«Jam plenforman dosieron ili fabrikis!» pensis Ivano. La ĉefo per rutine rapida rigardo konsultis la folion, akompanante la legadon per kelkaj «Ah ha… ah ha», kaj interŝanĝis kun sia sekvantaro kelkajn frazojn en malvaste konata lingvo.

«Kaj kiel Pilato, li parolas latine…» malgaje pensis Ivano. Ĉi tiam li ekskuiĝis pro vorto trafinta lian audon, ĝi estis la vorto skizofrenio — ho ve, hierau jam prononcita de la malbeninda alilandano ĉe la Patriarĥa lageto, kaj hodiau ĵus ripetita de profesoro Stravinskij.

«Ja ankau ĉi tion li sciis!» angore pensis Ivano.

La ĉefo ŝajnis akceptinta por si la regulon: pri ĉio konsenti, ĝoji pri ĉio al li dirata, kaj esprimi tiun mensostaton per ĉiuokaza ripetado de «brave, brave…»

— Brave! — li diris, redonis al iu la folion kaj turnis sin al Ivano: — Vi estas poeto, ĉu?

— Jes, poeto, — malserene respondis Ivano, kaj la unuan fojon en sia vivo li subite eksentis ian neklarigeblan abomenon kontrau la poezio; ankau la rememoro pri siaj propraj versaĵoj ial estis al li malagrabla.

Kun grimaco de malkontento li siavice demandis:

— Vi estas profesoro, ĉu?

Stravinskij respondis per komplezeme ĝentila kapoklino.

— Kaj ĉi tie vi estas la ĉefo, ĉu? — daurigis Ivano.

Stravinskij denove sin klinis.

— Mi devas kun vi paroli, — signifoplene dirls Ivano Nikolaiĉ.

— Pro tio mi venis ĉi tien, — respondis Stravinskij.

— Jen pri kio temas, — komencis Ivano, sentante ke venis lia horo, — oni misprezentas min kiel frenezulon, neniu volas min auskulti!..

— Ho ne, ni auskultos vin plej atente, — serioze kaj trankvilige diris Stravinskij, — kaj neniel toleros ke oni misprezentu vin kiel frenezulon.

— Do, auskultu: hierau mi renkontiĝis kun mistera persono, eble alilandano, kiu antausciis la morton de Berlioz kaj mem vidis Poncion Pilaton.

La sekvantaro silente kaj senmove auskultis la poeton.

— Pilaton? Ĉu la samtempanon de Jesuo Kristo? — demandis Stravinskij observante Ivanon tra duonfermitaj palpebroj.

— Ĝuste tiun.

— Ah ha, — diris Stravinskij, — kaj tiu Berlioz pereis sub tramo, ĉu?

— Certe, hierau mi estis tie, ĉe la Patriarĥa, ĝuste kiam lin surveturis la tramo. Do, tiu enigma civitano…

— Ĉu la konatulo de Poncio Pilato? — demandis Stravinskij, sendube dotita je eminenta komprenpovo.

— Ĝuste li, — konfirmis Ivano ekzamenante la vizaĝon de Stravinskij, — do, li antauvidis, ke Anjo jam lasis disflui la sunfloran oleon… kaj ĝuste tie li glitstumblis! Kiel plaĉas al vi ĉi tio? — signifoplene mienis Ivano, esperante per siaj vortoj fari grandan efekton.

Sed la efekto ne okazis, kaj Stravinskij tre simple demandis:

— Kio estas tiu Anjo?

La demando iom konfuzis Ivanon, li grimacetis.

— Anjo nun tute ne gravas, — li diris nervoze, — la diablo scias, kio ŝi estas. Simple ulino de Sadovaja. La grava estas, ke li jam antaue, ĉu vi komprenas, antaue li sciis pri la sunflora oleo! Ĉu vi min komprenas?

— Tre bone mi vin komprenas, — serioze respondis Stravinskij kaj, tuŝetinte per la fingroj la genuojn de la poeto li aldonis: — Ne ekscitiĝu kaj daurigu.

— Mi daurigas, — diris Ivano, penante sin agordi al la tono de Stravinskij, ĉar el sia malfeliĉa sperto li jam sciis, ke nur trankvilo povas lin helpi, — do tiu terura individuo (li prezentas sin konsilisto) havas ian eksterordinaran povon… Ekzemple, kiam oni lin postkuras, neniel eblas lin atingi. Krome, kun li estas duopo, kaj ankau ĝi ne estas malforta, kvankam en alia maniero: longulo kun rompitaj vitroj, kaj nekredeble granda virkato meme vojaĝanta per tramo. Krome, — de neniu haltigate, Ivano parolis kun kreskantaj persvademo kaj ardo, — li proprapersone estis sur la balkono ĉe Poncio Pilato, tio estas absolute certa. Ĉio ĉi ja ne estas normala, ĉu? Necesas ilin aresti, aliel li estigos nepriskribeblajn malfeliĉegojn!

— Tial do vi volas, ke oni lin arestu, ĉu? Ĉu ĝuste mi vin komprenis? — demandis Stravinskij.

«Li estas inteligenta» pensis Ivano. «Endas agnoski, ke ankau inter la inteligencianoj oni fojfoje trovas neordinare inteligentajn kapojn. Negi tion estus eraro!» Li respondis:

— Tute ĝuste! Kiel do mi ne volu, vi mem pripensu! Kaj dume oni min perforte retenas ĉi tie, puŝas lampon en la okulojn, min banigas, pri onklo Peĉjo demandas ĉiajn ajnaĵojn!.. Kvankam li jam antaulonge forlasis la mondon!

— Nu, brave, brave, — reagis Stravinskij, — nun ĉio klariĝis. Efektive, kial teni en la kliniko sanan homon? Do, bone. Mi tuj vin elhospitaligos se vi diros al mi, ke vi estas normala. Mi ne petas ke vi pruvu tion, simple diru. Do, ĉu vi estas normala?

Estiĝis absoluta silento. La dikulino, kiu matene zorgis pri Ivano, rigardis la profesoron kun pia admiro kaj Ivano ankoraufoje pensis: «Decide, li estas inteligenta».

La propono de la profesoro al li tre plaĉis, tamen, antau ol respondi, li tre intense, sulkiginte la frunton, ĉion pripensis kaj fine firme deklaris:

— Mi estas normala.

Перейти на страницу:

Похожие книги