— Se estas tiel, — paliĝante pro kolero diris la financa direktoro, — tiam vere temas pri senprecedenca porkaĵo!
Je tiu momento la administristo saltetis kaj kriis tiel, ke Rimskij ekskuiĝis:
— Mi scias! Mi rememoris! En Puŝkino oni aranĝis tataran restoracion «Jalto»! Ĉio klaras! Li tien veturis, drinkis, kaj nun de tie telegrafas!
— Nu, tio estas troaĵo, — respondis Rimskij. Lia vango tikis, en liaj okuloj brulis vera, peza malicego. — Kare kostos al li tiu promenveturo, — ĉi tiam li stumble haltis kaj hezite aldonis: — Tamen… la milicio —?
— Mistifiko! Liaj propraj blagoj, — interrompis la ekscitiĝema administristo, kaj demandis: — Do, ĉu mi portu la koverton?
— Nepre, — respondis Rimskij.
Kaj ankoraufoje malfermiĝis la pordo: denove ŝi venis… «Ŝi!» ial angore pensis Rimskij. Kaj ambau viroj ekstaris renkonte al la leterportistino.
Ĉi foje la telegramo tekstis:
Dankas konfirmon Urĝe al mi miliciejen kvincent Morgau flugos Moskven. Latronov.
— Li freneziĝis… — diris Varenŭha per malforta voĉo.
Rimskij tintis per la ŝlosilo, prenis monon el la kiraskesto, denombris kvincent rublojn, sonorigis, enmanigis la monon al la kuriero kaj sendis lin al la telegrafejo.
— Pardonu, Gregoro Daniloviĉ, — murmuris Varenŭha ne kredante al siaj okuloj, — ŝajnas al mi, ke vane vi sendas la monon.
— Ĝi bon’orde revenos, — diris Rimskij mallaute, — sed por li tiu pikniketo havos nebagatelajn sekvojn. — Almontrante la tekon de Varenŭa, la financa direktoro aldonis: — Veturu, Ivano Saveljiĉ, ne pcrdu tempon.
Kaj Varenulia kun sia teko rapidis el la kabineto.
Li malsupriĝis al la ter’etaĝo, vidis la longegan atendovicon antau la kaso, ricevis de la kasistino la informon, ke probable dum unu horo ĉio disvendiĝos, ĉar de kiam aperis la kromafiŝo la publiko venas torente, ordonis al ŝi reteni tridek el la plej bonaj lokoj en loĝioj kaj en la partero, pafiĝinte el la kasejo li sen halti malembarasis sin je la teduloj ĉasantaj senpagan enirbileton kaj glitis en sian ĉambreton por preni sian kaskedon. Je tiu momento ektintis la tclefono.
— Jes! — kriis Varenŭa.
— Ĉu Ivano Saveljiĉ? — demandis la audilo per abomena nazsona voĉo.
— Li ne estas en la teatro! — komencis la administristo, sed la audilo tuj lin interrompis:
— Ne stultumu, Ivano Saveljiĉ, kaj auskultu. La telegramojn nenien portu kaj al neniu ilin montru.
— Kiu tie parolas? — blekegis Varenŭha, — ĉesu, civitano, tiujn ŝercojn! Oni tuj vin malkaŝos! Diru vian telefonnumeron!
— Varenŭa, — diris la abomena voĉo, — ĉu vi komprenas la rusan? Nenien portu la telegramojn.
— Do vi persistas! — furiozis la administristo, — nu, vin gardu! Vi pagos pro tio, — li kriis ankorau unu minacon kaj eksilentis, ĉar li sentis maleston de la auskultanto cn la audilo.
Ĉi tiam en la malvasta oficejo iel rapide krepuskiĝis. Varenŭa impetis eksteren, ĵetfermis la pordon kaj per la flanka elirejo rapidis en la somerĝardenon.
La administristo estis ekscitita kaj plena je energio. Post la insolenta telefonaĵo li estis jam certa, ke huligana bando aranĝas fi-ŝercojn, kaj ke tiuj fi-ŝercoj senpere rilatas la malaperon de Latronov. La deziro senmaskigi la malbonfarulojn bolis en lia animo, kaj — stranga afero — en li naskiĝis la antausento pri io agrabla. Tiel estas, kiam oni strebas iĝi la centro de la ĝenerala atento, kiam oni portas sensaciaĵon.
En la ĝardeno la vento ekblovis al la administristo en la vizaĝon kaj verŝis sablon en liajn okulojn, kvazau barante al li la vojon, kvazau avertante. En la supra etaĝo knalis fenestro kaj malmulte mankis, ke ĝiaj vitroj falu en rompopecoj, tra la pintoj de la aceroj kaj de la tilioj pasis alarma susuro. Malheliĝis kaj friskiĝis. La administristo frotis la okulojn kaj vidis flavventran nubegon fulmotondran malalte rampi super Moskvo. De fore audiĝis densa grumblego.
Malgrau la urĝo Varenulia ne povis rezisti la ideon forflankiĝi por unu sekundo al la somera necesejo por preterpase kontroli, ĉu la elektristo metis dratreton ĉirkau la lampon.
Kurinte preter la pafejo Varenŭa profundiĝis en la densan siringo-arbedaron meze de kiu staris la blueta neceseja konstruaĵo. La elektristo montris sin fidinda homo, la subtegmentan lampon en la vira parto jam protektis dratreto, tamen la administriston ĉagrenis tio, ke eĉ malgrau la krepusko de la venanta fulmotondro sur la muroj vidiĝis freŝaj skribaĵoj faritaj per karbo kaj krajono.
Kiel do nomi tiujn..! — komencis la administristo, sed subite li audis pepvoĉon malantaue miaui:
— Ĉu Ivano Saveljiĉ?
Varenŭa ekskuiĝis, sin turnis malantauen kaj vidis nealtan dikulon kies fizionomio ŝajnis al li tute kata.
— Jes, estas mi, — li respondis glacie.
— Tre, treege agrable, — ronronis la katsimila dikulo, kaj subite li larĝasvinge frapis la administriston sur la orelon tiel, ke la kaskedo forflugis de ties kapo kaj senspure malaperis en la neceseja truo.