Unue li levis la legitimilon kaj ĝin prezentis al Maksimiliano Andreiĉ, kiu akceptis la libreton per senviva mano. Poste la nomito Azazello per unu mano prenis la valizeton, per la alia malfermegis la pordon kaj, preninte la kievanon je la brako, elkondukis lin sur la ŝtuparplaceton. Poplavskij sin apogis kontrau la muro. Sen ia ajn ŝlosilo Azazello malfermis la valizeton, elprenis grandegan rostitan kokinon, mankan je unu femuro kaj envolvitan en grasmakulan gazetfolion, metis ĝin sur la ŝtuparplaceton. Poste li eligis du kompletojn de subvestoj, razrimenon, libron kaj necesujon. Per unu piedmovo li ŝovis ĉion ĉi, krom la kokinon, for en la ŝtuparŝakton. Samdirekte forflugis ankau la malplenigita valizo. Oni audis ĝin pumi malsupre, kaj lau la bruo oni povus konkludi, ke ĝia kovrilo deiĝis.
Poste la rufa bandito firme prenis la kokinon je la kruro kaj per tiu tuta kokino plate, peze kaj timinde albatis la onklon de Berlioz sur la nukon tiel, ke la korpo de la kokino resaltis for kaj la kruro restis en la mano de Azazello. «Ĉio konfuziĝis en la domo de la Oblonskijoj», trafege rimarkigis la fama verkisto Leono Tolstoj. Ĝuste tiun esprimmanieron li uzus en nia kazo. Jes! Ĉio konfuziĝis en la kapo de Poplavskij. Longa fajrero preterkuris antau liaj okuloj, ĝin sekvis funebra serpento, kiu por unu momento estingis la helon de la maja tago — kaj Poplavskij ruliĝis sur la ŝtuparo tenante la legitimilon en la mano. Ĉe la ŝtuparturno li puŝis per piedo la fenestron, frakasis ties vitron kaj eksidis sur ŝtupo. Saltetante sur la ŝtupoj, la senkrura kokino pasis preter li kaj falis en la ŝakton. Sur la supra placeto, Azazello fulmrapide ĉirkaumanĝis la kokinan kruron kaj ŝovis la oston en la flankan poŝon de sia trikotaĵo, poste reiris en la apartamenton kaj brue fermis la pordon. Je tiu momento de malsupre audiĝis singardema paŝado de supren iranta homo.
Poplavskij kuris pluen ĝis la sekva placeto kaj sidiĝis sur benkon por iom trankviliĝi.
Miniatura maljunetulo kun eksterordinare melankolia vizaĝo, surhavanta tusoran vestokompleton el pasinta epoko kaj pajlan kanotĉapelon kun verda rubando, nerapide paŝis supren sur la ŝtuparo. Atinginte la placeton kie sidis Maksimiliano Andreiĉ, li haltis antau la ekonomiisto.
— Permesu, civitano, vin demandi, — melankolie diris la hometo en la tusora vesto, — kie estas la apartamento n-ro 50?
— Supre! — abrupte respondis Poplavskij.
— Grandan dankon, civitano, — same melankolie diris la hometo kaj iris pluen; Poplavskij leviĝis kaj kuris malsupren.
Trudiĝas demando, ĉu Maksimiliano Andreiĉ rapidis al la miliciejo por plendi pri la barbara perforto farita de la banditoj en hela tago? Ne, nepre ne, tion oni povas aserti senhezite. Enveni miliciejon kaj deklari, ke jen, kato kun okulvitroj ĵus legis mian legitimilon, kaj poste homo en akrobatvestaĵo kun ponardo… ne, civitanoj, Maksimiliano Andreiĉ ja vere estis homo inteligenta!
Li estis jam malsupre kaj tie apud la enirejo li rimarkis pordon kondukantan en ian kamereton. La vitro de tiu pordo estis forrompita. Poplarskij enpoŝigis la legitimilon kaj rigardis ĉirkauen, esperante vidi siajn desupre ĵetitajn aĵojn. Tamen de ili eĉ spuro ne restis. Li mem ekmiris, kiom malmulte lin tio ĉagrenis. Lin okupis alia penso, loga kaj interesa: per tiu hometo retesti la malbenitan loĝejon. La ulo ja demandis, kie ĝi situas, do li iras tien unuafoje. Sekve nun li iras rekte en la ungegojn de la afabla kompanio, nestiĝinta en la apartamento n-ro 50. Antausento diris al Poplavskij, ke la hometo tre baldau forlasos la loĝejon. Klare, Maksimiliano Andreiĉ ne plu intencis partopreni ian ajn entombigon de iu ajn bonevo, kaj aliflanke, ĝis la forveturo de la Kieva trajno ankorau restis sufiĉe da tempo. La ekonomiisto ĵetis rigardon ĉirkauen kaj glitis en la kameron. Je tiu momento supre klakis pordo. «Li eniris!» pensis Poplavskij sentante sian koron kunpremiĝi. En la kamero estis malvarmete, odoris je musoj kaj botoj. Maksimiliano Andreiĉ sidiĝis sur lignoblokon kaj decidis atendi. La pozicio estis oportuna, el la kamero li povis rekte observi la pordon de la sesa enirejo.
Tamen la atendado dauris pli longe ol supozis la kievano. La tutan tempon la ŝtuparo ial restis senhoma. La audeblo estis bonega, kaj finfine en la kvina etaĝo klakis pordo. Poplavskij retenis la spiron. Jes, tio estas lia singarda paŝado. «Li iras malsupren». Unu etaĝon sube pordo malfermiĝas. La paŝetoj silentiĝas. Ina voĉo. Voĉo de la melankolia homo. Jes, la lia… ĝi prononcis ion similan al «lasu, pro Kristo…»La orelo de Poplavskij estis elŝovita tra la vitrotruo. Tiu orelo perceptis inan ridon. Rapidaj kaj viglaj paŝoj malsupren; jen ekaperis virina dorso. La virino kun verda kvadratita aĉetsako en la mano pasis tra la enirejo en la korton. Dume reaudiĝis la paŝetoj de la malgranda homo. «Strange, li reiras al la apartamento. Supre remalfermiĝas la pordo. Nu, ni ankorau atendu».