Tre seke kaj malvolonte Rimskij demandis la kvadratitan, kie estas la aparataro de la artisto.
— Ho vi, nia juvelo ĉiela, karega sinjoro direktoro, — respondis kapravoĉe la helpanto de la magiisto, — nian aparataron ni ĉiam havas kune, jen ĝi estas!
Li turnis siajn nodozajn fingrojn kaj subite eltiris de malantau la orelo de la kato la oran poŝhorloĝon de la financa direktoro, kun ĝia ĉeno.
Tiun horloĝon Rimskij ĵus havis en sia veŝta poŝo sub la butonita jako, kaj la ĉeno estis tredita tra la poŝa butontruo.
Nevole Rimskij metis la manon sur sian ventron, la ĉeestantoj mir-kriis, kaj la ŝminkisto, staranta en la duone malfermita pordo, aprobe gruntis.
— Ĉu via estas la horloĝeto? Bonvolu repreni! — diris la kvadratita kun impertinenta rikano, kaj sur malpura manplato li prezentis al la konfuzita financa direktoro lian apartenaĵon.
— En tramo kun tiu oni prefere ne veturu, — mallaute kaj gaje flustris la rakontisto al la ŝminkisto.
Tamen la kato faris trukon, kiu eklipsis la prestidigitaĵon pri la horloĝo. Subite ĝi levis sin de la sofo, sur la malantauaj piedoj iris al la subspegula tableto, per sia antaua piedo forprenis la ŝtopilon el la karafo, verŝis akvon en glason, reinstalis la ŝtopilon en ties lokon kaj viŝis la lipharojn per ŝminkĉifono.
Ĉi foje neniu mirkriis, nur la buŝoj malfermiĝis, kaj la ŝminkisto ravite flustris:
— Kia klaso!
Sed je la tria fojo alarme eksonis la sonoriloj, kaj la tuta ekscitita svarmo, antauĝuante interesan programeron, moviĝis for de la tualetejo.
Minuton poste en la spektejo estingiĝis la globoj, la lumo ŝpruciĝinta de la scenejlamparo ruĝete rebriligis la malsupron de la kurteno, kaj en la prilumata kurtenfendo antau la publiko aperis diketa viro, gaja kiel infano, kun razita vizaĝo, en ĉifita frako kaj malfreŝa ĉemizo. Li estis
— Do, civitanoj, — li diris radiante per beba rideto, — tuj vi ĉeestos… — li mem sin interrompis kaj ekparolis en alia tono: — Mi vidas, ke la kvanto de la publiko por la tria parto ankorau pligrandiĝis. Hodiau ni havas ĉi tie duonon de la urbo! Antau kelkaj tagoj mi renkontis amikon kaj diris al li: «Kial vi ne venas ĉe nin? Hierau ĉe ni estis duono de la urbo». Kaj li respondis: «Nu, mi loĝas en la alia duono». — Bengalskij pauzis por lasi eksplodi ĝeneralan ridon, tamen neniu ekridis kaj li daurigis: — … Do, tuj vi ĉeestos seancon de nigra magio, prezentotan de la fama alilanda artisto
Finbabilinte tiun galimation, Bengalskij kunigis la manojn kaj salute ilin svingetis inter la du partoj de la kurteno, pro kio ĉi lastaj zumante disiĝis.
La elveno de la magiisto kun liaj senfina helpanto kaj kato paŝanta sur la malantauaj piedoj tre plaĉis al la publiko.
— Seĝon, — nelaute ordonis Voland, kaj je tiu sama momento, nesciate de kie nek kiel, sur la scenejo aperis velkintkolora brakseĝo, en kiun la magiisto sidiĝis; — diru al mi, kara Fagoto, — Voland demandis la kvadratitan burleskulon, kiu, evidente, havis ankorau alian nomon krom «Kerubjev», — kiel vi opinias, la Moskva loĝantaro ja konsiderinde ŝanĝiĝis, ĉu?
La magiisto rigardis la silentiĝintan publikon, impresitan per la apero de la brakseĝo el nenio.
— Jes,
— Vi pravas. La urbanoj tre ŝanĝiĝis — mi diru, ekstere — kiel cetere ankau la urbo mem. Pri la kostumoj eĉ malnecesas paroli, sed aperis ja tiuj… kiel do… tramoj, automobiloj…
— Autobusoj, — respekte sufloris Fagoto.
La publiko atente auskultis tiun interparolon, opiniante ĝin preludo al la magiaĵoj. La kulisoj estis plenŝtopitaj je artistoj kaj scenejlaboristoj, kaj inter iliaj vizaĝoj videblis la streĉita pala vizaĝo de la financa direktoro.
La fizionomio de Bengalskij, kiu lokis sin flanke de la scenejo, komencis esprimi kelkan surprizon. Li levetis siajn brovojn kaj, profitante pauzon, ekparolis:
— La alilanda artisto esprimas sian admiron pri Moskvo, kreskinta en la rilato teknika, kaj ankau pri la moskvanoj, — Bengalskij sendis du ridetojn, unue al la partero, poste al la galerioj.
Voland, Fagoto kaj la kato turnis sian kapon al la anoncisto.
— Ĉu mi esprimis admiron? — Voland demandis Fagoton.
— Neniel,
— Kion do diras tiu homo?
— Tutsimple mensogon! — respondis la kvadratita helpanto per sonora voĉo audebla en la tuta teatro. Li turnis sin al Bengalskij kaj aldonis: — Gratulon, civitano, pro la sukcesa mensoguliĝo!