Ĉi tie ni malkaŝu sekreton de Maksimiliano Andreiĉ. Certe, li kompatis sian bonevon, pereintan en la floro de siaj jaroj; sed li estis homo praktika kaj, evidente, li bonege sciis, ke pri lia partopreno en la entombigo estas nenia speciala bezono. Kaj malgrau tio, li tre rapidis veni Moskvon. Kiujn motivojn li havis? Unu solan: la loĝejon. Loĝejo en Moskvo, tio estas serioza afero! Oni ne scias kial, Maksimiliano Andreiĉ ne ŝatis Kievon, kaj la penso pri transloĝiĝo en Moskvon tiom ronĝis lin lastatempe, ke li apenau povis dormi. Lin ne plezurigis la printempaj akvoaltiĝoj de Dnepro, kiam la riverego, dronigante la insulojn ĉe la maldekstra bordo, disfluas ĝis la horizonto; li ne ĝuis la animskue belan vidaĵon, kiu prezentiĝas al la rigardo de apud la monumento al la princo Vladimiro; lin ne gajigis la sunaj lummakuloj, en la printempo ludantaj sur la brikpulvoraj vojetoj de la Vladimira Monteto. Nenion tian li volis, li volis nur unu aferon: transloĝiĝi en Moskvon.
La ripetaj gazet’anoncoj pri proponata interŝanĝo de apartamento ĉe la Instituta strato en Kievo kontrau malpli granda loĝejo en Moskvo rezultigis nenion. Interesitoj ne troviĝis au, en la maloftaj okazoj kiam kelkaj tamen troviĝis, iliaj proponoj estis malhonestaj.
La telegramo skuis Poplavskijon. Ĝi prezentis okazon, kian preterlasi estus peko. La negocemaj homoj scias, ke tiaj okazoj ne ripetiĝas.
Do, necesis malgrau ĉiuj obstakloj iel heredi la loĝejon de la bonevo ĉe la strato Sadovaja. Jes, tio estis malfacila, tre malfacila, tamen tiuj malfacilaĵoj estis ĉiakoste transvenkendaj. Homo sperta, Maksimiliano Andreiĉ sciis, ke por atingi tion la unua paŝo devis esti la jena: nepris per ĉiaj rimedoj registrigi sian loĝadon, almenau provizoran, en la tri ĉambroj de la mortinta boparenco.
Je la vendredo posttagmeze Poplavskij malfermis la pordon de la ĉambro, kie lokiĝis la administrejo de la domo
En la mallarĝa ĉambraĉo, sur la muro pendis flaviĝinta afiŝo, kiu en kelkaj bildoj prezentis la procedojn por revivigi homon dronintan en rivero, kaj ĉe la granda tablo ligna sidis, tute sola, mez’aĝa nerazita viro, kies okuloj rigardis iel alarmite.
— Ĉu mi povas paroli al la prezidanto de la domkomitato? — ĝentile demandis la ekonomiplanisto demetante la ĉapelon kaj lokante sian valizeton sur vakan seĝon.
Tiu banala demando ial konfuzis la sidanton, tiom ke lia vizaĝo ŝanĝis la koloron. Angore deturnante la okulojn, li malklare murmuris, ke la prezidanto forestas.
— Ĉu li estas en sia loĝejo? — demandis Poplavskij. — Mi havas urĝegan aferon.
La sidanto denove respondis per io tre malklara; tamen estis divenebla, ke ankau hejme la prezidanto ne estas.
— Do, kiam li revenos?
Ĉi foje la sidanto respondis nenion kaj iel melankolie rigardis tra la fenestro.
«Ah ha!» diris al si mem la sagaculo Poplavskij, kaj demandis pri la sekretario.
La ĉetabla strangulo eĉ purpuriĝis pro streĉo kaj balbutis same malklare, ke ankau la sekretario forestas… kiam li revenos, tion oni ne scias, kaj… ke la sekretario malsanas…
«Ah ha!» diris al si Poplavskij kaj demandis: — Tamen iu ja estas el la estraro, ĉu?
— Mi, — per malforta voĉo respondis la homo.
— Vidu, — impone ekparolis Poplavskij, — mi estas la sola heredanto de la forpasinto Berlioz, mia nevo, pereinta, kiel vi scias, ĉe la Patriarĥa, kaj mi devas, lau la leĝo, transpreni la heredaĵon, kiu konsistas en nia apartamento n-ro 50…
— Ne konas mi la aferon, kamarado, — deprimite diris la homo.
— Tamen permesu do, — sonorvoĉe protestis Poplavskij, — vi estas estrarano, kaj vi devas…
Ĉi tiam la ĉambron envenis civitano. Ĉe lia vido la sidanto paliĝis.
— La estrarano Pjatnaĵko, ĉu? — demandis la civitano la sidanton.
— Jes, — apenau audeble respondis tiu.
La veninto ion flustris al la sidanto kaj tiu, tute afliktite, sin levis de la seĝo kaj post kelkaj sekundoj Poplavskij restis sola en la malplena administrejo.
«Aĥ, ankorau komplikaĵo! Kia misŝanco, ke ilin ĉiujn samtempe…» ĉagrenite pensis Poplavskij, trans la asfaltizita korto rapidante al la apartamento n-ro 50.
Apenau la ekonomiplanisto sonorigis, la pordo tuj malfermiĝis kaj Maksimiliano Andreiĉ paŝis en la mallumetan antauĉambron. Iom surprizis lin la cirkonstanco, ke estis nekompreneble, kiu malfermis al li la pordon: en la antauĉambro estis neniu, krom kolosa nigra virkato sidanta sur seĝo.
Poplavskij iom tusetis, stamfetadis, post kio la pordo de la kabineto malfermiĝis kaj en la antauĉambron envenis Kerubjev. Maksimiliano Andreiĉ ĝentile sed digne sin klinis kaj diris:
— Mia familinomo estas Poplavskij. Mi estas la onklo…
Sen lasi al li tempon por fini la frazon, Kerubjev rapidmove elpoŝigis malpuran tukon, ŝovis en ĝin sian nazon kaj ekploris.
— … de la forpasinto Berlioz…
— Certe, certe, — interrompis Kerubjev, forigante la poŝtukon de sia vizaĝo. — De la unua rigardo mi komprenis, ke tio estas vi! — ĉi tiam lin atakis plortremo kaj li ekveis: — Ha, kia malfeliĉo, ĉu? Ja kio ĉio ĉi estas? Kio?