Ĉi foje la atendo estis mallonga. La pordobruo. Paŝetoj. La paŝetoj ĉesis. Despera krio. Miauado. Paŝetoj hastaj, ŝutiĝantaj: malsupren, hop, hop, malsupren!
Poplavskij finatendis. Sin krucosignante kaj ion balbutante preterhastis la melankolia homo, sen ĉapelo, kun tute freneza vizaĝo, kun multaj skrapvundoj sur la kalvaĵo, en tute malseka pantalono. Kelkan tempon li baraktis kontrau la pordo de la ĉefenirejo, ne komprenante en sia timego, ĉu ĝi malfermiĝas enen au eksteren, sed fine li ĝin obeigis kaj impetis en la korton al la suno.
La apartamento estis fintestita, kaj sen pluaj pensoj pri la pereinta bonevo au pri la loĝejo, tremante ĉe la ideo pri la pasinta danĝero, Maksimiliano Andreiĉ, flustrante nur du vortojn: «Ĉio klaras! Ĉio klaras!» elkuris en la korton. Post kelkaj minutoj trolebuso estis forportanta la ekonomiplaniston al la Kieva Stacidomo.
Nu, la melankolia homo, dum la kievano sidis en la kamero, spertis plej malagrablan aventuron. La hometo estis Andreo Fokiĉ Sokov, bufedisto en Varieteo. Dum la enketo en la teatro Andreo Fokiĉ restis flanke kaj oni rimarkis nur unu aferon, tion, ke li iĝis ankorau pli malgaja ol kia li ĉiam estis, kaj krome, ke li demandis la kurieron Karpov pri tio, kie enloĝiĝis la gastludanta magiisto.
Do, forlasinte la onklon de Berlioz sur la placeto, la bufedisto atingis la kvinan etaĝon kaj sonorigis ĉe la pordo de la apartamento n-ro 50.
Oni tuj al li malfermis, tamen la bufedisto ekskuiĝis, retropaŝis kaj nur post kelka hezito li decidis eniri. Tio estis komprenebla. La pordon malfermis fraulino, kiu surhavis nenion krom koketan puntan antautuketon kaj elegantan blankan kufon sur la kapo. Ŝiaj piedoj, cetere, estis en oraj ŝuetoj. Ŝi havis senriproĉan figuron, kaj la sola difekto, kiun oni povus trovi en ŝia eksteraĵo, estis purpura cikatro sur la kolo.
— Nu, envenu do, se vi jam sonorigis! — diris la fraulino fiksante sur la bufediston la malĉastan rigardon de siaj verdaj okuloj.
Andreo Fokiĉ hikis, interfrapis la palpebrojn kaj paŝis en la antauĉambron, demetinte la ĉapelon. Je tiu momento en la antauĉambro ektintis la telefono. La senpudora ĉambristino metis unu piedon sur la seĝon, dekroĉis la audilon kaj diris en ĝin:
— Ha lo!
La bufedisto, ne sciante, kien li direktu siajn okulojn, konfuzite balanciĝis de unu piedo sur la alian kaj pensis: «Eh he, kian ĉambristinon havas la alilandano! Ho, kia fiaĵo!» Kaj por eviti la fiaĵon li deturnadis sian rigardon jen dekstren, jen maldekstren.
La tuta granda kaj duonluma antauĉambro estis plenplena je ekzotaj objektoj kaj vestoj. Ekzemple, sur la apogilon de la seĝo estis ĵetita funebra mantelo kun fajrokolora subŝtofo, sur la spegulkonzolo kuŝis longa spado kies ora tenilo briletis en la ombro. Tri arĝenttenilaj spadoj staris en la angulo tiel simple, kvazau ili estus ordinaraj ombreloj au promen-bastonoj. Kaj sur cerva kornaro pendis beretoj kun aglaj plumoj.
— Jes, — la ĉambristino parolis en la audilon, — kion? Ĉu barono
— Kion vi deziras?
— Necesas ke mi parolu al la civitano artisto.
— Kiel? Ĉu al li persone?
— Al li mem, — respondis la bufedisto melankolie.
— Mi demandos, — kun evidenta hezito diris la ĉambristino kaj, malferminte la pordon de la kabineto de la forpasinto Berlioz, ŝi raportis: — Kavaliro, tie estas veninta malgranda homo, kiu diras ke li bezonas paroli al
— Nu hej, li eniru, — audiĝis el la kabineto la trema voĉo de Kerubjev.
— Iru en la salonon, — diris la fraulino tiel simple, kvazau ŝi estus normale vestita; kaj duone malferminte la pordon de la salono, ŝi foriris en alian ĉambron.