Tiu granda kabineto situis en la dua etaĝo de la teatro kaj havis du fenestrojn rigardantajn al Sadovaja kaj trian, kiu rigardis en la someran ĝardenon de Varieteo, ekipitan je refreŝigaj kioskoj, pafejo kaj liber’aera scenejo. Rimskij sidis ĉe sia skribotablo dorse al la tria fenestro. Krom la skribotablo, la garnaĵon de la kabineto konsistigis kolekto de malnovaj afiŝoj, pendantaj sur la muro, malgranda tableto kun akvokarafo, kvar brakseĝoj kaj dekormodelo por forgesita revuo, staranta polvokovrite sur stablo en la angulo. Kaj super ĉio, memkomprene, apud la skribotablo ĉe la maldekstra mano de Rimskij estis negranda kiraskesto, sendube multon spertinta, kun skvame forfendiĝinta farbo.
Ekde la mateno la financan direktoron, sidantan ĉe sia skribotablo, ne forlasis malbona humoro; male, Varenŭha estis tre vigla kaj iel febre agema. Tamen al lia agemo mankis apliko.
Varenŭha rifuĝis en la kabineto de Rimskij por eviti la trudpetadon de pretendantoj je senpagaj biletoj, kiuj, precipe je la tagoj de programŝanĝo, venenis lian vivon. Nu, hodiau estis ĝuste tia tago. Ĉiun fojon, kiam sonoris la telefono, Varenŭha tuj prenis la audparolilon kaj en ĝin mensogis:
— Kiun? Varenulian? Li forestas. Li ne estas en la teatro.
— Telefonu do ankoraufoje al Latronov, mi petas, — incitite diris Rimskij.
— Vanaĵo. Mi eĉ sendis tien Karpovon, sed li neniun trovis en la apartamento.
— La diablo scias, kio ĝi estas, — siblis Rimskij, klikante per la meĥanika kalkulilo.
La pordo malfermiĝis kaj lokmontristo enportis pezan pakon da ĵus presitaj kromafiŝoj. La verdaj folioj anoncis en grandaj ruĝaj literoj:
Hodiau kaj ĉiutage en la teatro Varieteo
kromprograme
Profesoro Voland
Seancoj de nigra magio kun ties plena senmaskigo
Varenŭha metis unu afiŝon sur la dekormodelon, apreze ĝin ekzamenis kaj ordonis al la lokmontristo transdoni ĉiujn ekzemplerojn por disgluado.
— Tre bone, okulkroĉe, — li diris post la foriro de la lokmontristo.
— Nu, al mi tiu fantazio pleje malplaĉas, — grumblis Rimskij, malice rigardante la afiŝon tra siaj kornomuntumaj okulvitroj. — Cetere, mi miras, ke oni permesis al li surscenigi tion!
— Vi malpravas, Gregoro Daniloviĉ, tio estas tre inĝenia afero. La tuta subtilaĵo estas en la senmaskigo.
— Mi ne scias, mi ne scias, tie estas nenia subtilaĵo, kaj ĉiam li elpensas ion dubindan! Almenau, li devis montri al ni tiun magiiston. Vi mem, ĉu vi lin vidis? Kie do li elterigis tiun ulon, la diablo ĝin scias!
Evidentiĝis, ke ankau Varenufia, same kiel Rimskij, ne vidis la magiiston. Hierau Steĉjo impete («kiel frenezulo» lau la esprimo de Rimskij) eniris ĉe la financan direktoron, prezentis al tiu jam verkitan tekston de kontrakto, ordonis tuj ĝin netigi kaj elpagi la monon. Kaj la magiisto malaperis kaj neniu lin vidis, krom Steĉjo mem.
Rimskij eligis sian poŝhorloĝon, konstatis, ke ĝi montras kvin minutojn post la dua, kaj tute furioziĝis. Nu fakte! Latronov telefonis proksimume je la dek unua, diris, ke li venos post duonhoro, kaj jen, li ne imr ne venis, sed ankorau malaperis el sia loĝejo!
— Li bremsas mian laboron! — graulis Rimskij puŝante sian fingron sur la stakon de subskribendaj paperoj.
— Ja lin ne surveturis tramo, kiel tiun Berliozon, ĉu? — diris Varenŭha tenante ĉe sia orelo la audilon, el kiu viskoze tiriĝis voksignaloj, longaj kaj absolute senesperaj.
— Ne estus malbone… — preskau neaudeble murmuris Rimskij tra la dentoj.
Je tiu momento la kabineton envenis virino surhavanta uniformjakon, nigran jupon kaj platajn ŝuojn. Tirinte el sia zonsaketo blankan paper-kvadraton kaj kajeron ŝi demandis:
— Kiu ĉi tie estas Varieteo? Superfulma telegramo. Kvitancu.
Varenŭha strekis ian zigzagon en la kajero, kaj apenau la pordo klaketis post la virino, li malfermis la kvadrateton.
Leginte la telegramon li mirpalpebrumis kaj transdonis ĝin al Rimskij.
La telegramo tekstis jene:
El Jalto Moskven. Varieteo. Hodiau 11h30 kriminalmilicion venis kaŝtanharulo noktoĉemizo pantalono senŝua psikopato siadire Latronov Varietedirektoro stop Fulmtelegrafu al Jalta kriminalmilicio kieas direktoro Latronov.
— Bonan tagon, mi estas via onjo! — ekkriis Rimskij kaj aldonis: — Ankorau surprizo!
— Falsa Demetrio! — diris Varenŭha kaj ekparolis en la audilon de la telefono: — Ha lo, telegrafo! Je la konto de Varieteo. Fulma telegramo. Ĉu vi auskultas?.. «Jalto, kriminalmilicio… Direktoro Latronov en Moskvo. Financdirektoro Rimskij»…