Tuj la planko de la scenejo kovriĝis je persaj tapiŝoj, aperis grandegaj speguloj de flanke prilumataj per verdetaj tuboj, inter la speguloj ekestis vitrinoj, kaj en ili la gaje ekscitita publiko vidis Parizajn inrobojn de diversaj koloroj kaj fasonoj. Tio estis en unuj vitrinoj, dum en aliaj aperis centoj da inĉapeloj, plumhavaj kaj senplumaj, kun buko kaj sen buko; centoj da ŝuoj — nigraj, blankaj, flavaj, ledaj, satenaj, ŝamaj, ŝuoj kun rimeneto. kaj ŝuoj kun brila straso. Inter la ŝuoj aperis skatoletoj el kiuj scintilis la fascetoj de kristalaj parfumflakonoj; montoj da mansakoj — antilopledaj, ŝamaj, silkaj; amasoj da oblongaj, ĉizelitaj, orkoloraj ingoj, kiajn oni fabrikas por lippaŝtelo.

La diablo scias de kie, antau la vitrino aperis rufa fraulino en nigra vespera tualeto kaj kun brila rideto de sperta komercistino, fraulino kiu estus tute ĉarma, se ŝia kolo ne estus fuŝita per stranga cikatro.

Sur la vizaĝo de Fagoto ekfloris siropa ridetaĉo, kaj li anoncis, ke la firmao aranĝas tute senpagan interŝanĝon de malnovaj inaj roboj kaj ŝuoj kontrau plej ĵusaj Parizaj kreaĵoj samspecaj. Li aldonis, ke tio sama validas ankau pri mansakoj, parfumoj kaj ĉio cetera.

La kato riverencadis farante rondojn per sia malantaua piedo, dum per la antaua ĝi plenumadis gestojn proprajn al pordisto malfermanta la pordon.

La rufulino kartave ekkveris, kvankam raukete tamen ja dolĉe, prononcante vortojn misterajn sed, juĝante lau la mieno de la spektantinoj el la partero, tre logajn:

— Guerlain, n-ro 5 de Ĉanel, Mitsouko, Narcisse Noir, vesperaj roboj, koktelaj roboj…

Fagoto tordiĝadis, la kato faris riverencojn, la fraulino malfermadis la vitrinojn.

— Bonvenon! — blekegis Fagoto, — senĝene kaj senceremonie!

La publiko estis ekscitita, sed ankorau neniu kuraĝis eliri sur la scenejon. Finfine brunulino sin levis en la deka vico de la partero kaj, montrante per sia rideto, ke ĉio ĉi estas bagateloj pri kiuj, resume, ŝi neniom zorgas, ŝi eliris kaj per la flanka ŝtuparo paŝis sur la scenejon.

— Brave! — kriis Fagoto, — mi salutas nian unuan klientinon! Behemoto, seĝon! Ni komencu per la ŝuoj, madame.

La brunulino sin sidigis kaj Fagoto tuj elŝutis sur la tapiŝon antau ŝi tutan amason da ŝuoj.

La brunulino demetis sian dekstran ŝuon, surprovis modaĵon, plurfoje stamfetis kontrau la tapiŝo, ekzamenis la kalkanumon.

— Cu certe ili min ne premos? — ŝi demandis penseme.

— Ah, madame, kion vi diras! — ŝokite ekkriis Fagoto, dum la kato pro la ofendo ellasis miauon.

— Mi prenas tiun paron, monsieur, — digne diris la brunulino surmetante ankau la duan ŝuon.

Ŝiaj malnovaj ŝuoj forflugis malantau la ŝirmilon, kaj ŝi mem iris tien akompanate de la rufulino kaj de Fagoto, portanta sur vest’arko kelkajn luksajn robojn. La kato klopodeme helpadis kaj, por fari sin pli impona, pendigis mezurrubandon sur sian kolon.

Minuton poste la brunulino revenis de malantau la ŝirmiloj en tia robo, ke suspiro pasis tra la tuta partero. La kuraĝa virino, mirinde beliĝinta, haltis antau la spegulo, gracie movetis la nudajn ŝultrojn, tuŝis la harojn sur la nuko kaj sin retrofleksis, penante vidi sian dorson.

— La firmao petas vin akcepti ĉi tion por memoro, — diris Fagoto prezentante al la brunulino malfermitan skatoleton kun parfumflakono.

— Merci, — orgojle respondis la brunulino, kaj per la ŝtuparo reiris en la parteron. Dum ŝia pasado spektantoj ekstaris por tuŝi la skatoleton.

Kaj tiam okazis la finofara trarompo, kaj de ĉiuj flankoj sur la scenejon ektorentis virinoj. En la ĝenerala ekscita parolbruo, ekridoj kaj suspiroj audiĝis vira voĉo: «Mi malpermesas al vi!» — kaj la respondo de virino: «Despoto kaj filistro! Lasu min, vi rompas mian brakon!» Unuj post aliaj, la virinoj foriris malantau la ŝirmilojn, lasis tie sian robon kaj reaperis vestite per ĉio nova. Sur taburetoj kun orizitaj piedoj sidis tuta vico da sinjorinoj energie stamfante sur la tapiŝon per surprovataj ŝuoj. Fojon post fojo Fagoto surgenuiĝis senlace manipulante la kornan ŝuvestilon, la kato, kurbiĝante sub amasoj da mansakoj kaj ŝuoj, senĉese trafikis inter la vitrinoj kaj la taburetoj, la kolcikatra fraulino ĉiumomente malaperis, revenis, remalaperis, ŝia mitralbabilo post kelka tempo iĝis tute franclingva, kaj la plej mirinda estis, ke ĉiuj virinoj ŝin komprenis je duonvorto, eĉ kiuj sciis nenian ajn vorton francan.

Surprize por ĉiuj, oni vidis viron penetri sur la scenejon. Li deklaris, ke lia edzino havas gripon, sekve de kio li petas, ke oni per li ion transdonu al la malsanulino. Por pruvi sian edziĝintecon la civitano pretis montri sian legitimilon. La deklaro de la zorgema edzo kauzis ĝeneralan rid’eksplodon. Fagoto blekegis, ke li ne bezonas vidi la legitimilon, ke li kredas al li kiel al si mem, kaj enmanigis al la civitano du parojn da silkaj ŝtrumpoj, al kiuj la kato, siavice, aldonis lippaŝtelon en skatoleto.

Перейти на страницу:

Похожие книги