Ĉu estas certe, ke ĝuste Steĉjo telefonis al li el sia loĝejo? Jes, certe, parolis Steĉjo! Ja pri ties voĉo li ne povis erari! Cetere, eĉ se ne Steĉjo parolis hodiau, ja ne pli frue ol fine de la hieraua tago Steĉjo estis veninta en ĉi tiun kabineton kun sia idiota kontrakto kaj ĉi tie incitadis la financan direktoron per sia frivolo. Kiel do li povis forveturi au forflugi nenion dirinte en la teatro? Kaj eĉ se li estus forfluginta hierau vespere, eĉ tiam li ne venus tien antau la hodiaua tagmezo. Ĉu?

— Kiom da kilometroj estas ĝis Jalto? — demandis Rimskij.

Varenŭa ĉesigis sian navedadon kaj kriis:

— Pensite! Jam mi pensis pri tio! Ĝis Sebastopolo per fervojo estas proksimume mil kvincent kilometroj. Ĝis Jalto aldonu ankorau okdek. Per aero, kompreneble, iom malpli.

Hm… Jes… Sekve, pri la fervojo ne temu. Sed kio do restas? Ĉas’avio? Sed kiu kaj en kian avion enlasos Steĉjon sen ŝuoj? Por kiu celo? Ĉu li demetis siajn botojn veninte en Jalton? La sama demando: Por kiu celo? Cetere, eĉ botvestitan neniu lin enlasus en ĉas’avion! Cetere ankau ĉas’avio ne estas solvo. Ja estas skribite, ke li venis la miliciejon je la dek unua kaj duono, mi, el Moskvo li ankorau telefonis je… sekundon… ĉi tiam antau la okuloj de Rimskij aperis la ciferplato de lia horloĝo… Li rememoris, kie estis la montriloj. Terure! Tio okazis je la dek unua dudek. Do, kio okazis? Oni supozu, ke tuj post la telefonado Steĉjo impetis al la aerodromo, ĝin atingis, ni diru, post kvin minutoj — kio, cetere, ankau estas malebla — do rezultas, ke la avio, tuj ekfluginte, dum kvin minutoj faris pli ol mil kilometrojn, ĉu? Sekve, dum unu horo ĝi faras pli ol dek du mil kilometrojn!! Tio estas malebla, do li ne estas en Jalto.

Kio restas? Ĉu hipnotismo? Ne estas en la mondo tia hipnotismo, kiu ĵetus homon je mil kilometroj for! Sekve, Steĉjo haluciniĝas, ke li estas en Jalto! Bone, li haluciniĝu, sed ĉu ankau la kriminala milicio de Jalto haluciniĝas?! Nu ne, pardonon, tio estas absurdaĵo!.. Sed ili telegrafas ja de tie!

La vizaĝo de la financa direktoro aspektis vere timige. De ekstere la anso de la pordo estis turnata kaj skuata, oni audis la kurierinon despere krii ĉe la pordo:

— Ne! Malpermesite! Unue min murdu! Kunsido!

Rimskij, kiom li povis, reakiris la memregadon, prenis la audparolilon kaj en ĝin diris:

— Donu superurĝan interparolon kun Jalto.

«Sprite!» mense ekkriis Varenŭha.

Sed la interparolo kun Jalto ne okazis. Rimskij remetis la audilon kaj diris:

— Kvazau speciale, la lineo difektiĝis.

Ŝajnis, ke la paneo lin ial tre impresis, eĉ seriozigis. Post kelka pripensado li per unu mano reprenis la audilon kaj per la alia komencis skribi la telefonatan mesaĝon:

— Akceptu superfulmon. Varieteo. Jes. Jalto. Kriminala milicio. Jes. «Hodiau ĉirkau 11h30 Latronov Moskve al mi telefonis stop Poste oficejon ne venis kaj telefone ne troveblas stop Skribmanieron mi konfirmas stop Zorgos observigi artiston. Financdirektoro Rimskij».

«Tre sprite!» pensis Varenŭha, sed antau ol li finis la penson, alia vorto ĝin eklipsis en lia menso: «Stultaĵo! Li ne povas esti en Jalto!»

Dume Rimskij jen kion faris: li zorge kolektis en unu stakon ĉiujn ricevitajn telegramojn kaj la kopion de la sia, ŝovis la stakon en koverton, ĝin glufermis, surskribis kelkajn vortojn kaj enmanigis la koverton al Varenŭha, dirante:

— Tuj, Ivano Saveljiĉ, mem portu tion. Malimpliki tion estas ilia afero.

«Jen kio estas vere sprita!» pensis Varenŭha kaj metis la koverton en sian tekon. Poste li lastaŝance diskis la telefonnumeron de Steĉjo kaj iom auskultinte li ĝoje kaj signifoplene ekgrimacis kaj ekpalpebmmadis. Rimskij etendis la kolon.

— Ĉu mi povas paroli al artisto Voland? — miele demandis Varenŭha.

— La sinjoro estas okupita, — kapravoĉe respondis la audilo, — sed kiu parolas?

— La administristo de Varieteo, Varenulia.

— Ĉu Ivano Saveljiĉ? — ekjubilis la audilo, — terure mi ĝojas audi vian voĉon! Kiel vi fartas?

— Merci, — tre surprizite respondis Varenŭha, — kiu estas ĉe la aparato?

— Lia helpanto, lia helpanto kaj interpretisto Kerubjev, — ĉirpis la audilo, — tute preta vin servi, karega Ivano Saveljiĉ! Disponu pri mi lau via bontrovo. Do?

— Pardonu, ĉu Stefano Bogdanoviĉ nun ne estas hejme?

— Ho ve, for! For! — kriis la audilo. — Li forveturis.

— Kaj kien?

— Ekster la urbon, promenveturi en automobilo.

— K.. kiel? Pro.. promenveturi? Kaj kiam li revenos?

— Nu, «Mi iom spiru», li diris, «freŝan aeron kaj poste mi revenos!»

— Bone… — konsternite diris Varenŭa, — merci. Bonvolu diri al monsieur Voland, ke lia elpaŝo estos hodiau en la tria parto.

— Certe. Nepre. Sendube. Urĝe. Ĉiel. Promesite, — tiktakis la audilo.

— Ĉion bonan, — diris Varenulia mirante.

— Bonvole akceptu, — plu parolis la aparato, — miajn plej korajn, plej varmajn salutojn kaj bondezirojn! Sukcesojn! Bonŝancon. Plenan feliĉon. Ĉion!

— Nu certe! Ĝuste kiel mi diris! — ekscitite ekkriis la administristo. — Temas pri nenia Jalto, li simple promenveturas ekster la urbo!

Перейти на страницу:

Похожие книги