Apenau finiĝis la unua strofo, la kantado abrupte ĉesis, kvazau obeante la taktobastonon de ĥorestro. La kuriero nelaute sakris kaj foriris. Je tiu momento malfermiĝis la granda pordo kaj envenis civitano surhavanta someran mantelon el sub kiu montriĝis basko de blanka kitelo. Lin sekvis miliciano.
— Faru ion, doktoro, mi vin petegas! — histerie kriis la fraulino.
Sur la ŝtuparon elkuris la sekretario de la filio, kaj tute ruĝa, verŝajne pro honto kaj konfuziĝo, li ekparolis balbute:
— Vidu, doktoro, ni havas kazon de amasa hipnoto… Do necesas… — antau ol li finis la frazon, lia gorĝo ŝtopiĝis per la vortoj kaj subite li ekkantis tenore:
Idioto! — ankorau sukcesis krii la fraulino, tamen ŝi ne precizigis, kiun ŝi insultas, sed anstataue eligis perfortan koloraturon kaj mem ekkantis pri Ŝilka kaj pri la minejgardo.
Regu vin! Ĉesu kanti! — la doktoro ordonis al la sekretario.
Ĉio atestis, ke la sekretario de si mem kare pagus por ne kanti, sed ĉesi li neniel povis, kaj kun la ĥoro li audigis al la pasantoj en la strateto la komunikon, ke lin
Apenau la strofo finiĝis, la fraulino tuj ricevis de la kuracisto porcion da valeriano, poste li kun la sekretario kuris al la ceteraj, por ankau al ili trinkigi.
— Pardonu, civitanjo, — subite la librotenisto sin turnis al la fraulino, — ĉu nigra kato vin vizitis?
— Kial, kato? — kolere kriis la fraulino, — azenon ni havas en la Filio, azenon! — kaj, aldoninte al sia ekkrio: — Li audu, mi ne zorgas pri tio, mi diros ĉion! — ŝi fakte rakontis, kio okazis.
Evidentiĝis, ke la estro de la Urba Filio, «definitive ruiniginta la pli leĝerajn amuz’aranĝojn» (lau la vortoj de la fraulino), suferis je manio organizi ĉiajn rondetojn.
— Por ŝuti polvon en la okulojn de la ĉefoj! — voĉegis la fraulino.
Ĉi jare la filiestro jam sukcesis organizi rondeton pri Lermontov, ŝakan-daman rondeton, tablotenisan rondeton kaj rajdoartan rondeton. Por la somero li minacis organizi rondeton de remado en nesalaj akvoj kaj alpisman rondeton.
Kaj jen hodiau, dum la tagmeza pauzo, oni vidas lin, la filiestron, enveni…
— Brak-en-brake kun ia kanajlo, — plu rakontis la fraulino, — de neniu konata, en kvadratita pantalonaĉo, kun fendita nazumo kaj… monstre fripona fizionomio!
Lau la rakonto de la fraulino, la filiestro tuj prezentis la ulon al ĉiuj tagmanĝantaj en la kantino kiel eminentan fakiston pri la organizado de ĥorrondetoj.
La vizaĝoj de la futuraj alpistoj malsereniĝis, sed la filiestro vokis al ĉies braveco, kaj la fakisto iom ŝercis, spritis kaj solene ĵuris, ke da tempo la kantado postulas plej malmulte, dum da utilo, interalie, ĝi alportos tutajn vagonplenojn.
Lau la fraulino, kiel ĉiam, la unuaj elsaltis Fanov kaj Kosarĉuk, la du fi-famaj botlekuloj, kiuj tuj deklaris, ke ili aniĝas. Tiam la ceteraj oficistoj komprenis, ke la kantado estas neevitebla, do ankau ili devis aniĝi al la rondeto. Oni decidis kantadi dum la tagmeza pauzo, ĉar la tuta cetera tempo jam estis okupita de Lermontov kaj. de la damoj. Por doni ekzemplon, la estro anoncis, ke li havas tenoran voĉon, kaj poste ĉio okazis kiel en malbona sonĝo. La striita fakisto-ĥorestro blekegis:
— Do-mi-sol-do! — eltiris kelkajn timidulojn de malantau la ŝrankoj, kie ili provis sin savi je la kantado, deklaris al Kosarĉuk, ke tiu havas absolutan sonsenton, ekhurletis, ekĝemis, petegis plezurigi la maljunan kapelestron kantaman, frapetis per la agordoforko kontrau la fingroartikoj, persvadante onin ektondrigi la
Oni ektondrigis. Eĉ tre brave ektondrigis. La striita vere estis kompetentulo. Oni finkantis la unuan strofin. Ĉi tiam la kapelestro pardonpetis, diris: «Mi por unu minuto forestu!» kaj… malaperis. Ĉiuj kredis, ke li vere tuj revenos. Tamen eĉ post dek minutoj li plu forestis. Ĝojo plenigis la oficistojn — li forŝteliĝis!
Kaj subite iel de si mem oni ekkantis la duan strofon. Ĉiujn kondukis post si Kosarĉuk, pri kies absoluta sonsento oni prefere ne insistu, sed kiu certe havis sufiĉe agrablan altan tenoron. Oni finkantis. La kapelestro plu forestas! Oni disiris al siaj laborlokoj, sed apenau sidiĝinte, ĉiuj, malgrauvole, reekkantis. Kaj nenia eblo ĉesi. Triminuta silento kaj denova ektondro. Oni silentas. Oni kantas. Kaj tiel plu! Ĉi tiam oni komprenis, ke estas miso. Pro la hontego la filiestro sin enŝlosis en sia kabineto.
Ĉi tiam la rakonto de la fraulino interrompiĝis. Neniom la valeriano helpis.
Post kvaronhoro ĉe la ĝardenkrado en Vagankovskij haltis tri kamionoj, sur kies ŝarĝplatojn sin levis la tuta personaro de la Filio, gvidate de sia filiestro.