Surprizis Nudokrudovon tio, ke la tuta publiko apartenis al unu sama sekso: estis nur viroj, kaj — kuriozaĵo! — ĉiu havis barbon. Krome, eĉ pli mirinde, en la spektejo malestis seĝoj, kaj la tuta publiko sidis sur la pargeto, bonege vaksita kaj tre glitiga.
Ĝenite en la nova kaj multnombra societo, Nudokrudov kelkan tempon staris perpleksa, poste sekvis la ĝeneralan ekzemplon kaj turkmaniere sin sidigis sur la planko, trovinte lokon inter fortika barbulo rufa kaj alia civitano, pala kaj delonge nerazita. En la publiko neniu atentis la novan spektanton.
Audiĝis milda tintado de sonorileto, la lumo en la spektejo estingiĝis, kaj la kurteno disiĝis aperigante sur la prilumata scenejo brakseĝon, tableton sur kiu staris la ora sonorileto, kaj fundokurtenon el nigra dika veluro.
El la kuliso venis artisto en smokingo, glate razita, dislime kombita, kun tre agrablaj vizaĝotrajtoj. La publiko plivigliĝis, ĉiuj kapoj turniĝis al la scenejo. La artisto paŝis al la suflorkesto kaj frotis la manojn.
— Plu ĉi tie, ĉu? — li demandis per velura baritono, ridetante al la spektantaro.
— Ĉi tie, — ĥore respondis al li el la spektejo tenoroj kaj basoj.
— Hm… — mediteme diris la artisto, — mirinde, ke tio vin ankorau ne tuttedis! La normalaj homoj nun, pasante sur la stratoj, ĝuas la varmon de la printempa suno, dum vi kauras ĉi tie en la sufoka salono! Ĉu vere tiom interesa estas la programo? Nu, ĉiu havas sian preferon, — filozofie konkludis la artisto.
Ŝanĝinte la tembron kaj la intonaciojn de sia voĉo li gaje kaj sonore anoncis:
— Do, nia sekva programero: Nikanoro Ivaniĉ Nudokrudov, prezidanto de domkomitato kaj estro de dieta manĝejo. Ni petas vin, Nikanoro Ivaniĉ!
La publiko respondis per ĝenerala aplaudo. Nudokrudov, surprizite, elorbitigis la okulojn, sed la anoncisto, sin ŝirmante per la mano kontrau la lumo de la scenejlamparo, rigarde trovis lin inter la sidantoj kaj karesmiene vokis lin per fingrogesto sur la scenejon. Post unu momento Nudokrudov staris apud la artisto sen scii, kiel li tien venis. Ŝprucante en liajn okulojn de malsupre kaj de antaue, la lumo de diverskoloraj lampoj dronigis en la ombro la spektejon kaj la publikon.
— Do, kara Nikanoro Ivaniĉ, donu al ni ekzemplon, — varme diris la juna artisto, — kaj liveru la valuton.
Estiĝis silento. Nudokrudov pauzis por ekspiri kaj mallaute diris:
— Je Dio mi ĵuras, ke…
Sed antau ol li findiris, la tuta spektejo eksplodis per indignaj krioj. Nikanoro Ivaniĉ embarasite eksilentis.
— Se mi bone vin komprenis, — ekparolis la kondukanto de la programo, — vi volis ĵuri je Dio, ke vi ne havas valuton, ĉu? — Kompateme li rigardis al Nudokrudov.
— Ĝuste tiel, mi ne havas, — respondis tiu.
— Bone, — diris la artisto, — nun pardonu sentaktan demandon, sed kion ni pensu pri la kvarcent dolaroj, trovitaj en la necesejo de la apartamento, kies solaj posedantoj estas vi kaj via edzino?
— Magiaj dolaroj! — evidente ironie iu diris en la malhela spektejo.
— Ĝuste tiel, magiaj, — nekuraĝe respondis Nudokrudov sen montri tute klare, al kiu li parolas, ĉu al la artisto, ĉu en la malhelan spektejon. Li klarigis: — Tio estis la malsankta potenco, la kvadratita interpretisto ilin ŝtelmetis.
Denove la spektejo indignite ekblekis. Kiam ĝi resilentiĝis, la artisto diris:
— Jen kiajn fabelojn Lafontenajn mi devas auskulti! Oni ŝtelmetis al li kvarcent dolarojn! Ni ĉiujn demandu — ja ĉi tie vi ĉiuj estas valutistoj — do, kiel fakulojn mi vin demandas: ĉu la afero estas pensebla?
— Ni ne estas valutistoj, — dise eksonis ofenditaj voĉoj el la spektejo, — sed la afero estas nepensebla.
— Mi tute samopinias, — firme diris la artisto, — kaj plu vin demandas: kion oni kutimas ŝtelmeti?
— Infanon! — kriis iu el la spektejo.
— Absolute ĝuste, — jesis la programkondukanto, — oni ŝtelmetas forlasatan infanon, anoniman leteron, propagandilon, inferan maŝinon, sennombran aron de ajnaĵoj, sed kvarcent dolarojn neniu ŝtelmetus, ĉar tia idioto ne ekzistas en la naturo, — kaj, sin turninte al Nudokrudov, la artisto aldonis riproĉe kaj malgaje: — vi min ĉagrenis, Nikanoro Ivaniĉ! Je vi mi esperis. Do, nia programcro fiaskis.
La spektejo per fajfo esprimis al Nudokrudov sian malaprobon.
— Valutisto li estas! — oni kriadis. — Pro tiaj, kiel li, suferas ni senkulpuloj!
— Ne insultu lin, — milde diris la anoncisto, — li pentos! — Kaj, levinte al Nudokrudov siajn larmoplenajn bluajn okulojn li aldonis: — Bone, Nikanoro Ivaniĉ, reiru sur vian lokon!
Post kio la artisto tintis per la sonorileto kaj laute anoncis:
— Interakto, kanajloj!
Tute konsternite de tiu, de li neniel atendita, partopreno en teatra programo, Nikanoro Ivaniĉ retroviĝis sur sia loko sur la pargeto. Nun li sonĝis, ke la spektejo sinkis en plenan mallumon kaj sur la muroj fajre ekhelis la ruĝaj literoj: «Liveru la valuton!» Poste la kurteno remalfermiĝis kaj la anoncisto invitis:
— Mi petas, ke Sergio Gerardoviĉ