Pro la frapo de la dikulo la tutan necesejon por unu momento inundis flagra lumo, kaj en la ĉielo ĝin ehis tondrobato. Sekvis ankorau unu ekbrilo, kaj antau Varenulia aperis dua figuro — malalta sed atlete larĝaŝultra individuo, fajre rufa, kun albugo en unu okulo kaj ponarda kojnodento en la buŝo. Tiu dua, evidente maldekstrulo, batis la administriston sur la alian orelon. La ĉielo refoje eĥis per knalo kaj sur la lignan togmenton de la necesejo ektorentis pluvego.

— Kion vi, kama… — konsternite balbutis la administristo, rimarkis, ke la vorto kamaradoj neniel konvenas al banditoj atakantaj homon en publika necesejo, stertoris: — civita… — sentis, ke ankau tiun titolon ili ne indas, kaj ricevis trian teruran baton, sen rimarki de kiu el la du, tian ke la sango ŝprucis el lia nazo sur la bluzon.

— Kion vi havas en la teko, vi, parazito? — tranĉvoĉe kriis la katsimila, — la telegramojn, ĉu? Ĉu oni avertis vin per telefono, ke vi nenien ilin portu? Ĉu oni vin avertis, mi vin demandas? — …ni ver… oni aver…tis, — sufokiĝante respondis la administristo.

— Kaj tamen vi tien kuris! Lasu la tekon, vipuro! — kriis la dua per tiu sama nazsona voĉo, kiu parolis en la telefono, kaj elŝiris la tekon el la tremantaj manoj de Varenŭha.

Ili kaptis la administriston je la ŝultroj, trenis lin el la ĝardeno kaj ekrapidis kun li lau la strato Sadovaja. La fulmotondro furiozis je sia plena forto, la akvo muĝis kaj frakasiĝis falante en la kloakajn aperturojn, ĉio bobelis, ĉie ŝvelis ondoj, de la tegmentoj la akvo superverŝiĝis preter la defluiloj, el sub la pordegoj ŝprucis ŝaumaj torentoj. Ĉio viva forlaviĝis de Sadovaja, kaj neniu povis savi Varenŭan. Saltante en la malklaraj riveroj, prilumate de la fulmoj, la banditoj en unu sekundo trenis la duonvivan administriston ĝis la domo 302-bis kaj enflugis kun li sub ĝian arkon, kie rifuĝis du nudpiedaj virinoj, tenantaj en la manoj siajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn. Poste la malbonfaruloj impetis en la sesan enirejon, kaj levinte la preskau freneziĝintan administriston en la kvinan etaĝon ili lin ĵetis sur la plankon en la bone de li konata duonluma antauĉambro de la loĝejo de Steĉjo Latronov.

Ĉi tiam ambau banditoj malaperis anstatauite de absolute nuda fraulino, rufa kaj kun fosforeske brilantaj okuloj.

Varenŭha komprenis, ke ĉi tio estas la plej terura en la tuta afero kaj ekĝeminte li gluiĝis al la muro, La fraulino venis tute proksimen al la administristo kaj metis siajn manojn sur liajn ŝultrojn. La haroj stariĝis sur lia kapo, ĉar eĉ tra la malvarma, je akvo sorbigita bluzo li sentis, ke tiuj du manoj estas ankorau pli malvarmaj, ke ili estas glacie malvarmaj.

— Lasu min doni al vi unu kison, — tenere diris la fraulino, kaj Varenŭha vidis ŝiajn lumantajn okulojn tuj antau la siaj. Tiam li svenis kaj la kison ne perceptis.

<p>Ĉapitro 11</p><p>La disduiĝo de Ivano</p>

La transrivera pin’arbaro, sur kiun antaŭ unu horo ankoraŭ lumis la maja suno, malklariĝis, disfluis, kaj perdiĝis.

La densa akvovualo torentis malsupren. En la ĉielo fojon post fojo flamiĝis fajrofadenoj, la ĉielo krevadis, la ĉambron de la malsanulo inundadis timiga trembrila lumo.

Ivano mallaŭte ploris sidante sur la lito kaj rigardante la malklaran riveron ŝaŭme boli. Ĉe ĉiu tondrobato li ĝemetis kaj kaŝis la vizaĝon en la manoj. Paperfolioj kovritaj per liaj skribaĵoj dise kuŝis sur la planko; ilin forblovis de la tableto ventopuŝo penetrinta en la ĉambron ĵus antaŭ la fulmotondro.

La provoj de la poeto verki deklaron pri la danĝera konsilisto rezultigis nenion. Ricevinte de la dika vickuracistino, kies nomo estis Praskovja Fjodorovna, paperon kaj krajonstumpon, li, antaŭĝuante laboron, frotis siajn manojn kaj haste sin instalis ĉe la tableto. La unuaj linioj prosperis al li sufiĉe facile:

«Al la milicio. De la membro de MASSOLIT I.N.Senhejmulo. Deklaro. Hieraŭ vespere mi kun la forpasinto M.A.Berlioz venis al la Patriarĥa lageto…»

Kaj ĉi tie la poeto haltis, precipe embarasite de la vorto forpasinto. Jam la komenco prezentis absurdaĵon: kiel do — «venis kun la forpasinto»? La forpasintoj ja ne promenas! Certe, tiel li riskas ŝajni frenezulo!

Tion pensinte Ivano ŝanĝis la skribitan. Rezultis jeno:… kun M.A.Berlioz, poste forpasinta… Ankaŭ ĉi tio ne kontentigis la aŭtoron. Li provis trian redakcion, kiu tamen rezultis eĉ pli malbona ol la du unuaj: Berlioz, surveturota de tramo… — tiom pli, ke en la aferon implikiĝis la de neniu konata samnoma komponisto, kaj li devis precizigi: «kaj ne la komponisto».

Перейти на страницу:

Похожие книги