De la galerio plaudetis mallonga rido, Bengalskij ekskuiĝis kaj elorbitigis la okulojn.
— Tamen min interesas ne tiom la autobusoj, telefonoj kaj la cetera…
— Aparataro! — sufloris la kvadratita.
— Tute ĝuste, dankon, — malrapide diris la magiisto per sia peza baso, — kiom la multe pli grava demando: ĉu tiuj ĉi urbanoj ŝanĝiĝis interne?
— Jes, tio estas plej grava demando, sinjoro.
En la kulisoj oni komencis interrigardadi kaj leveti la ŝultrojn, Bengalskij staris ruĝa, Rimskij estis pala. Sed ĉi tiam, kvazau diveninte la naskiĝantan maltrankvilon, la magiisto diris:
— Tamen ni parolas, kara Fagoto, ni konversacias, kaj la publiko enuas. Por komenci, montru do al ni ion simplan.
Tra la spektejo pasis moveto de malstreĉiĝo. Fagoto kaj la kato disiris al la du flankoj de la proscenio. Fagoto klakis per la fingroj, bataleme kriis: «Tri, kvar!», prenis el la aero kartaron, ĝin miksis kaj sendis al la kato en la formo de longa rubando. La kato kaptis la rubandon kaj sammaniere ĝin resendis. La satene brila serpento snufis, Fagoto, kvazau birdido, malfermis la buŝon kaj forglutis ĝin tutan, karton post karto.
La kato riverencis, farante rondon per la dekstra malantaua piedo, kaj ricevis neimageblan aplaudon.
— Kia klaso! Kia klaso! — oni entuziasme kriis en la kulisoj.
Fagoto puŝis la fingron al la partero kaj diris:
— La koncerna kartaro, estimataj gecivitanoj, nunmomente troviĝas en la sepa vico ĉe civitano Parĉevskij, ĝuste inter la trirubla bileto kaj juĝa asigno en afero pri alimento por civitanino Zelkova.
En la partero ekestis moviĝado, spektantoj sin levetis, kaj fine iu civitano, kies nomo efektive estis Parĉevskij, purpurvizaĝa pro la mirego, eligis el sia biletujo la kartaron kaj puŝis ĝin en la aero, ne sciante, kion li pri ĝi faru.
— Lasu la kartaron al vi por memoro, — kriis Fagoto. — Ja prave vi diris hierau ĉe la vespermanĝo, ke sen pokero via vivo en Moskvo estus absolute neeltenebla.
— Konata artifiko, — audiĝis de la pulbalkono. — Tiu en la partero estas ilia kunulo.
— Ĉu? — blekegis Kerubjev kaj rigardis la galerion kuntirinte la palpebrojn, — tiam ankau vi estas nia komplico, ĉar ĝi estas en via poŝo!
La pulbalkono vigliĝis, kaj ĝoja voĉo sciigis:
— Ĝuste! Li havas! Jen, jen… Halt! Sed tio ja estas ĉervoncoj!
La parteraj spektantoj turnis la kapon supren. En la galerio perpleksa viro trovis en sia poŝo paketon sur kies banka banderolo estis skribite:
— Je Dio, vere! Malfalsaj ĉervoncoj! — audiĝis ĝojaj krioj el la galerio.
— Ankau kun mi ludu tiajn kartojn, — gaje petis dikulo el la mezo de la partero.
—
Fulmis fajro, audiĝis knalo kaj el sub la kupolo, flirtante inter la trapezoj, komencis fali en la spektejon blankaj paperetoj. Ili turniĝadis, disglisis al ĉiuj flankoj, ili penetris la galeriojn, la orkestron kaj la scenejon. Post kelkaj sekundoj la monpluvo, densiĝante, atingis la fotelojn, kaj la spektantoj komencis kaptadi la paperetojn.
Leviĝis centoj da manoj, spektantoj tenis la biletojn kontrau la sceneja lurao kaj konstatis la perfektan autentecon de ilia filigrano. Ankau la odoro ne lasis eĉ malplejan dubon: ĝi estis la senkompare rava odoro de ĵus presita mono. Unue gaja ekscitiĝo, poste mirego ekposedis la tutan teatron. Ĉie zumis la vorto «ĉervoncoj, ĉervoncoj», audiĝis ekkrioj «ah! ah!» kaj gaja rido. Iuj jam rampis en la pasejo, serĉante biletojn sub la seĝoj. Multaj staris sur sia seĝo kaptante la flirtemajn, kapricajn paperetojn.
Post kelka tempo sur la vizaĝoj de la deĵoraj milicianoj aperis ombro de perplekso, kaj la artistoj senceremonie sin alŝovis el la kuliso.
El la unua balkono audiĝis voĉo: «He, lasu ĉi tiun! Ĝi estis mia! Al mi ĝi estis fluganta!» kaj alia voĉo: «Vi min ne puŝu, au mi mem forpuŝos vin de la balkono!» Post kio audiĝis obtuza bato. Tuj sur la balkono aperis la kasko de miliciano, iu iĝis forkondukita.
Ĝenerale, la ekscito estis kreskanta, kaj oni ne scias, kiel povus ĉio ĉi finiĝi, se Fagoto ne estus ĉesiginta la monpluvon subite ekblovinte en la aeron.
Du junuloj, interŝanĝinte rigardon riĉan je gajaj subkomprenaĵoj, forlasis sian lokon kaj iris rekte en la bufedejon. La teatro zumis, la okuloj de ĉiuj spektantoj ekscitite brilis. Ververe, neniu scias, kiel povus ĉio ĉi finiĝi, se Bengalskij ne estus rekolektinta siajn fortojn por interveni. Por laueble retrovi la memregadon, li per kutima gesto frotis la manojn kaj jene ekparolis per sia plej sonora voĉo: