— Dankon, mi neniam almanĝas, — respondis la nekonato kaj duan fojon plenigis la glasetojn. La kaserolo iĝis malfermita, ĝi entenis kolbasetojn en tomata saŭco.

Kaj jen disiĝis la malbeninda verdo antaŭ la okuloj, la vortoj iĝis prononceblaj kaj, plej grave, Steĉjo rememoris kelkajn cirkonstancojn. Nome, ke la afero hieraŭ estis ĉe Ŝhodnja, en la vilao de la skeĉisto Ĥustov, kien tiu Ĥustov veturigis Steĉjon per taksio. Li eĉ rememoris, kiel la taksio estis prenata apud Métropole, tie ankoraŭ ĉeestis tiu — aktoro li estas aŭ io simila… kun portebla gramofono. Jes, jes, jes, tio estis en la vilao! La gramofono ja hurligis ĉiujn hundojn de la ĉirkaŭejo. Nur la sinjorino kiun Steĉjo volis kisi restis neklarigita… La diablo scias, kio ŝi estas… ĉu en la radiofonio ŝi laboras, ĉu ne.

Do, la hieraŭo komencis iom post iom malobskuriĝi, tamen nun Steĉjon multe plie interesis la aferoj hodiaŭaj, inter ili la apero de la nekonato en lia dormoĉambro, kaj ankoraŭ kun manĝo kaj vodko. Jen kion dezirindus klarigi!

— Nu, mi esperas ke nun vi rememoris mian nomon, ĉu?

Steĉjo nur hontigite ridetis kaj senhelpe disigis la brakojn.

— Tamen! Mi vidas, ke hieraŭ post la vodko vi trinkis portvinon! Karulo, ja tion fari ne decas!

— Mi volus peti vin ke tio restu inter ni, — kaĵolmiene diris Steĉjo.

— Ho, certe, certe! Sed pri Ĥustov, evidente, mi ne responsas.

— Ĉu vi lin konas?

— Hieraŭ mi dum mallonga tempo vidis lin en via oficejo, nu, unu supraĵa rigardo sur lian vizaĝon sufiĉas por kompreni, ke li estas malnobla, ĉikanema, senprincipa, pugolekema kanajlo.

«Precizege!» pensis Steĉjo frapite de tiom trafa, ĝusta kaj konciza karakterizaĵo de Ĥustov.

Jes, la hieraŭo estis rekonstruiĝanta el malgrandaj pecetoj, sed maltrankvilo ne forlasis la direktoron de Varieteo. Nome, en la ĵusa tago faŭkis grandega nigra truo. Pardonon, sed ĉi tiun berethavan nekonaton Steĉjo tutcerte ne vidis hieraŭ en sia oficejo.

La vizitanto rimarkis lian embarason, impone diris:

— Voland, profesoro pri nigra magio, — kaj rakontis ĉion de la komenco.

Hieraŭ posttagmeze li venis en Moskvon el la eksterlando, tuj vizitis Steĉjon kaj ofertis sian gastludon en Varieteo. Steĉjo telefonis al la Moskvoregiona komisiono pri la spektakloj kaj akordigis la aferon (Steĉjo paliĝis kaj mirigite palpebrumis), subskribis kontrakton kun profesoro Voland pri sep elpaŝoj (Steĉjo gape malfermis la buŝon) kaj interkonsentis kun Voland, ke por priparoli kelkajn detalojn tiu venu al li hodiaŭ matene je la deka horo… Do, li venis!

Veninte li trafis la mastrumistinon Grunjo, kiu klarigis al li ke ŝi mem ĵus venis, ke ŝi ĉi tie ne loĝas, ke Berlioz ne estas hejme, kaj se la vizitanto volas paroli al Stefano Bogdanoviĉ, tiam li mem iru en la dormoĉambron. Stefano Bogdanoviĉ dormegas tiom profunde, ke ŝi ne kapablas lin veki. Vidinte la staton de Latronov, la artisto sendis Grunjon al la plej proksima nutrovendejo por aĉeti la vodkon kaj la manĝon, al la apoteko por la glacio kaj…

— Permesu ke mi al vi kvitiĝu, — tute frakasite ĝemis Steĉjo kaj serĉis sian biletujon.

— Fi, lasu tiun bagatelon! — ekkriis la gastludanto kaj rifuzis plu diskuti ĉi tion.

Do, la vodko kaj la manĝo klariĝis, kaj tamen Steĉjo plu mienis plej mizere: absolute nenion li memoris pri la kontrakto, kaj je sia kapo li garantius, ke ĉi tiun Volandon li hieraŭ ne vidis. Ĥustov estis, jes, sed Voland ne estis.

— Permesu ĵeti rigardon sur la kontrakton, — mallaŭte petis Steĉjo.

— Bonvolu…

Steĉjo rigardis sur la paperon kaj rigidiĝis. Ĉio estis bonorda. Unue, lia propramana aŭdaca parafo! Ĉe la flanko, oblikva skribaĵo de la mano de la financa direktoro Rimskij, permesanta antaŭpagi al la artisto Voland dekmil rublojn el la tridek kvin mil rubloj ŝuldotaj al li pro la sep elpaŝoj. Kaj super ĉio, la ricev’atesto de Voland, ke la dekmil rublojn li jam enspezis!

«Kion do ĉi tio signifas?» pensis la malfeliĉa Steĉjo, kaj ĉio ekturniĝis antaŭ liaj okuloj. Ĉu komenciĝis jam la sinistraj memorbreĉoj? Tamen memkomprene, post ol la kontrakto estis prezentita, plu lasi vidi sian miron estus rekte maldeca. Steĉjo petis la gaston pri minuta forpermeso, kaj sur la ŝtrumpetoj kuris en la antaŭĉambron al la telefono. Kurante li kriis kuirejen:

— Grunjo!

Tamen neniu respondis. Tiam li ĵetis rigardon al la pordo de la kabineto de Berlioz, situanta apud la antaŭĉambro, kaj ĉi tiam, laŭ la rutina dirmaniero, li haltis kvazaŭ alforĝite al sia loko: sur la anso de la pordo li vidis ŝnuron kun grandega sigelo. «Saluton!» iu pafkriis en lia kapo, «Mankis nur ĉi tio!» Nun liaj pensoj ruliĝis laŭ duobla relvojo, sed, kiel ĉiam dum katastrofo, samdirekte kaj ĝenerale la diablo scias kien. La tutan konfuzegon en la kapo de Steĉjo malfacilas prezenti. Unue estis la diablaĵo pri la nigra bereto, malvarma vodko kaj la neimagebla kontrakto — kaj nun, bonvolu vidi, krom ĉio ĉi ankoraŭ la sigelo sur la pordo! Rakontu al iu ajn ke Berlioz ion tian faris — ja neniu ĝin kredos, nu neniu! Sed la sigelo, jen ĝi estas! Hm…

Перейти на страницу:

Похожие книги