Obeinte ŝian inviton, la bufedisto eĉ pri sia afero forgesis, tiom lin frapis la aranĝo de la salono. Tra la koloraj vitroj de la altaj fenestroj (fantazio de la senspure malaperinta juvelistvidvino) fluis lumo mistera, simila al la kirka. En pramalnova, grandega kameno, malgrau la varmego de la printempa tago, flamis brulŝtipoj. Tamen neniom varmege estis en la salono, eĉ male, enirante oni sentis sin trempita en ian kelan malsekon. Antau la kameno, sur tigra felo kauris, plezure rigardante la fajron tra la duonfermitaj okuloj, nigra virkatego. Tie staris tablo, kies aspekto igis la diotiman bufediston ekskuiĝi: la tablo estis kovrita per kirka brokaĵo. Sur la brokaĵa kovrotuko altis multego da boteloj — dikventraj, ŝimaj kaj polvaj. Inter la boteloj briletis plato, kaj oni tuj vidis, ke ĝi estas el pura oro. Ĉe la kameno iu malgranda, rufa, kun duonponardo ŝovita malantau la zonon, rostis per longa ŝtala spado viandopecojn, kaj la fumo leviĝis en la kamentubon. Odoris ne nur je rostaĵo, sed ankau je ia fortega parfumo kaj incenso, kio por unu momento igis la bufediston, kiu el la gazetoj jam sciis pri la morto kaj la adreso de Berlioz, sin demandi, ĉu tamen por Berlioz estus celebrita la funebra diservo, kiun penson, cetere, li tuj forpelis, kiel evidente absurdan.

Subite la konsternita bufedisto ekaudis pezan bason:

— Do, pri kio mi povas esti al vi utila?

Ĉi tiam la bufedisto vidis en la ombro tiun, kiun li bezonis.

La nigra magiisto duonkuŝis sur ia senlima divano, malalta, kun dise surĵetitaj kusenoj. Kiom povis vidi Andreo Fokiĉ, la artisto surhavis nur nigrajn tolaĵojn kaj same nigrajn pintajn ŝuojn.

— Mi, — amare komencis Andreo Fokiĉ, — estas la bufedestro de la teatro Varieteo…

Kvazau barante lian buŝon, la artisto etendis sian manon, sur kies fingroj scintilis gemoj, kaj arde ekparolis:

— Ne, ne, ne! Eĉ ne unu vorton plu! Neniokaze kaj neniam prenos mi ion ajn en via bufedo! Hierau, estimato, mi pasis preter via vendotablo, kaj neniel mi povas forgesi vian sturgaĵon au vian brindzon. Mia karega amiko! Brindzo neniam estas verda, pri tio vin iu trompis. Ĝi devas esti blanka. Kaj kion diri pri via teo? Postgargaraĵo! Mi per miaj propraj okuloj vidis ian malpurulinon verŝi el sitelo neboligitan akvon en vian kolosan samovaron, sen ke oni ĉesu distribui la teon. Ne, karulo, tio ja ne taugas!

— Mi pardonpetas, — diris la bufedisto, konfuzite de tiu subita atako, — mi havas alian aferon, kaj la sturgaĵo neniel rilatas…

— Kiel do, «neniel rilatas», ja ĝi estas nemanĝebla!

— La sturgaĵon ni ricevis en la dua freŝogrado, — sciigis la bufedisto.

— Karulo, tio estas galimatio!

— Kio estas galimatio?

— La dua freŝogrado, jen kio estas galimatio! Estas nur unu freŝogrado — la unua, kiu ankau estas la lasta. Se via sturgaĵo havas duan freŝogradon, tio signifas, ke ĝi estas putra!

— Mi pardonpetas… — rekomencis Andreo Fokiĉ ne sciante kiel sin malembarasi je la ĉikanoj de la artisto.

— Mi ne pardonas, — firme diris tiu.

— Ne pri tiu afero mi venis paroli! — tute malespere diris la bufedisto.

— Ĉu ne pri tiu? — ekmiris la alilandano. — Sed kiu alia afero povus vin al mi venigi? Se mia memoro min ne perfidas, el la personoj, profesie al vi proksimaj mi konis nur unu armean kantinistinon, sed tio estis antau tre longe, kiam vi ankorau ne ekzistis. Cetere — tre agrable. Azazello! Tabureton al la sinjoro bufedestro.

La rostanta viandon sin turnis, liaj kojnodentoj ekteruris la bufediston, kaj tre lerte li donis al Andreo Fokiĉ unu el la malhelaj kverkaj benketoj. Aliaj seĝoj en la ĉambro ne estis.

La bufedisto diris:

— Grandan dankon, — kaj sin mallevis sur la benketon. Ĝia malantaua piedo tuj krake rompiĝis, kaj li kun ekĝemo tre dolore albatiĝis per la postaĵo kontrau la planko. Falante li per la piedo kroĉis alian benketon lokitan antau li kaj renversis sur sian pantalonon kalikon plenan je ruĝa vino.

La artisto ekkriis:

— Aj! Ĉu vi kontuziĝis?

Azazello helpis la bufediston sin levi kaj prezentis alian seĝon. Larmvoĉe la bufedisto malakceptis la proponon de la mastro demeti la pantalonon por sekigi ĝin antau la fajro, kaj aĉege sin sentante en la malsekaj subvesto kaj pantalono, li singarde sidigis sin sur la alian benketon.

— Mi ŝatas sidi malalte, — diris la artisto, — de malalte oni falas malpli danĝere, Do, ni haltis ĉe la sturgaĵo. Karulo mia! Freŝo, freŝo kaj refoje freŝo, jen kio devas esti la devizo de ĉiu bufedisto. Cetere jen, ĉu vi bonvolos gustumi…

En la purpura lumo de la kameno ekbrilis antau la bufedisto la spadoklingo, Azazello demetis sur oran teleron grandan ŝuŝantan viandopecon, ĝin aspergis je citronsuko kaj etendis al la bufedisto oran dudentan f orkon.

— Grandan… mi…

— Tamen jes, jes ja, gustumu!

Перейти на страницу:

Похожие книги