La malfruiĝantinoj sturmadis la scenejon, per la flankaj ŝtuparoj de la scenejo fluis feliĉulinoj en balrobo, en piĵamo ornamita per drakoj, en strikte eleganta tajlorkostumo, kun ĉapeleto oblikve ŝovita sur unu brovon.

Tiam Fagoto anoncis, ke konsidere la malfruan tempon, ĝuste post unu minuto la butiko fermiĝos ĝis la morgaua vespero, kaj neimagebla tumulto ekestis sur la scenejo. Sen ia ajn surprovo la virinoj haste prenadis ŝuojn. Iu spektantino kvazau kirloŝtormo impetis malantau la ŝirmilojn, deŝiris tie siajn vestojn, predis tion, kio trafis sub ŝian manon — silkan negliĝon ornamitan per kolosaj bukedoj — kaj ankorau trovis tempon por proprigi al si du parfumskatolojn.

Post ĝuste unu minuto knalis pistolpafo, la speguloj malaperis, trafalis la vitrinoj kaj la taburetoj, la tapiŝo disiĝis en la aero, same kiel la ŝirmiloj. Laste malaperis la altega amaso de malnovaj roboj kaj ŝuoj, post kio la scenejo ree iĝis austera, malplena kaj nuda.

Kaj je tiu momento sin enmiksis nova rolulo.

Agrabla, sonora kaj tre insista baritono audiĝis el la dua loĝio:

— Estas tamen dezirinde, civitano artisto, ke vi senprokraste senmaskigu antau la spektantoj la teknikon de viaj trukoj, precipe la trukon pri la monpaperetoj. Dezirinda estas ankau la reveno de la anoncisto sur la scenejon. Lia sorto maltrankviligas la spektantojn.

La posedanto de tiu bela voĉo estis neniu alia ol la honora gasto de la hodiaua vespero Arkadio Apolonoviĉ Semplejarov, prezidanto de la Akustika komisiono de la Moskvaj teatroj.

En la loĝio li estis kun du civitaninoj: la unu matur’aĝa, vestita lukse kaj laumode; la alia tute juna kaj beleta, vestita pli modeste. La unua, kiel baldau evidentiĝis dum la protokolado, estis la edzino de Semplejarov, la dua estis lia malproksima parencino, debutanta sed tre energia aktorino kiu, veninte el Saratov, loĝis ĉe li kaj lia edzino.

— Pardon! — respondis Fagoto, — mi pardonpetas, sed ĉi tie estas nenio senmaskiginda, ĉio ja klaras.

— Ne, pardonu! La senmaskigo estas nepre necesa. Sen tio viaj brilaj trukoj lasos preman impreson. La gespektant’amasoj postulas eksplikon.

— La spektantaj geamasoj, — interrompis la impertinenta burleskulo, — ŝajnas postuli nenion similan, ĉu? Tamen, atentante vian altestimatan deziron, Arkadio Apolonoviĉ, mi komplezos al vi per senmaskigo. Nu, por tiu celo, ĉu vi permesos ankorau unu etan programeron?

— Faru, se vi deziras, — indulgeme respondis Semplejarov, — tamen nepre kun senmaskigo!

— Konsentite. Do, permesu ke mi vin demandu, kie vi estis hierau vespere, Arkadio Apolonoviĉ?

Ĉe tiu malkonvena, eĉ sentakta demando la mieno de Semplejarov ŝanĝiĝis, tre rimarkeble ŝanĝiĝis.

— Arkadio Apolonoviĉ hierau vespere estis en kunsido de la Akustika komisiono, — tre orgojle deklaris lia edzino, — sed mi ne komprenas, kiel tio rilatas al la magio.

— Oui, madatne, — jesis Fagoto, — certe, ke vi ne komprenas. Tamen koncerne la kunsidon vi funde eraras. Jes, Arkadio Apolonoviĉ forveturis al la menciita aranĝo, kiun cetere neniu planis okazigi hierau; tamen resendinte sian ŝoforon antau la sidejo de la Akustika komisiono ĉe la bulvardo Ĉistoprudnij (la tuta teatro silentiĝis), li per autobuso veturis al la strato Jeloliovskaja kaj iris en la loĝejon de Milica Andrevna Pokobatko, aktorino de la migra gubernia teatro, kaj restis ĉe ŝi proksimume kvar horojn.

— Oj! — iu dolore ekkriis en la plena silento.

La juna parencino de Semplejarov ekridegis per voĉo prof unda kaj timiga.

— Ĉio klaras! — ŝi ekkriis, — kaj jam delonge mi suspektis tion. Nun mi komprenas, kial tiu stultulino ricevis la rolon de Luiza!

Kaj subite svinginte mallongan kaj dikan ombrelon malvokoloran ŝi frapis la prezidanton de la Akustika komisiono sur la kapon. Tiam la fiulo Fagoto, alinome Kerubjev, laute proklamis:

— Jen, estimataj gecivitanoj, ekzemplo pri senmaskigoj, kiujn Arkadio Apolonoviĉ tiom insiste eltrudadis!

— Kiel audacis vi, kanajlino, tuŝi Arkadion Apolonoviĉ? — per timinda voĉo demandis la edzino de Semplejarov levante sin en la loĝio je sia tuta kolosa staturo.

Dua mallonga atako de sataneska rido skuis la junan parencinon:

— Lin tuŝi, ha-ha! Guste je tio mi havas plenan rajton! — kaj je la dua fojo audiĝis la seka krako de la ombrelo resaltinta de la kapo de Semplejarov.

— Milicio! Arestu ŝin! — kriis la edzino de Semplejarov per voĉo tiom timiga, ke multaj spektantoj sentis sian koron glaciiĝi.

Super ĉio, ankorau la kato subite elsaltis al la scenejlamparo kaj hake blekegis per homa voĉo, kiu resonis tra la tuta teatro:

— La seanco estas finita! Maestro! Elkrevigu marŝon!

Sen konscii kion li faras, la duonfreneziĝinta direktisto eksvingis sian taktobastonon, kaj la orkestro — kiel nomi tion? — ĝi ne ekludis, nek ekrulis, nek ektondrigis, sed ĝuste, lau la abomena esprimo de la karo, elkrevigis ian neimageblan, super ĉia mezuro frivolan marŝon.

Ŝajnis dum unu momento, ke iam estis auditaj sub sudaj steloj, en koncertkafejo, la vortoj de tiu marŝo, vortoj malklaraj, apenau kompreneblaj sed bravaĉaj:

Перейти на страницу:

Похожие книги