Estiĝis bruo, minacis io simila al ribelo. Oni telefonis en la malamatan Parodiklinon, mise trafis la vilaon de Laŭroviĉ, eksciis, ke Laŭroviĉ estas foririnta al la rivero, kaj tio definitive miŝumorigis ĉiujn. Divenprove oni telefonis al la Komisiono pri Beletro, aldonante la internan telefonnumeron 930, kaj nature, trovis tie neniun.
— Li povus almenaŭ telefoni! — kriadis Deniskin, Glŭharjov kaj Kvant.
Aĥ, ili kriis vane: Berlioz nenien povis telefoni. Ie for, malproksime de Gribojedovo, en granda salonego prilumata per milkandelaj lampoj, sur tri zinkaj tabloj kuŝis tio, kio antaŭ nelonge estis Miĥaelo Aleksandroviĉ.
Sur la unua: la korpo, nuda, en koaguliĝinta sango, kun forpremita brako kaj frakasita torako. Sur la dua: la kapo sen la forbatitaj antaŭaj dentoj, la kapo kies malklariĝintajn apertajn okulojn ne ĝenis la akrega lumo. Sur la tria tablo kuŝis amaso de krustiĝintaj vestaĵoj.
Apud la senkapigito staris: la profesoro pri jurmedicino, la patologo-anatomiisto kaj lia prosektoro, enketistoj kaj la vicprezidanto de
La aŭtomobilo unue venis al Ĵeldibin kaj antaŭ ĉio veturigis lin, kune kun la enketistoj, al la loĝejo de la viktimo (estis preskaŭ noktomezo), kie oni sigelis ties paperojn, kaj nur poste ĉiuj veturis al la kadavrejo.
Nun la starantaj apud la korporestaĵoj interkonsiladis, kio estos pli bona: ĉu suturi la fortranĉitan kapon al la kolo, aŭ simple, antaŭ ol meti la mortinton sur la katafalkon en la granda salono de Gribojedovo kovri la korpon per nigra tuko ĝis la mentono.
Jes, Miĥaelo Aleksandroviĉ nenien povis telefoni, kaj tute malprave kriadis kaj indigniĝadis Deniskin, Glŭharjov, Kvant kaj Banajlov. Ĝuste je la noktomezo ĉiuj dek du literaturistoj forlasis la supran etaĝon kaj iris al la restoracio. Tie ili refoje pensis ion malafablan pri Berlioz, ĉar sur la verando, kompreneble, ĉiuj tabloj jam estis okupitaj kaj ili devis vespermanĝi en la belaj sed sufokvarmaj salonoj.
Kaj ĝuste je la noktomezo en la unua salono io knalis, ektintis, ŝutiĝis, kaj ekvibris. Kaj akuta vira voĉo tuj despere kriis laŭ la muziko: «Haleluja!!» Tio estis la fama ĵazo de Gribojedovo. La ŝvitmalsekaj vizaĝoj kvazaŭ eklumis, ŝajnis, ke viviĝis la ĉevaloj pentritaj sur la plafono, ke la lampoj iĝis pli helaj, kaj subite, kvazaŭ elĉeniĝinte, ekdancis ambaŭ salonoj kaj post ili ekdancis la verando.
Ekdancis Glŭharjov kun la poetino Tamara Lun’arko, ekdancis Kvant, ekdancis la romanisto Pugolov kun kinoaktorino en flava robo. Estis dancantaj: Dragonskij, Ĉifonĉi, la malgranda Deniskin kun la ega Navigaciisto
Fandiĝante en ŝvitgutojn, la kelneroj disportadis nebultegitajn bierkruĉojn, raŭke kaj malame kriis: «Pardonon, civitano!» Voĉo komandadis per voĉtubo: «Karsa ŝaŝliko, unu! Salmo, du! Tripaĵo vilaĝeska!!» La akuta voĉo nun ne kantis sed hurlis: «Haleluja!» La bruego de la ora cimbalo fojfoje supersonis la bruegon de la teleroj, kiujn la vazlavistinoj mallevadis al la kuirejo per klinita glitvojo. Unuvorte, infero.
Kaj estis meznokte vizio en la infero. Sur la verando aperis belulo kun nigraj okuloj, ponardopinta barbo, en frako, kaj reĝe ĉirkaŭrigardis sian regnon. Rakontis, rakontadis mistikuloj, ke iam li kutimis surhavi ne frakon sed larĝan ledan zonon, super kiu palisaris pistolteniloj, kaj skarlata silka tuko ĉirkaŭligis liajn korvokolorajn harojn, kaj brigo sub lia komando velis en Karaiba Maro, kaj flirtis super ĝi la nigra mortostandardo kun kranio.
Tamen ne, ne kaj ne! Mensogas la forlogistoj mistikuloj, ne estas en la mondo Karaiba Maro, ne velas en ĝi riskemaj flibustroj, ne ĉasas ilin korveto, ne sterniĝas super la ondo pulvofumo. Nenio estas kaj neniam estis! Jen la magra tilio — ĝi estas, estas la fera krado kaj malantaŭ ĝi la bulvardo… Kaj fandiĝas la glaco en la kaliko, kaj ĉe la apuda tablo vidiĝas ies sangoŝvelaj bov’okuloj, kaj la timo, timo… Ho dioj, dioj miaj, venenon al mi, venenon!
Subite ĉe tablo ekflirtis la vorto: «Berlioz!» Subite la ĵazo disfalis kaj eksilentis, kvazaŭ frakasite per pugnobato. «Kio, kio, kio, kio?!!» — «Berlioz!!!» Jen tie, jen tie for, oni saltstariĝas, oni ekkrietas…