Ĉi tiam en lia cerbo ekzumis plej malagrablaj pensetaĉoj pri la artikolo kiun li — domaĝa koincido! — antaŭ kelkaj tagoj trudis al Berlioz por publikigo en lia revuo. Verdire, tute stulta artikolo! Kaj tute fuŝa, kaj la pago mizera…

La rememoron pri la artikolo tuj sekvis la rememoro pri dubinda interparolo, okazinta, kiom li memoris, la dudek kvaran de aprilo vespere, ĝuste tie, en la manĝoĉambro, kiam Steĉjo vespermanĝis kun Berlioz. Nu, nature, striktasence tiun ĉi interparolon oni ne povus kvalifi dubinda (tian Steĉjo neniam akceptus), sed ĝi estis interparolo pri malnecesa temo. Tute libere, civitanoj, oni povus pri tio ne paroli. Tutcerte, antaŭ la sigelo oni povus rigardi ĝin bagatelo, sed nun, kun la sigelo…

«Aĥ, Berlioz, Berlioz!» bolis la pensoj en la cerbo de Steĉjo, «Ja ĉi tion mi ne povas enkapigi!»

Sed nun ne estis tempo por malĝojado, kaj Steĉjo diskis la numeron de le kabineto de Rimskij, financa direktoro de Varieteo.

La situacio estis tikla: unuflanke, la alilandano povus ofendiĝi ke Steĉjo lin kontrolas post ol li prezentis la kontrakton, kaj alflanke, paroli al la financa direktoro estis tre malfacile. Nu fakte, oni ja ne povus lin demandi: «Diru, ĉu mi faris hieraŭ kontrakton je tridek kvin mil rubloj kun profesoro pri nigra magio?» Tute maltaŭga demando!

— Jes! — en la aŭdilo eksonis la akra, malagrabla voĉo de Rimskij.

— Bonan tagon, Gregoro Daniloviĉ, — mallaŭte ekparolis Steĉjo, — telefonas Latronov. Jen kia afero… hm… hm… ĉe mi sidas tiu… he… artisto Voland… Do… mi volis demandi, kio estas pri la hodiaŭa vespero?

— Ah, la nigra magiisto? — respondis Rimskij en la aŭdilo, — la afiŝoj tuj venos.

— Ah ha, — diris Steĉjo per malforta voĉo, — do, ĝis…

— Ĉu baldaŭ vi venos? — demandis Rimskij.

— Post duonhoro, — respondis Steĉjo kaj, pendiginte la aŭdilon, li premis sian brulantan kapon per la manoj. Aĥ, kia fiega rezultas aĉaĵo! Kio okazis pri la memoro, civitanoj? Kio?

Tamen plu restadi en la antaŭĉambro estus malĝentile, kaj Steĉjo rapide faris planon: li ĉiel kaŝu sian nekredeblan memortruon, kaj nun antaŭ ĉio li ruze paroligu la alilandanon, kion do ĉi tiu intencas hodiaŭ prezenti en la al Steĉjo konfidita Varieteo?

Steĉjo sin forturnis de la aparato kaj en la antaŭĉambra spegulo, jam delonge ne purigata de la maldiligenta Grunjo, li klare vidis strangan stangofiguran longulon kun nazumo (aĥ, se Ivano Nikolaiĉ estus tie! Li tuj estus rekoninta la ulon!). Nu, la homo speguliĝis kaj malaperis. Alarmite, Steĉjo pli atente rigardis tra la antaŭĉambro kaj duafoje li ricevis ekpuŝon, ĉar en la spegulo pasis grandega nigra virkato kaj same malaperis.

Por unu momento lia koro ekhaltis, li ŝanceliĝis.

«Kio do estas ĉi tio?» li pensis, «ĉu mi freneziĝas? De kie venas tiuj spegulbildoj?!» Rigardante tra la antaŭĉambro li timigite kriis:

— Grunjo! Kial ĉe ni vagas kato? Kiel ĝi trafis ĉi tien? Kaj la alia ulo?»

— Trankviliĝu, Stefano Bogdanoviĉ, — respondis voĉo, tamen ne tiu de Grunjo, sed la voĉo de la gasto el la dormoĉambro, — la kato estas mia. Ne nervozumu. Koncerne al Grunjo, ŝi ne estas ĉi tie, mi sendis ŝin al Voroneĵ, ŝia naskiĝloko, ĉar ŝi plendis, ke vi jam delonge retenas ŝian ferion.

Tiuj vortoj estis tiom surprizaj kaj absurdaj, ke Steĉjo decidis, ke li misaŭdis. Tute konsternite li trotetis en la dormoĉambron kaj stuporiĝis sur la sojlo. Liaj haroj moviĝetis kaj sur lia frunto ekbrilis malgrandaj ŝvitgutetoj.

La gasto ne plu estis sola en la dormoĉambro, nun li havis kompanion. La duan brakseĝon okupis la individuo kiun Steĉjo ĵus viziis en la antaŭĉambro. Nun li estis klare videbla: plumsimilaj lipharoj, unu vitro de la nazumo briletas, la alia mankas. Sed en la ĉambro estis io ankoraŭ pli malbona: sur la juvelistvidvina puftabureto senĝene duonkuŝaĉis iu tria, nome, la timige granda nigra kato, tenanta en unu piedo glaseton da vodko kaj en la alia, forkon kun alpikita fungo marinita.

La lumo, eĉ sen tio magra en la dormoĉambro, komencis estingiĝi antaŭ la okuloj de Steĉjo. «Estas do tiel ke oni freneziĝas» li pensis kroĉante sin je la pordokadro.

— Mi vidas, karega Stefano Bogdanoviĉ, ke vi estas iom surprizita, ĉu? — demandis Voland la klakantan per la dentoj direktoron de Varieteo. — Tamen la afero estas neniom mirinda. Tio estas mia sekvantaro.

Ĉe tiuj vortoj la kato eltrinkis sian vodkon kaj la mano de Steĉjo glitis laŭ la pordokadro malsupren.

— Nu, mia sekvantaro bezonas lokon, — daŭrigis Voland, — tiel ke unu el ni estas troa en la loĝejo. Al mi ŝajnas ke tiu troa estas ĝuste vi!

— Ili, ili estas troa! — kaprovoĉe kunkantis la kvadratita longulo, parolante pri Steĉjo en la lakeeca pluralo. — Ĝenerale dum la lasta tempo ili nekredeble porkumas. Ili drinkas, misuzas sian pozicion por malĉastadi kun la virinoj, en la ofico ili faras nenion, nek povas ion fari, ĉar ili nenion ajn komprenas pri la tasko al ili komisiita. Al la superuloj ili ĵetas polvon en la okulojn!

— La ofican aŭton li misuzas! — hipokrite aldonis la kato maĉante la fungon.

Перейти на страницу:

Похожие книги