Sen plu atenti la sciigon pri la Jalta nom’uzurpulo, Varenŭha rekomencis divenprove serĉi Steĉjon per telefono, kaj evidente, nenie lin trovis. Li tenis la audilon en la mano, cerbumante kien ankorau li telefonu, kiam envenis la virino alportinta la unuan fulmtelegramon kaj transdonis al Varenŭha novan koverteton. Haste ĝin malferminte, Varenŭha legis la tajpaĵon kaj fajfetis.
— Kio ankorau? — nervoze tikis Rimskij.
Senvorte Varenŭha prezentis al li la telegramon kaj la financa direktoro vidis la vortojn:
Petegas kredu ĵetitas Jalten per Volanda hipnotismo stop Fulmtelegrafu miliciejen identkonfirmon. Latronov.
Interproksimiĝinte la kapojn, Rimskij kaj Varenulia relegis la telegramon, kaj releginte ili silente gapis unu sur la alian.
— Civitanoj! — subite ekkoleris la virino, — kvitancu kaj poste silentadu kiom vi deziras! Ja fulmojn mi disportas.
Sen demovi sian rigardon disde la telegramo, Varenŭha desegnis oblikvan zigzagon en la kajero kaj la virino malaperis.
— Tamen nelonge post la dek unua ja vi interparolis kun li telefone, ĉu?
— Ridindaj rezonoj! — akravoĉe kriis Rimskij. — Sendepende de tio, ĉu ni interparolis, ĉu ne, tutegale li ne povas nun esti en Jalto! Tio estas ridinda!
— Li estas ebria… — diris Varenŭha.
— Kiu estas ebria? — demandis Rimskij, kaj denove ili ekgapis unu la alian.
Ke el Jalto telegrafis nom’uzurpinto au frenezulo, tio estis nedubebla; tamen jen strangaĵo: kiel la Jalta mistifikanto povas scii pri Voland, kiu nur hierau venis en Moskvon? Kiel li eksciis pri la rilato inter Voland kaj Latronov?
— Hipnotismo… — ripetis Varenŭha la vorton el la telegramo, — kiel do li eksciis pri Voland? — Li mire palpebrumis kaj rezolute ekkriis: — Ne, absurdo, absurdo, absurdo!
— Kie li enloĝiĝis, tiu Voland, la diablo lin prenu? — demandis Rimskij.
Varenŭha tuj telefonis al la Alilandanburoo, kaj konsternis la financan direktoron per la informo, ke Voland loĝas ĉe Latronov. Post kio Varenŭha diskis la numeron de la apartamento kaj dum kelka tempo auskultis la dikajn vokzumojn. Inter ili audiĝis de malproksime venanta voĉo, peza kaj morna, kiu kantis: «…
— La apartamento ne respondas, — diris Varenŭha remetante la audilon, — eble provi ankorau…
Li ne finis la frazon. En la pordo denove aperis tiu sama virino, kaj ambau, Rimskij kaj Varenŭa, ekstaris renkonte, dum ŝi eligis el la saketo folion, kiu ĉi foje estis ne blanka sed ia malhela.
— Tio iĝas vere interesa, — tradente murmuris Varenulia, postrigardante la virinon rapideme foriri. Unua la folieton ekprenis Rimskij.
Sur la malhela fono de la fotopapero klare videblis nigraj linioj de manskribaĵo:
Pruve mia skribmaniero mia subskribo Telegrafu konfirmon Sekrete observigu Volandon. Latronov.
Dum la dudek jaroj de sia agado en teatroj Varenŭha vidis diversajn aferojn, tamen ĉi tiam li sentis sian menson droni en densa nebulo, kaj nenion li povis diri krom la banalan kaj absolute stultan frazon:
— Tio estas malebla!
Nu, Rimskij agis alimaniere. Li ekstaris, malfermis la pordon, de tie bojkriis al la kurierino sidanta sur tabureto:
— Neniun enlasi krom leterportistojn! — kaj ŝlosis la pordon.
Post tio li prenis el la skribotablo paperstakon kaj komencis zorge kompari la dikajn, maldekstren klinitajn literojn de la fototelegramo kun la literoj de Steĉjo en liaj decidoformuloj sur la dokumentoj kaj en liaj spiralparafaj subskriboj. Varenŭha, duonkuŝante sur la tablo, varme spiris sur la vangon de Rimskij.
— Tio estas lia mano, — finfine diris la financa direktoro konvinkite, kaj Varenŭha eĥis:
— Lia.
La administristo pli atente rigardis al Rimskij kaj miris pri tio, kiel ŝanĝiĝis ties vizaĝo. Nature maldika, la financa direktoro ŝajnis ankorau pli maldikiĝinta, eĉ maljuniĝinta, liaj okuloj en la korna muntumo pcrdis sian kutiman pikemon, en ili aperis ne nur maltrankvilo, en ili ankau estis eĉ io simila al melankolio.
Varenŭha plenumis ĉion, kio decas al homo en horo de granda miro. Li iris tien kaj reen tra la kabineto, dufoje li levis la brakojn kvazau krucumito, li eltrinkis plenan glason da ruĝeta akvo kiu stagnis en la karafo, kaj phirfoje li ekkriis:
— Mi ne komprenas! Mi ne kom-pre-nas!
Dume Rimskij rigardis tra la fenestro kaj streĉe pensis. La situacio de la financa direktoro estis tre malfacila. Necesis tuj, senprokraste trovi ordinaran eksplikon pri fenomenoj eksterordinaraj.
Kuntirinte la palpebrojn, la financa direktoro imagis Steĉjon en noktoĉemizo, senŝuan, grimpi hodiau matene, nelonge antau la dek unua kaj duono, en ian sekretan superrapidan avion, kaj poste, tiun saman ŝtrumpetvestitan Steĉjon, ankau je la dek unua tridek, stari sur la aerodromo de Jalto… groteska ideo!