Pri la malaperintoj kaj pri la malbenita loĝejo la domanoj dum longa tempo rakontadis ĉiajn legendojn, kiel ekzemple tiu, ke la magra kaj pia Anfisa portis sur sia velkinta brusto ŝaman saketon kun dudek kvin grandaj briliantoj, kiuj apartenis al Anna Francevna. Ke en la hejtligna ŝedo de la vilao, kiun haste vizitis Anna Francevna, tute meme malkovriĝis nekalkulebla trezoro en formo de tiaj samaj briliantoj kaj caraj ormoneroj… Kaj tiel plu en la sama ĝenro. Nu, kion ni ne scias certa, pri tio ni ne responsas.
Tiel aŭ alie, sed la apartamento restis vaka kaj sigelita nur unu semajnon, post kio tien enloĝiĝis: la forpasinto Berlioz kun sia edzino kaj tiu sama Steĉjo, ankaŭ kun sia edzino. Tute nature, apenaŭ ili sin instalis en la malbenita loĝejo, tuj komenciĝis ĉiaj misaĵoj. Nome, dum unu monato malaperis ambaŭ edzinoj. Sed ĉi tiuj ne senspure. Pri la edzino de Berlioz estis rakontate, ke oni vidis ŝin en Ĥarkovo kun baledestro, dum pri la edzino de Steĉjo oni diris, ke ŝi reaperis ĉe Boĵedomka kie, laŭ klaĉo, la direktoro de Varieteo, profitante sian sennombran konataron, per iu artifiko sukcesis havigi al ŝi ĉambron en plurfamilia apartamento, tamen sub la kondiĉo, ke neniam ŝi proksimiĝu al la domo ĉe Sadovaja…
Do, Steĉjo ekĝemis. Li volis voki la mastrumistinon Grunjo kaj postuli de ŝi piramidonon, sed li tuj komprenis, ke tio estas stultaĵo… ke nature, Grunjo ne uzas piramidonon. Li provis serĉi helpon de Berlioz, dufoje li ĝemvokis: «Miĉjo… Miĉjo…» sed, vi mem tion komprenas, li ne ricevis respondon. En la loĝejo regis absoluta silento.
Movinte la piedfingrojn Steĉjo konstatis, ke li kuŝas en ŝtrumpetoj; per tremanta mano li palpis sian femuron por kompreni, ĉu li surhavas ankaŭ pantalonon, sed ĉi tion li ne sukcesis kompreni.
Finfine, konvinkiĝinte ke li estas forlasita kaj sola, ke li povas kalkuli je nenies helpo, li decidis sin levi, kiom ajn grandan superhoman fortostreĉon li devus fari.
Steĉjo disigis la kungluiĝintajn palpebrojn kaj per la spegulo li vidis sin homo kun distaŭzita hararo, kun ŝvelinta, nigrastopla vizaĝo, kun sinkintaj okuloj, surhavanta malpuran ĉemizon kun kolumo kaj kravato, kalsonon kaj ŝtrumpetojn.
Tia li vidis sin en la spegulo, kaj apud la spegulo li vidis nekonatan viron, nigre vestitan, kun nigra bereto.
Steĉjo sidiĝis sur la lito kaj kiel eble plej multe elorbitigis la sangoŝvelajn okulojn gapante al la nekonato.
Tiu rompis la silenton, dirante per peza basa voĉo kaj kun fremdlingva prononcmaniero la jenajn vortojn:
— Bonan tagon, simpatiega Stefano Bogdanoviĉ!
Estiĝis paŭzo, post kiu per terura fortostreĉo Steĉjo igis sin eldiri:
— Kion vi volas? — kaj konsterniĝis ne rekoninte sian voĉon. La vorton
La nekonato afable rikanetis, eligis grandan oran poŝhorloĝon kun brilianta triangulo sur la kovrilo, lasis ĝin sonorigi dek unu batojn kaj diris:
— La dek unua. Do, ĝuste unu horon mi atendas vian vekiĝon, ĉar vi fiksis nian rendevuon por la deka ĉe vi. Jen mi estas!
Steĉjo palpe trovis sian pantalonon sur seĝo apud la lito kaj flustris:
— Pardonu… — surmetinte la pantalonon li raŭke demandis: — Bonvolu diri, kiu vi estas?
Paroli estis por li malfacile. Ĉe ĉiu vorto li sentis pinglon enpikiĝi en lian cerbon, kaŭzante inferan doloron.
— Kiel do? Eĉ mian nomon vi forgesis? — ridetis la vizitanto.
— Pardonon… — stertoris Steĉjo sentante sin riĉigata je nova postdrinka simptomo: al li ŝajnis, ke la planko apud la lito ien foriĝis, kaj ke tuj, la kapon malsupren, li impetos al ĉiuj diabloj en la inferon.
— Kara Stefano Bogdanoviĉ, — sagace ridetante diris la nekonato, — piramidono vin ne helpos. Sekvu la saĝan maksimon de la antikvuloj:
Steĉjo estis ruzulo, kaj malgraŭ sia tuta misfarto li komprenis, ke trovite en tia stato li prefere ĉion konfesu.
— Verdire, — li komencis grandpene movante la langon, — hieraŭ mi iomete…
— Eĉ ne vorton plu! — respondis la vizitanto kaj facilmove deŝovis sin kun la brakseĝo flanken.
Steĉjo rond’okule gapis al la malgranda tablo, kie sur pleto estis aranĝita matenmanĝo: blanka pano, premita kaviaro en vazeto, marinitaj noblaj boletoj sur telero, malgranda kaserolo kaj fine, vodko en la ampleksa juvelistvidvina karafo. Precipe frapis Steĉjon tio, ke la karafo estis nebultegita pro malvarmo. Cetere, tio estis facile komprenebla, ja ĝi staris en la gargarpelveto plenŝtopita je glacio. Resume, la tuta aranĝo estis plej konvena kaj kompetenta.
La nekonato ne lasis la miregon de Steĉjo kreski ĝis patologiaĵo, tre lerte verŝinte al li duonglaseton da vodko.
— Kaj vi? — pepis Steĉjo.
— Kun plezuro!
Per la tremsaltanta mano Steĉjo portis la glaseton al la lipoj, la nekonato malplenigis la sian per unu gluto. Maĉante pecon de kaviaro Steĉjo trapuŝis la vortojn:
— Kial do vi… almanĝetu!