia mezo klopodis konatulo, Varietea anoncisto, kun vertoĉapeto sur la kapo kaj ĉampanglaso da Abrau en la mano.

Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ tre afable bonvenigis la poeton, kaj oni tuj malembarasis lin je la malbenindaj viŝtukoj. Se Gruntin ne estus tiom turmentita en la kliniko kaj sur la kamiono, li verŝajne plezurus rakontante pri la akcepto en la kliniko kaj ornamante sian raporton per elpensitaj detaloj. Sed nun la rakontado lin tedis, kaj krome, malgraŭ sia malobservemo, nun, post la torturo en la kamiono, li unuafoje pli atente rigardis la vizaĝon de la pirato kaj komprenis, ke kvankam tiu demandadas pri Senhejmulo kaj eĉ ekkrias «aj-aj-aj!», tamen fakte la sorto de Ivano estas al li tute seninteresa, kaj li neniom kompatas Senhejmulon. «Kaj prave! Bravulo!» — pensis Gruntin kun cinika, memdetrua malico, kaj rompinte la rakonton pri la skizofrenio li petis:

— Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ, aranĝu por mi iom da vodko…

La pirato kompate mienis, flustris:

— Mi komprenas… tuj… — kaj li gestis al kelnero.

Post kvaronhoro Gruntin, ĝibetiĝinte super vimbo, sidis tute sola, drinkis glason post glaso, klare konsciante kaj agnoskante, ke nenio en lia vivo estas riparebla, ke al li restas nur forgeso.

Перейти на страницу:

Похожие книги