Ial neniom ofendite per la vorto
Sen malpleja ektimo Ivano sin levetis sur la lito kaj vidis viron stari sur la balkono. Tiu viro metis la fingron sur siajn lipojn kaj flustris:
— Ŝŝ!
Ĉapitro 12
La nigra magio kaj ĝia senmaskigo
Malgranda vireto kun trua flava bulĉapelo kaj piroforma frambokolora nazo, en kvadratita pantalono kaj lakledaj ŝuoj elvenis sur la scenejon de Varieteo rajdante ordinaran biciklon. Ĉe la sonoj de fokstroto li faris rondon, poste eligis venkokrion, tiel ke la biciklo baumis. Plu ruliĝante sur la postrado, li ekstaris sur la manoj, iel sukcesis malfiksi la antauan radon, sendis ĝin en la kulison kaj daurigis la veturadon pedalante per la manoj.
Surseligite sur metalan maston, ĉe kies malsupra ekstremo estis muntita velocipeda rado, diketa blondulino en trikotaĵo kaj jupeto prisemita je arĝentaj steloj elveturis sur la scenejon kaj ankaue faris rondojn. Renkontpasante preter ŝi la vireto eligadis salutkriojn kaj per la piedo levetis la bulĉapelon de sur sia kapo.
Laste venis maljunulvizaĝa okjarulo kaj ekslalomis inter la du adoltoj sur sia liliputa bicikleto kun kolosa automobila hupo.
Farinte kelkajn okojn, la tuta kompanio impetis, ĉe minaca tamburado de la orkestro, al la scenejrando, kaj la spektantoj de la unuaj vicoj sufokkrietis kaj retroĵetiĝis, ĉar al la publiko ŝajnis, ke la tuta triopo kun siaj maŝinoj tuj pumos en la orkestrejon.
Sed la velocipedoj haltis ĝuste je la momento, kiam la antauaj radoj jam estis ruliĝontaj en la abismon sur la kapojn de la muzikistoj. Kun lauta ekkrio «Hop!» la rajdantoj salte surpiediĝis, sin klinis, kaj ĉe tio la blondulino transĵetis kisojn al la publiko kaj la bubo trumpetis groteskan signalon per sia hupo.
Aplaudo skuis la teatron, la blua kurteno kuntiriĝis kaj ŝirmis la velocipedistojn, la verdaj lumoj kun la skribaĵo
Nur unu homon neniel interesis la mirakloj de la velocipeda arto de la familio
Rimskij sciis, kien tiu iris, sed Varenŭha foriris kaj… ne revenis! De tempo al tempo Rimskij levetis la ŝultrojn kaj flustris al si mem:
— Tamen pro kio?
Mirinda afero: por homo praktika, kia estis la financa direktoro, la plej facila solvo estus telefoni tien, kien li sendis Varenŭhan, por ekscii, kio al li okazis; kaj tamen ĝis la deka horo vespere li ne povis sin decidigi.
Nu, je la deka, farante al si veran perforton, Rimskij deprenis la audilon de la aparato kaj tiam evidentiĝis, ke lia telefono estas senviva. La kuriero raportis, ke ne funkcias ankau la ceteraj telefon’aparatoj en la teatro. Tiu kvankam malagrabla, tamen neniom supernatura fenomeno ial finofare konsternis la financan direktoron, kaj samtempe ĝi lin ĝojigis, ĉar ĝi malembarasis lin je la telefonado.
Je la momento, kiam super la kapo de Rimskij ekhelis la ruĝa lampeto per intermita lumo signalanta interakton, enpaŝis la kuriero kaj anoncis, ke la alilanda artisto estas veninta. La financa direktoro ial tikis kaj, mienante pli malserena ol ŝtormnubo, li iris en la kulison por akcepti la gastludanton, ĉar en la teatro restis neniu pli tauga por fari tion.
El la koridoro, kie jam trilis la signalsonoriloj, scivoluloj je diversaj pretekstoj eniradis la grandan tualetejon. Tie jam estis iluziistoj en bunta orienta robo kaj turbano, rulsketisto en blanka svetro, palege pudrita rakontisto kaj ŝminkisto.
La ĵusveninta famulo sensaciis per mirinda fasono de sia eksterordinare longa frako kaj per la nigra duonmasko, kiun li havis sur la vizaĝo. Sed la plej surprizaj estis la du akompanantoj de la nigra magiisto: kvadratita longulo kun fendita nazumo, kaj grasdika nigra virkato kiu, paŝinte en la tualetejon sur la malantauaj piedoj, senzorge sidiĝis sur sofon kaj kuntiris la palpebrojn rigardante la lumon de la nudaj ŝminklampetoj.
Rimskij provis aranĝi rideton, pro kio lia vizaĝo ŝajnis acida kaj malica, kaj interŝanĝis salutan kapoklinon kun la silenta magiisto, sidanta sur la sofo apud la kato. Manpremo ne estis. Anstataue la kvadratita mem senceremonie sin prezentis al Rimskij kiel