Ho, alta ve-ondego leviĝis ĉe la terura novaĵo pri Berlioz. Iu klopodadis, kriis, ke tuj, ĉi tie, sen forlasi la lokon, oni vortigu komunan telegramon kaj senprokraste ĝin sendu.
Sed kian telegramon, ni demandas, kaj kien? Kaj kial ĝin sendi? Nu jes, kien? Kaj kiel povas ia ajn telegramo helpi tiun, kies frakasitan nukon nun forte premas la prosektoro per siaj gumaj manoj, tiun, kies kolon nun pikas per la kurbaj saturnadloj la profesoro? Li mortis kaj bezonas nenian telegramon. Ĉio estas finita, ni ne troŝarĝu la telegrafon.
Jes li mortis, mortis… Sed ni ja vivas!
Jes, leviĝis la alta ve-ondego, ĝi pluis kelkan tempon, poste malkreskis, kaj jen iuj jam revenis al sia tablo kaj — komence kaŝe, sed fine tute senĝene — drinketis kaj almanĝetis. Nu fakte, kial oni lasu perei la kokidbulojn
Kompreneble, la pianon oni ŝlosis, la ĵazbando disiris, kelkaj gazetistoj forveturis ĉiu en sian redaktejon por verki nekrologon. Sciiĝis, ke el la kadavrejo venis Ĵeldibin. Li okupis la kabineton de la mortinto, kaj tuj disvastiĝis la famo, ke ĝuste li anstataŭos Berliozon. Ĵeldibin venigis el la restoracio la dek du estraranojn, kaj en la kabineto de Berlioz tuj komenciĝis kunsido por trakti la urĝajn aferojn: la dekoron de la kolonara salono, la transportadon de la korpo el la kadavrejo al la salono, la enlason de la publiko kaj ĉion ceteran kio koncernis la funebran eventon.
Dume la restoracio denove ekvivis sian kutiman noktan vivon, kiun ĝi vivus ĝis la fermo je la kvara horo matene, se ne estus okazinta io absolute eksterordinara, kio konsternis la gastojn multe pli forte ol la sciigo pri la morto de Berlioz.
Unuaj alarmiĝis la fiakristoj, atendantaj ĉe la pordego de Gribojedovo. Oni aŭdis iun el ili, leviĝintan de la kondukbenko, ekkrii:
— Oh ho! Vi nur rigardu!
Tujsekve ĉe la fera krado subite ekbrilis flameto moviĝanta al la verando. Homoj ĉe la tabloj duon-ekstaris streĉante la okulojn kaj vidis, ke kune kun la flameto al la restoracio venas blanka fantomo. Kiam ĝi atingis la vitkradon, ĉiuj rigidiĝis ĉe la tabloj, tenante sterledopecon sur la forko kaj larĝe malferminte la okulojn. La pordisto, ĵus elirinta el la vestejo por fumi cigaredon, ĝin surtretis kaj moviĝis al la fantomo kun la evidenta intenco bari al tiu la vojon al la restoracio — sed ial li ne faris tion kaj haltis, stulte ridetante.
La fantomo pasis tra la aperturo en la vitkrado kaj sen malhelpo paŝis sur la verandon. Ĉi tiam ĉiuj vidis, ke ne fantomo ĝi estas, sed Ivano Nikolaiĉ Senhejmulo, famega poeto.
Nudpieda, li surhavis disŝiritan blanketan zonbluzon kaj blankan striitan kalsonon. Surbruste al la zonbluzo estis alkroĉita per sendanĝera pinglo papera ikoneto kun duone forfrotita bildo de nekonata sanktulo, en la mano Senhejmulo portis brulantan edziĝritan kandelon. La dekstra vango de la poeto estis freŝe skrapvundita. Malfacilas mezuri la profundon de la silento, estiĝinta sur la verando. Oni povis vidi bieron flui sur la plankon el la kruĉo oblikve tenata de kelnero.
La poeto levis la kandelon super la kapon kaj laŭte diris:
— Saluton, kunfratoj! — post kio li rigardis sub la apudan tablon kaj angore ekkrietis: — Ne, ĉi tie li ne estas!
Aŭdiĝis du voĉoj. Baso diris senkompate:
— Jen prete. Drinkuldeliro.
La dua voĉo estis ina, ĝi timigite ekkriis:
— Kiel do la milicio lasis lin iradi en tiaj vestoj tra la stratoj?
Ĉi tion Ivano Nikolaiĉ aŭdis kaj respondis:
— Dufoje ili volis min aresti, en Skaretnij kaj ĉi tie, en Bronnaja, sed mi saltis trans la barilon kaj jen, la vangon disŝiris! — Li denove levis la kandelon kaj kriis: — Fratoj en la literaturo! (Lia raŭka voĉo iĝis pli forta kaj arda.) Aŭskultu min ĉiuj!
— Kio? Kion? Kion li diris? Kiu aperis? — eksonis voĉoj el ĉiuj direktoj.
— La konsilisto! — respondis Ivano, — kaj tiu konsilisto ĵus ĉe la Patriarĥa mortigis Miĉjon Berliozon.
Ĉi tiam homrojoj ekfluis el la internaj salonoj sur la verandon kaj ĉirkaŭ la flameto de Ivano ariĝis densa amaso.
— Pardonon, pardonon, bonvolu diri pli precize, — aŭdis Ivano nelaŭtan kaj ĝentilan voĉon tute proksime al sia orelo, — kiel do, mortigis? Kiu mortigis?
— Alilanda profesoro, konsilisto kaj spiono! — respondis Ivano rigardante ĉirkaŭen.
— Kiu estas lia familinomo? — nelaŭte demandis la voĉo.
— Nu jes, la familinomo! — afliktite kriis Ivano, — se mi scius la familinomon! Ne finlegis mi ĝin sur la vizitkarto… Nur la unuan literon mi memoras, per duobla vo komenciĝas la familinomo! Kiuj fremdaj familinomoj komenciĝas per vo? — metinte la manon sur la frunton sin demandis Ivano, kaj ekmurmuris: — Vo, vo, vo! Ve… va… Vaŝner? Vagnero? Vajner? Vegner? Vinter? — La haroj sur la kapo de Ivano hirtiĝis pro la streĉo.
— Ĉu Vulf? — per malforta voĉeto kriis virino.
Ivano ekkoleris.