Kaj ĉi tiam, dum Steĉjo, tute sinkinte sur la plankon, per senforta mano gratis la pordokadron, okazis la kvara, lasta apero en la loĝejo.
Rekte el la plenstatura spegulo eliris malalta sed eksterordinare larĝaŝultra individuo, kun bulĉapelo sur la kapo kaj kun elbuŝigita kojnodentego hidiganta jam sen tio mirinde mallogan fizionomion. Krome, lia hararo estis fajre ruĝa.
— Ĝenerale, — li enmiksiĝis en la konversacion, — mi ne komprenas, kiel li povis iĝi direktoro, — la rufulo parolis pli kaj pli nazsone, — li tiom same estas direktoro, kiom mi estas episkopo!
— Vi ne similas episkopon, Azazello, — rimarkis la kato prenante al si kolbaseton sur la teleron.
— Ja ĝuste pri tio mi parolas, — nazvoĉis la rufulo kaj, sin turninte al Voland, li respekte aldonis: — Permesu,
— Huŝ!! — subite sputis la kato hirtigante sian hararon.
Kaj la dormoĉambro ekturniĝis ĉirkaŭ Steĉjo, lia kapo puŝiĝis kontraŭ la pordokadro kaj svenante li pensis: «Mi mortas…»
Sed li ne mortis. Kiam li malfermetis la okulojn, li vidis sin sidanta sur io ŝtona. Ĉirkaŭ li aŭdiĝis kontinua bruo. Bone malferminte la okulojn li vidis, ke bruas la maro, eĉ pli ol tion, ke ondo balancas tuj sub liaj piedoj, resume, ke li sidas sur la pinto de moleo, ke sub li lazuras brilanta maro, kaj malantaŭe sur la montoj etendiĝas bela urbo.
Steĉjo ne sciis, kiel konvenas konduti en similaj okazoj. Li levis sin sur la tremantajn gambojn kaj iris sur la moleo al la bordo.
Sur la moleo staris viro, li fumis kaj kraĉadis en la maron. Steĉjon li rigardis per sovaĝaj okuloj kaj ĉesis kraĉi. Tiam Steĉjo faris jenon: li surgenuiĝis antaŭ la nekonata fumulo kaj diris:
— Mi vin petegas, diru, kiu estas tiu urbo?
— Ne malbone! — diris la senkora fumulo.
— Mi ne estas ebria, — raŭke protestis Steĉjo, — mi estas malsana, io min trafis, mi estas malsana… Kie mi estas? Kiu estas tiu urbo?
— Nu, Jalto…
Steĉjo milde ekspiris, sinkis sur la flankon, lia kapo puŝiĝis kontraŭ la varma pavimero de la moleo. La konscio lin forlasis.
Ĉapitro 8
Duelo inter profesoro kaj poeto
Ĝuste je la momento, kiam la konscio forlasis Steĉjon en Jalto, do proksimume duonhoron antau la tagmezo, ĝi revenis al Ivano Nikolaiĉ Senhejmulo, vekiĝinta post profunda kaj longdaura dormo. Kelkan tempon li pripensis, kiamaniere li trafis en tiun nekonatan ĉambron kun blankaj muroj, kun mirinda noktotablo el helkolora metalo kaj kun blanka kurteno, malantau kiu estis divenebla la jam alta suno.
Ivano skuis la kapon, konvinkiĝis, ke ĝi ne doloras, kaj rememoris, ke li estas en sanigejo. Tiu penso sekvigis post si la rememoron pri la morto de Berlioz, ĉi foje sen kauzi troan emociegon. Satdorminte, nun li estis pli trankvila kaj pensis pli klare. Iom da tempo li kuŝis senmova en la purega, mola kaj komforta risortmatraca lito, poste li rimarkis apud si sonorilbutonon. Pro la natura inklino senbezone tuŝi la objektojn, Ivano ĝin premis. Li atendis estiĝi ian sonoradon au analogan fenomenon, sed okazis io tute alia.
Super la pieda parto de la lito ekhelis diafana cilindro, sur kiu estis skribite:
Hm… — grumblis Ivano, ne sciante, kion li f aru pri la cilindro. Lin helpis hazardo: je la vorto
— Bonan matenon!
Konsidere la cirkonstancojn Ivano juĝis tiun saluton malkonvena kaj ne respondis. Ja sanan homon oni enŝlosis en frenezulejo, kaj nun ankorau ŝajnigas, ke tio estas normala!
Dume la virino, sen ŝanĝi sian afablan mienon, per unu butonpremo forigis la kurtenon supren, kaj la ĉambron, tra grandmaŝa, la plankon atinganta, maldika fera krado, inundis suno. Malantau la krado montriĝis balkono, plue la bordo de serpentanta rivero kaj, sur la transa bordo, gaja pin’arbaro.
— Bonvolu preni vian banon, — invitis la virino, kaj sub ŝiaj manoj disŝoviĝis la flanka muro, malkaŝante banejon kaj bonege ekipitan klozeton.
Ivano, kvankam li estis decidinta ne interparoli kun la virino, tamen ne povis sin reteni kaj, rigardante la larĝan akvostrion torenti en la banujon el brilanta krano, li diris ironie:
— Oh ho! Kiel en
— Ho ne, — fiere respondis la virino, — multe pli bone. Tian instalaĵon vi ne trovus eĉ eksterlande. Kuracistoj kaj sciencistoj speciale venas por ekskursi en nia kliniko. Ĉiun tagon nin vizitas alilandaj turistoj.
La vortoj