— Ino! — li muĝis, serĉante ŝin per la okuloj. — Kial do Vulf? Vulf estas tute senkulpa! Vo, vo… Ne, tiel mi ĝin ne rememoros. Do, jen kio, gecivitanoj: tuj telefonu al la milicio, ili sendu kvin motorciklojn kun mitralo por kapti la profesoron. Kaj ne forgesu diri, ke kun li estas ankoraŭ du aliaj: iu kvadratita longulo… la nazumo fendita… kaj kato, nigra, dika. Mi dume traserĉos Gribojedovon, mi antaŭflaras lin ĉi tie!
Febre Ivano dispuŝis la ĉirkaŭstarantojn, komencis svingadi la kandelon, kies vakso fojfoje gutis sur lin, kaj rigardadi sub la tablojn. Aŭdiĝis la vorto: «Kuraciston!» — kaj ies afabla, karnodika vizaĝo, glate razita kaj surhavanta kornajn okulvitrojn, aperis antaŭ Ivano.
— Kamarado Senhejmulo, — ekparolis la vizaĝo per jubilea voĉo, — trankviliĝu! Vin afliktas la morto de nia kara, de ni ĉiuj amata Miĥaelo Aleksandroviĉ… ne, simple, de Miĉjo Berlioz. Ni ĉiuj bonege vin komprenas. Vi bezonas ripozon. Tuj la kamaradoj vin enlitigos kaj la dormo mildigos…
— Vi, — akre nudigante la dentojn interrompis Ivano, — ĉu vi komprenas ke oni devas kapti la profesoron? Kaj vi trudas vin al mi kun viaj stultaĵoj! Kreteno!
— Kamarado Senhejmulo, tamen permesu… — diris la vizaĝo ruĝiĝante, paŝante malantaŭen kaj jam bedaŭrante sian intervenon.
— Ne, al vi mi permesos nenion, — kun kvieta malamo diris Ivano Nikolaiĉ.
Spasmo tordis lian vizaĝon, per la maldekstra mano li rapide transprenis la kandelon el la dekstra, kaj larĝasvinge batis la kompateman vizaĝon sur la orelon.
Ĉi tiam oni ekhavis la ideon ĵeti sin sur Ivanon — kaj sin ĵetis. La kandelo estinĝiĝis, kaj la okulvitroj falintaj de la vizaĝo tuj frakasiĝis sub la piedoj. Ivano eligis teruran batalkrion, tente aŭdeblan eĉ sur la bulvardo, kaj sin defendis. Ŝutiĝante de la tabloj tintis vazaro, ŝrikis virinoj.
Dum la kelneroj ligis la poeton per viŝtukoj, en la vestejo la brigestro interparolis kun la pordisto.
— Ĉu vi vidis, ke li estas en kalsono? — trankvile demandis la pirato.
— Sed Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ, — malkuraĝe respondis la pordisto, — kiel mi povis lin ne enlasi, li estas ja membro de
— Ĉu vi vidis, ke li estas en kalsono? — ripetis la pirato.
— Tamen Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ, — la vizaĝo de la pordisto iĝis purpura, — kion mi devis fari? Mi komprenas ja, sur la verando sidas sinjorinoj…
— Ne temas pri sinjorinoj, la sinjorinojn tio ne interesas, — respondis la pirato cindrigante la pordiston per la rigardo, — tio la milicion interesas! Homo en subvestoj povas trafiki sur la stratoj de Moskvo nur en unu kazo: se lin akompanas milicianoj, kaj nur al unu loko: en la miliciejon! Kaj vi kiel pordisto devas scii, ke rimarkinte tian homon vi devas tuj fajfi. Ĉu vi aŭdas tion?
La malesperiĝinta pordisto perceptis venantajn de la verando tumulton, tintadon de frakasata vazaro kaj inŝrikojn.
— Nu, kion mi faru pri vi pro tio? — demandis la flibustro.
La vizaĝo de la pordisto iĝis tifkolora, la okuloj vitriĝis. Al li ŝajnis, ke la nigrajn harojn, nun dislime kombitajn, ĉirkaŭvolvis flama silko. Malaperis la surĉemizo kaj la frako, super la larĝa leda zono montriĝis pistoltenilo. La pordisto imagis sin pendumita ĉe la antaŭtopjardo. Per siaj okuloj li vidis sian propran elbuŝigitan langon kaj la senvivan kapon falintan sur la ŝultrojn, li eĉ ekaŭdis la ondoplaŭdon sub la ferdeko. La pordisto sentis siajn genuojn moliĝi. Sed ĉi tiam la flibustro lin indulgis kaj estingis sian akran rigardon.
— Atentu, Nikolao, tio estis la lasta fojo. Tian pordiston bezonas neniu restoracio, prefere iĝu preĝeja gardisto. — Dirinte tion la brigestro komandis precize, klare, lakone: — Panteleon el la bufedejo. Milicianon. Protokolon. Veturilon. Al la psikiatria. — Li aldonis: — Fajfu!
Post kvaronhoro la konsternita publiko en la restoracio, sur la bulvardo kaj en la fenestroj de la domoj ĉirkaŭantaj la ĝardenon vidis Panteleon, la pordiston, milicianon kaj la poeton Gruntin porti el la Gribojedova pordego junan viron, vinditan kvazaŭ pupo, kiu, superverŝite je larmoj, sufokate de ili, kraĉadis, speciale celante al Gruntin, kaj hurlis:
— Merdulo!
La ŝoforo, kolermiena, startigis la motoron de sia kamiono. Apude fiakristo incitadis sian ĉevalon, frapis ĝin sur la gropon per la siringkolora brido kaj kriis:
— Jen kurĉevalo! Mi jam veturigis al la psika!
Ĉirkaŭe zumis la hom’amaso, komentante la senprecedencan okazaĵon. Resume, estis malgracia, hida, tenta, triviala skandalo, kiu finiĝis nur post ol la kamiono forportis de la Gribojedova pordego la malfeliĉulon Ivano Nikolaiĉ kun la miliciano, Panteleo kaj Gruntin.
Ĉapitro 6
Skizofrenio, kiel jam dirite