Post kvin minutoj li sidis ĉetable en sia manĝoĉambreto. Lia honorinda edzino alportis el la kuirejo bele distranĉitan haringon, abunde surŝutitan per haketita ŝenoprazo. Nikanoro Ivaniĉ plenigis je vodko ruĝvinan glaseton, eltrinkis, denove ĝin plenigis, eltrinkis, kroĉis tri haringopecojn per la forko… kaj je tiu momento oni sonorigis ĉe la pordo, ĝuste kiam Pelagia Antonovna enportis vaporantan kaserolon, jam unua rigardo sur kiun ne lasis eĉ malplejan dubon, ke tie en la denso de la broga barĉo kuŝas tio, ol kio pli bongusta estas nenio en la mondo — medola osto.

Nikanoro Ivaniĉ glutis la salivon kaj grumblis kvazau incitata hundo:

— Iru ili en la inferon! Eĉ dum tagmanĝo mi ne havas kvieton. Neniun enlasu, for, for mi estas. Pri la loĝejo diru, ke oni ĉesu babilaĉi. Post semajno estos kunveno…

La edzino rapidis en la antauĉambron, kaj Nikanoro Ivaniĉ per la kulerego malmergis el la fajre arda lago ĝin, la laulonge fenditan oston. Kaj je tiu sama momento en la manĝoĉambron envenis du civitanoj sekvate de Pelagia Antonovna, ial tre paliĝinta. Jetinte rigardon sur la civitanojn ankau Nikanoro Ivaniĉ iĝis palega kaj sin levis.

— Kie estas la necesejo? — zorgomiene demandis la unua, kiu surhavis blankan rusan ĉemizon.

Bato audiĝis de la manĝotablo: Nikanoro Ivaniĉ lasis la kuleregon fali sur la laktolon.

— Ĉi tie, ĉi tie, — haste respondis Pelagia Antonovna.

La venintoj impetis en la koridoron.

— Pri kio temas? — mallaute demandis Nudokrudov irante post ili, — ni nenion tian havas en nia apartamento… Kaj viajn paperojn… mi pardonpetas…

Sen halti la unua montris al li sian legitimilon, kaj la dua je la sama momento jam staris sur tabureto en la necesejo, ŝovinte la manon en la ventoltruon. En la okuloj de Nikanoro Ivaniĉ estingiĝis la lumo. Malvolvinte la gazetŝiraĵon oni aperigis la pakon, tamen en ĝi estis ne rubloj sed nekonata papermono, bluete verdeta, kun prezentaĵo de iu maljunulo. Cetere, ĉion ĉi Nudokrudov vidis malklare, antau li ekŝvebis iaj makuloj.

— Dolaroj en la ventoltruo, — mediteme diris la unua kaj demandis la prezidanton milde kaj ĝentile: — Ĉu via estas la pakaĵo?

— Ne! — respondis Nudokrudov per terura voĉo. — La malamiko ĝin submetis!

— Ne maleble, — konscntis tiu, la unua, kaj same milde li aldonis: — Nu, bone, nun liveru al ni la reston.

— Ne havas mi tion! Neniom, je Dio, neniam en la manoj mi ĝin tenis! — despere kriis la prezidanto.

Li kuris al la komodo, bruege eltiris keston, eligis la tekon, akompanante tiujn agojn per sensencaj ekkrioj:

— Jen la kontrakto… la vipuro interpretisto ŝtelmetis… Keribjev… kun la nazumo!

Li malfermis la tekon, ŝovis en ĝin sian manon, bluiĝis kaj lasis la tekon fali en la barĉon. Nenio estis en la teko: nek la letero de Steĉjo, nek la kontrakto, nek la pasporto de la alilandano, nek la mono, nek la senpaga enirbileto. Nenio krom la faldmezurilo.

— Kamaradoj! — despere blekis la prezidanto, — arestu lin! En nian domon penetris la malsankta potenco!

Oni ne scias, kion imagis je tiu momento Pelagia Antonovna, sed ŝi eksvingis la manojn supren kaj ekkriis:

— Konfesu, Ivaniĉ! Pro konfeso ili rabatas la punon!

Kun sangoŝvelaj okuloj Nikanoro Ivaniĉ levis la pugnojn super la kapon de sia edzino kaj stertoris:

— Uh vi, malbeninda sencerbulino!

Ĉi tiam li malfortiĝis kaj sinkis sur seĝon: evidente, li rezignaciis antau la neevitebla.

Dume Timoteo Kondratjeviĉ Kvascov, vorate de scivolo, staris sur la ŝtuparplaceto kaj gluis jen orelon, jen okulon al la serurtruo en la pordo de la apartamento.

Post kvin minutoj domanoj, kiuj estis en la korto, vidis sian prezidanton iri rekte al la pordego akompanate de du personoj. Oni rakontis, ke la vizaĝo de Nudokradov ŝajnis kvazau renversita pro konsterniĝo, ke preterpasante li ŝanceliĝadis kiel homo ebria kaj ion murmuris.

Kaj post ankorau unu horo nekonata civitano venis en la apartamenton n-ro 11, ĝuste je la momento kiam Timoteo Kondratjeviĉ, sufokate de plezuro, rakontis al aliaj domanoj pri tio, kiel oni forprenis la prezidanton. Per fingrosigno la nekonato vokis Kvascovon el la kuirejo en la antauĉambron, ion al li diris kaj ambau malaperis.

<p>Ĉapitro 10</p><p>Novaĵoj el Jalto</p>

En la tempo kiam al Nikanoro Ivaniĉ okazis la malfeliĉo, nemalproksime de la domo n-ro 302-bis, ĉe la sama strato Sadovaja, en la ofica kabineto de Rimskij, la financa direktoro de Varieteo, estis du homoj: Rimskij mem kaj la administristo de Varieteo, Ivano Saveljiĉ Varenŭha.

Перейти на страницу:

Похожие книги