— Alilandanoj… Kiel vi ĉiuj adoras la alilandajn turistojn! Sen atenti, ke inter ili estas ja ĉiaj subjektoj. Mi mem hierau konatiĝis kun unu, tiu estis luksa ekzemplero!

Li estis komenconta sian rakonton pri Poncio Pilato, sed li mem sin retenis, komprenante, ke la virinon tio ne koncernas, ke tutegale lin helpi ŝi ne povas.

Sin lavinte Ivano ricevis ĉion, kion viro bezonas post bano: gladitan ĉemizon, kalsonon, ŝtrumpetojn. Eĉ pli ol tio: malferminte ŝrankon, la virino montris internen kaj demandis:

— Kion vi deziras surmeti: kitelon au piĵamon?

Perforte katenite al sia nova loĝejo, Ivano preskau eksvingis la manojn antau la familiareco de la virino kaj senvorte li puŝis per la fingro piĵamon el punca fusteno.

Post tio Ivano Nikolaiĉ iĝis kondukita tra senhoma kaj silenta koridoro en kolosdimensian kabineton. Decidinte rigardi ironie ĉion renkontatan en tiu mirinde ekipita establaĵo, li en sia menso tuj baptis la ejon kuirejofabriko.

La metaforo ne estis maltrafa. Tie staris ŝrankoj kaj malgrandaj vitroŝranketoj kun brilaj nikelizitaj instrumentoj; eksterordinare komplikaj seĝoj, iaj dikventraj lampoj kun hele radianta lumŝirmilo, sennombraj flakonoj kaj fioloj, kaj gasbekoj, kaj konduktiloj, kaj de neniu konataj aparatoj.

En la kabineto tri homoj sin okupis pri Ivano: du virinoj kaj unu viro, ĉiuj vestitaj blanke. Antau ĉio oni kondukis Ivanon en angulon, al malgranda tablo, kun evidenta intenco eldemandi iujn informojn.

Ivano pripensis sian situacion. Antau si li havis tri vojojn. Tre logis la unua: sin ĵetegi sur la lampojn kaj ceterajn umaĵojn, ilin disfrakasi al ĉiuj diabloj kaj tiel esprimi sian proteston kontrau la arbitra izolado. Sed la hodiaua Ivano jam konsiderinde diferencis de la hieraua Ivano, kaj la unuan vojon li ĵuĝis dubinda: li riskis plifirmigi onian opinion, ke li estas furioze freneza. Tial li rezistis al la tento. Estis dua vojo: tuj komenci la rakonton pri la konsilisto kaj Poncio Pilato. Tamen la hieraua sperto mcmtris, ke lian rakonton oni ne kredas au komprenas ĝin iel mise. Do, ankau tiun vojon li rezignis decidinte elekti la trian: sin fermi en fiera silento.

Pri tio li ne tute sukcesis, ĉar vole-nevole li devis respondi — kvankam avare kaj malafable — al granda serio da demandoj.

Oni eldemandis absolute ĉion pri lia antaua vivo, inklude kiam kaj kiel li malsanis je skarlatino antau proksimume dek kvin jaroj. Surbaze de liaj respondoj unu el la blanke vestitaj virinoj plenskribis tutan paĝon, turnis la folion kaj pasis al la demandado pri la parencoj de Ivano. Komenciĝis speco de litanio: kiuj mortis, kiam kaj kial, ĉu drinkis, ĉu suferis je veneraj malsanoj kaj tiel plu. Fine oni petis Ivanon rakonti pri la hieraua okazo ĉe la Patriarĥa lageto, ĉi foje sen tro tedi lin per demandado kaj sen miri pri la novaĵoj koncerne Poncion Pilaton.

La virino cedis Ivanon al la blanke vestita viro, kiu traktis lin tute alimaniere kaj pri nenio lin demandis. La viro mezuris lian temperaturon, palpis al li la pulson, rigardis en liajn okulojn uzante specialan lampon. Poste la alia virino venis helpi la viron, ili pikis Ivanon, kvankam sen lin dolorigi, per io en la dorson, per la tenilo de martelo ili desegnis iajn signojn sur la hauto de lia brusto, frapis liajn genuojn per marteletoj saltigante liajn krurojn, pikis lian fingron kaj prenis kelkajn sangogutojn, pikis en la kubutfaldon, ĉirkaumetis iajn kauĉukajn brakringojn…

Ivano nur amare ridetis en sia interno meditante, kiel stulte kaj mizere ĉio okazis. Ja oni nur pensu! Provi averti ĉiujn pri la danĝero minacanta de la nekonata konsilisto, ĉion fari por lin kapti, kaj atingi nenion pli bonan ol esti venigita en misteran kabineton por rakonti ĉiajn sensencaĵojn pri sia onklo Peĉjo, kiu loĝis en Vologda kaj drinkis kiel funelo.

Fine ili lasis Ivanon trankvila. Li iĝis rekondukita en sian ĉambron, kie li ricevis tason da kafo, du mole kuiritajn ovojn kaj blankan panon kun butero.

Manĝinte kaj trinkinte ĉion ricevitan Ivano decidis atendi renkonton kun ia estro de la establaĵo por finfine igi tiun ĉefon unue, atenti lian kazon, kaj due, respekti la juston.

Lia atendo ne estis longa. Baldau post la matenmanĝo la pordo de lia ĉambro subite malfermiĝis kaj tra ĝi envenis amaso da blankkitelaj homoj. Antau ĉiuj iris viro aĝanta proksimume kvardek kvin jarojn, razita zorge, kiel aktoro, kun afabla, kvankam tre penetranta rigardo kaj ĝentilaj manieroj. Rilate al li la tuta sekvantaro sin tenis kun grandaj atento kaj respekto, tial lia enveno estis tre solena. «Kiel Poncio Pilato!» pensis Ivano.

Jes, sendube li estis la ĉefo. Li sidigis sin sur tabureton, la ceteraj restis stare.

— Doktoro Stravinskij, — li prezentis sin afable rigardante Ivanon.

— Bonvolu, Aleksandro Nikolaiĉ, — nelaute diris iu surhavanta flegitan barbeton, kaj donis al la ĉefo la folion pri Ivano, dense kovritan je skribaĵoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги