— Kial do «puŝis»? — incitate de ĉies malkomprenemo ekkriis Ivano, — tia ulo ne bezonas puŝi! Li scipovas tiajn trukojn, ke oni sin gardu! Li anticipe sciis, ke Berlioz trafos sub tramon.

— Ĉu iu krom vi vidis tiun konsiliston?

— Ĝuste tio estas la misŝanco, ke nur mi kaj Berlioz.

— Ah ha. Do, kion vi entreprenis, por kapti la murdinton? — ĉi tiam la kuracisto sin turnis kaj ĵetis rigardon al virino en blanka kitelo sidanta flanke ĉe la skribotablo. La virino prenis formularon kaj komencis ĝin plenigi.

— Mi entreprenis jen kion. En kuirejo mi prenis kandelon…

— Ĉu ĉi tiun? — demandis la kuracisto almontrante la disrompitan kandelon, kiu kun la ikoneto kuŝis sur la tablo antaŭ la virino.

— Jes, ĝin, kaj…

— Kaj kial la ikoneto?

— Hm, la ikoneto… — Ivano ruĝiĝis, — ĝuste la ikoneto pleje ilin timigis, — li refoje montris al Gruntin per la fingro, — sed estas tia cirkonstanco, ke li, la konsilisto, nu, mi diru malkaŝe, li… interkomunikas kun la malsankta potenco… kaj nudmane kapti lin maleblas.

La subflegistoj ial malkrucigis la brakojn kaj eĉ pli atente observis Ivanon.

— Jes ja, — plu parolis Ivano, — li interkomunikas! La fakto estas nerefutebla. Li proprapersone parolis kun Poncio Pilato. Kaj ne gapu min tiel! Mi diras certaĵon. Ĉion li vidis, kaj la balkonon, kaj la palmojn. Resume, li estis ĉe Poncio Pilato, tion mi garantias.

— Nu, nu, pluen…

— Do, mi alpinglis la ikoneton sur la bruston kaj kuris…

Ĉi tiam horloĝo batis dufoje.

— Oh ho! — ekkriis Ivano sin levante de la kanapo, — jam estas la dua, kaj mi ĉi tie perdas kun vi la tempon! Pardonon, kie estas telefono?

— Lasu lin al la telefono, — ordonis la kuracisto al la subflegistoj.

Ivano kaptis la aŭdilon, kaj dume la virino mallaŭte demandis Gruntinon:

— Ĉu li estas edziĝinta?

— Fraŭlo, — timigite respondis Gruntin.

— Ĉu sindikatano?

— Jes.

— Ĉu tie estas la milicio? — kriis Ivano en la aŭdilon, — milicio, ĉu? Kamarado deĵoranto, tuj aranĝu, ke oni sendu kvin motorciklojn kun mitralo por kapti alilandan konsiliston. Kion? Venu min kunpreni, mi mem veturos kune… Parolas la poeto Senhejmulo el la frenezulejo… Diru vian adreson, — li flustris al la kuracisto metinte la manon sur la mikrofonon, poste en ĝin kriis: — Ĉu vi aŭskultas? Ha lo!.. Skandalaĵo! — subite kriegis Ivano kaj ĵetis la aŭdilon kontraŭ la muro. Poste li sin turnis al la kuracisto, prezentis al tiu la manon kaj seke diris «ĝis revido» kun evidenta intenco foriri.

— Permesu, kien vi volas iri? — ekparolis la kuracisto fikse rigardante Ivanon en la okulojn, — tiom malfrue, en nuraj subvestoj… Vi malbone fartas, restu ĉe ni!

— Lasu min trairi, — diris Ivano al la subflegistoj, barintaj antaŭ li la vojon al la pordo. — Ĉu vi lasos min aŭ ne?! — per terura voĉo kriis la poeto.

Gruntin ektremis; la virino premis butonon en la tablo, kaj sur ties vitran supraĵon elsaltis brila skatoleto kaj ampolo.

— Ĉu tiel? — Ivano sovaĝe rigardis ĉirkaŭen kvazaŭ ĉaskaptito, — bonege! Adiaŭ!.. — kaj li ĵetis sin kap’antaŭe en la fenestrokurtenon. Aŭdiĝis knalo, sed la nerompebla vitro malantaŭ la kurteno eltenis kaj je la sekva momento Ivano baraktis en la manoj de la subflegistoj. Li stertoris, penis mordi, kriis:

— Jen kiajn vitretojn vi havas do en la fenestroj!.. Lasu! Lasu do!

Injektilo ekbrilis en la manoj de la kuracisto, la virino per unu ektiro forŝiris la trivitan manikon de la zonbluzo kaj neine forte ĉirkaŭpremis la brakon. Ekodoris je etero, Ivano moliĝis en la manoj de la kvar homoj kaj la lerta kuracisto profitis la momenton kaj enpikis la injektonadlon en lian brakon. Oni tenis Ivanon ankoraŭ kelkajn sekundojn, poste sidigis lin sur la kanapon.

— Banditoj! — li kriis saltleviĝante de la kanapo, sed oni tuj lin residigis. Apenaŭ lasite li denove ekstaris, sed ĉi-foje mem mallevis sin sur la kanapon. Kelkan tempon li silentis kaj sovaĝete rigardis ĉirkaŭen, poste subite oscedis, poste kolere ridetis.

— Do, malliberigita, — li diris, ankoraŭfoje oscedis, subite kuŝiĝis, la kapon li metis sur la kusenon, infane ŝovis la pugnon sub la vangon kaj murmuris dormeme, sen kolero: — Estu do tiel… vi mem suferos pro tio. Vi estas avertitaj, faru kion vi volas. Min nun pleje interesas Poncio Pilato… Pilato… — ĉi tiam li fermis la okulojn.

— Banon, la cent dek sepan unulitan kaj flegiston por li, — ordonis la kuracisto surmetante la okulvitrojn. Gruntin refoje tremeris: blanka pordo subite malfermiĝis, malantaŭ ĝi vidiĝis koridoro prilumata per bluaj noktolampoj. El la koridoro enruliĝis tabulkuŝejo sur kaŭĉukizitaj radoj, oni metis sur ĝin la kvietiĝintan Ivanon, kaj li forveturis en la koridoron, kaj la pordo post li fermiĝis.

— Doktoro, — flustre demandis Gruntin, — ĉu efektive li estas malsana?

— Ho jes, — respondis la kuracisto.

— Kion li havas?

La laca kuracisto rigardis Gruntinon kaj malvigle respondis:

— Motora kaj parola ekscitiĝo… deliraj interpretoj… Probable skizofrenio. Kaj krome la alkoholismo…

El la dirita de la kuracisto Gruntin komprenis, ke la aferoj de Ivano Nikolaiĉ statas aĉe, li profunde ekspiris kaj demandis:

Перейти на страницу:

Похожие книги