Apenau la unua kamiono, ŝanceliĝinte en la pordego, elveturis en la strateton, la oficistoj, kiuj staris sur ĝia platformo tenante unu la aliajn je la ŝultroj, ĉiuj samtempe malfermis la buŝon kaj la tuta strateto resonis de la populara kanto. La ĥoron tuj aliĝis la dua kamiono, ĝin sekvis la tria. Tiel oni veturis kantante. Sur la stratoj la pasantoj rapidis al siaj aferoj, lasis sian rigardon gliti preter la kamionoj, neniom surprizite, pensante ke temas pri eksterurba ekskurso. Kaj fakte, oni veturis eksterurben, tamen ne por ekskurso, sed en la klinikon de profesoro Stravinskij.
Post duonhoro la tute konfuzita librotenisto atingis la financan sekcion, esperante finfine sin malembarasi je la ŝtata mono. Jam instruite de sia sperto, li antau ĉio ĵetis prudentan rigardon en la longan ĉambregon, kie malantau malpoluritaj vitroj kun orliteraj surskriboj sidis la oficistoj. Li trovis nenian simptomon de alarmo au skandalo. Estis kviete, kiel konvenas en respektinda institucio.
Bazilo Stepanoviĉ ŝovis la kapon en la giĉeton super kiu estis skribite:
— Por kiu celo? — demandis la oficisto.
La librotenisto ekmiris.
— Mi volas liveri monon. Mi estas el Varieteo.
— Unu minuton, — respondis la oficisto kaj rapide fermis per la dratreto la truon en la vitro.
«Strange!» pensis la librotenisto. Lia miro estis tute natura. La unuan fojon en sia vivo li renkontis tian okazon. Ĉiu scias, kiom malfacile estas elpagigi monon: ĉiam povas aperi ia obstaklo. Sed en la tridekjara praktiko de la librotenisto ne estis okazo, ke iun ajn, ĉu juran, ĉu privatan personon, embarasus la postulo akcepti monon.
Tamen finfine la dratreto deŝoviĝis kaj la librotenisto regluis sian kapon al la giĉeto.
— Ĉu multe? — demandis la of icisto.
— Dudek unu mil sepcent dek unu rubloj.
— Oh ho! — ial ironie diris la oficisto kaj etendis al Lastoĉkin verdan folieton.
Bone sciante la formon, la librotenisto momente ĝin plenigis kaj komencis malligi la ŝnureton de sia pakaĵo. Kiam li malvolvis la gazetfolion, lia vidado konfuziĝis kaj li ĝemvoĉe ion balbutis.
Antau liaj okuloj ekflirtis fremdaj monbiletoj. Tie estis pakoj da kanadaj dolaroj, anglaj pundoj, nederlandaj guldenoj, latvaj latoj, estonaj kronoj…
— Jen li estas, unu el tiuj artifikuloj de Varieteo, — audiĝis timinda voĉo super la ŝtoniĝinta librotenisto. Kaj Bazilo Stepanoviĉ tuj iĝis arestita.
Ĉapitro 18
Misŝancaj vizitantoj
Ĝuste en la tempo, kiam la diligenta librotenisto rapidis en la taksio renkonte al la memskribanta vestokompleto, konvene vestita civitano eliris, inter aliaj pasaĝeroj, el la unuaklasa lokbileta vagono n-ro 9 de la Kieva trajno, ĵus veninta en Moskvon. La pasaĝero estis neniu alia ol la onklo de la forpasinto Berlioz, la ekonomiplanisto Maksimiliano Andreiĉ Poplavskij, loĝanta en Kievo ĉe la eksa Instituta strato. La kauzo de lia veno en Moskvon estis telegramo, kiun Poplavskij ricevis antaŭierau vespere kaj kiu tekstis jene:
Min ĵus surveturis tramo ĉe Patriarĥa Entombigo vendrede 15 h Venu. Berlioz.
Maksimiliano Andreiĉ estis opiniata, kaj laumerite, unu el la plej inteligentaj kapoj en Kievo. Tamen tia telegramo povas embarasi eĉ la plej inteligentan homon. Se iu telegrafas, ke li estas surveturita, tio signifas, ke la okazaĵo ne estis morta. Kial do temas pri entombigo? Ĉu lia stato estus tiom grava, ke li antauvidas sian morton? Eble tiel, sed plej stranga estas tiu precizo — kiel li povas scii, ke oni entombigos lin vendrede je la dek kvina? Mirinda telegramo!
Tamen la intelgentaj homoj ĝuste tial estas inteligentaj, ke ili scipovas klarigi la plej implikajn aferojn. Tre simple. Okazis eraro, kaj la mesaĝon oni transsendis konfuzita. La vorto
Post ke pasis la paroksismo de malĝojo, atakinta la edzinon de Poplavskij, li senprokraste komencis prepari sin al vojaĝo en Moskvon.