— Jen, gecivitanoj, ĵus ni ĉeestis kazon de tiel nomata amaŝipnoto. Pure scienca eksperimento, kiu plej konvinke pruvas, ke estas nek mirakloj, nek magio. Do, ni petu, ke maestro Voland senmaskigu al ni tiun eksperimenton. Tuj, gecivitanoj, vi vidos tiujn, ŝajne monajn, paperetojn malaperi same subite, kiel ili estiĝis.

Li ekaplaudis, sed tute sola, kaj kvankam sur lia vizaĝo ludis memfida rideto, tamen en la okuloj tiu memfido malestis, ili esprimis plie petegon.

La parolado de Bengalskij ne plaĉis al la publiko. Ekestis absoluta silento, kiun interrompis la kvadratita Fagoto.

— Ĉi tio ankoraufoje estas kazo de tiel nomata mensogado, — li deklaris per lauta mektenoro, — la paperetoj, gecivitanoj, estas malfalsaj!

— Brave! — abrupte ekbojis baso ie supre.

— Koncerne ĉi tiun, — Fagoto montris al Bengalskij, — li min tuttedis. Ĉiumomente li enŝovas sin en la aferojn, pri kiuj neniu lin demandas, fuŝas la tutan seancon per siaj misaj rimarkigoj! Kion ni pri li faru?

— Forŝiri la kapon! — iu severe diris el la galerio.

— Kiel vi bonvolis diri? Kion? — tuj reagis Fagoto je tiu hida propono, — ĉu forŝiri la kapon? Tio estas ideo! Behemoto! — li turnis sin al la kato, — f aru! Ein, zwei, drei!

Kaj tiam okazis senprecedenca afero. La nigra kato hirtigis la hararon kaj orelŝire miauis. Poste ĝi kuntiriĝis en bulon, pantere saltis rekte sur la bruston de Bengalskij kaj de tie sur lian kapon. Kun lauta ronrono la kato enigis la krifojn de siaj pufaj piedoj en la kalviĝantan kapon de la anoncisto kaj, sovaĝe ekhurlinte, en du turnoj ĝin forŝiris de la dika kolo.

La dumil kvincent homoj en la teatro eligis unu ekkrion. La sango gejsere ŝprucis supren el la disŝiritaj arterioj kaj verŝiĝis sur la surĉemizon kaj frakon. La senkapa korpo faris kelkajn malgraciajn piedgratojn kaj sidiĝis sur la plankon. En la spektejo audiĝis histeriaj inŝrikoj. La kato transdonis la kapon al Fagoto, tiu ĝin prenis je la magraj hartufoj kaj levis antau la publiko, kaj la kapo despere kriis per voĉo pleniginta la tutan teatron:

— Kuraciston!

— Ĉu vi ankorau babilados tiajn stultaĵojn? — Fagoto severe demandis la plorantan kapon.

— Neniam plu! — stertoris la kapo.

— Pro Dio, ne turmentu lin! — subite, superante la bruon, audiĝis virina voĉo, kaj la magiisto sin turnis al la loĝio de kiu ĝi venis.

— Do, gecivitanoj, kion oni faru? Ĉu oni lin pardonu? — demandis la publikon Fagoto.

— Oni lin pardonu! Oni lin pardonu! — eksonis izolaj kaj plejparte inaj voĉoj, kiuj baldau kunfluis en unu ĥoron kun la viraj.

— Kion vi bonvolos ordoni, messire? — Fagoto demandis la maskiton.

— Nu, — tiu mediteme respondis, — ili estas homoj, kiel aliaj. Ili amas la monon, sed tio ja ĉiam estis… La homoj amas la monon, el kio ajn ĝi estu farita, ĉu el ledo au papero, ĉu el bronzo au el oro. Frivolaj… nu jes… tamen ankau mizerikordo fojfoje ne estas fremda al ilia koro… ordinaraj homoj… maldetale, ili similas la antauajn, nur la loĝada demando mismoraligis ilin… — kaj laute li ordonis: — Surmetu la kapon.

Zorge celinte, la kato puŝis la kapon sur la kolon, kaj ĝi ĝuste retrovis sian lokon, kvazau ĝi neniam estus ĝin forlasinta. Kaj la plej interese, sur la kolo restis nenia ajn cikatro. Per siaj antauaj piedoj la kato viŝetis la frakon de Bengalskij kaj la surĉemizon, kaj de ili malaperis ĉia spuro de la sango. Fagoto surpiedigis la anonciston, ŝovis en lian poŝon pakon da ĉervoncoj, lin forkondukis de la scenejo kaj diris:

— Iru for! Sen vi estas pli gaje!

Ŝanceliĝante kaj ĵetante ĉirkauen senpensajn rigardojn, Bengalskij pene iris ĝis la kontrauincendia posteno, kaj tie lin atakis misfarto. Li ĝemkriis:

— La kapo, mia kapo!

Al li impetis pluraj homoj, inter ili Rimskij. La anoncisto ploris, per la manoj kaptadis ion en la aero, murmuradis:

— Redonu mian kapon! La kapon redonu! La apartamenton forprenu, la bildojn forprenu, nur la kapon al mi redonu!

La kuriero kuris voki kuraciston. Oni provis kuŝigi la anonciston sur la sofon en tualetejo, sed li rezistis, furioze baraktante. Oni devis venigi ambulancon. Kiam finfine la malfeliĉulo Bengalskij estis forportita, la financa direktoro kuris reen sur la scenejon kaj trovis tie novajn miraklojn. Ah, interalie, mi ankorau ne diris, ke tiam au iom pli frue de la scenejo malaperis la magiisto kun sia senkoloriĝinta brakseĝo, tamen la spektantoj tion tute ne rimarkis, fascinite per la eksterordinaraj aferoj kiujn prezentis al ili Fagoto.

Ĉi tiu, foriginte la viktimon de sur la scenejo, deklaris al la publiko jenon:

— Nuntempe, malembarasite je la tedulo, ni aranĝu sinjorinan butikon!

Перейти на страницу:

Похожие книги