— Tramo lin surveturis, ĉu? — flustre demandis Poplavskij.
— Ĝisfunde, — kriis Kerubjev, kaj larmoj torentis el sub lia nazumo, — ĝisf unde! Mi estis tie, mi ĉion vidis. Ĉu vi kredos — ek! La kapo for! La dekstra gambo — krak, en du pecojn! La maldekstra — krak, en du pecojn! Jen kio rezultas el tiuj tramoj! — Verŝajne, ne povante sin reteni, Kerubjev lasis sian nazon piki la muron apud la spegulo kaj konvulsie ploregis.
La onklon de Berlioz vere kortuŝis la konduto de la nekonato. «Kaj oni diras, ke en nia epoko ne estas kompatemaj homoj!» li pensis, mem sentante juketon en siaj okuloj. Tamen je tiu sama momento malagrabla nubeto ombris lian animon, kaj serpente fulmetis la penso, ĉu la kompatema homo iel sukcesis registrigi sian loĝadon en la apartamento de la mortinto, ja tiaj precedencoj jam estis en la vivo.
— Pardonu, ĉu vi estis amiko de mia forpasinta Miĉjo? — li demandis, per la maniko viŝante sian sekan maldekstran okulon, dum per la dekstra li ekzamenis la skuatan de la afliktego Kerubjevon. Sed tiu jam ploregis tiom forte, ke nenio estis komprenebla, krom la ripetataj vortoj «krak — en du pecojn!» Satplorinte, Kerubjev finfine malgluiĝis disde la muro kaj eligis:
— Ne, mi jam ne povas! Mi iru preni tricent gutojn da etera valeriano! — kaj turninte al Poplavskij sian tute larmokovritan vizaĝon li aldonis: — Jen kio ĝi estas, la tramo!
— Mi pardonpetas, ĉu estas vi kiu sendis al mi la telegramon? — demandis Poplavskij, penegante diveni, kio povus esti tiu mirinda ploremulo.
— Ĝi! — respondis Kerubjev, kaj per la fingro almontris la katon.
Poplavskij elorbitigis la okulojn, ne kredante al siaj oreloj.
— Ne, mi ne povas, forkonsumiĝis miaj fortoj, — snufante daurigis Kerubjev, — kiam mi rememoras: la rado sur lia gambo… la sola rado kvintalon pezas… Krak! Mi iru min enlitiĝi, en la dormo mi serĉu la forgeson… — kaj li tuj malaperis el la antauĉambro.
Tiam ekmoviĝis la kato, ĝi saltis de la seĝo malsupren, ekstaris sur la malantauaj piedoj, la antauajn apogis kontrau la koksoj, malfermis la faukon kaj diris:
— Nu, mi telegrafis. Kion ankorau?
Poplavskij sentis kapturniĝon, liaj gamboj kaj brakoj intertiĝis, li lasis fali la valizeton kaj sinkis sur la seĝon kontrau la kato.
— Ŝajnas, ke mi ruslingve vin demandis, — severe diris la kato, — kion ankorau?
Sed Poplavskij nenion respondis.
— La legitimilon! — komandoblekis la kato kaj etendis sian pufan antauan piedon.
Sen konscii kion li faras, kaj vidante nenion krom la du fajrerojn brulantajn en la kataj okuloj, Poplavskij fulmrapide eligis sian legitimilon el la poŝo, kiel oni elingigas ponardon. La kato prenis de la spegulkonzolo okulvitrojn en nigra dika muntumo, surmetis ilin sur sian muzelon, pro kio ĝia tuta aspekto iĝis ankorau pli impona, kaj eltiris la legitimilon el la tremanta mano de Poplavskij.
«Interese, ĉu mi svenos au ne?» pensis Poplavskij. El la profundo de la apartamento plu audiĝis singultoj de Kerubjev, la tutan antauĉambron plenigis la odoroj de etero, valeriano kaj de ankorau ia nauza abomenaĵo.
— Kiu miliciejo liveris la dokumenton? — demandis la kato ekzamenante paĝon en la malfermita legitimilo. Respondon li ne ricevis.
— La kvarcent dek dua, — mem respondis al si la kato, kondukante la antauan piedon sur la legitimilo, kiun ĝi tenis renversita, — jes, nature! Bonege mi konas tiun miliciejon, al ĉia ajnulo ĝi liveras legitimilon! Nu, ekzemple mi, mi ne estus liverinta legitimilon al tia ulo, kiel vi! Nepre ne! Post la unua rigardo sur vian vizaĝon mi tuj estus rifuzinta! — la kato tiom koleriĝis, ke ĝi ĵetis la legitimilon sur la plankon. — Via invito ĉeesti la entombigon estas malvalidigita, — of icialtone daurigis la kato, — volu reveni al via domicilo. — Kaj ĝi vokkraĉis en la pordon: — Azazello!
Responde en la antauĉambron elkuris malgranda, lametanta individuo en strikta nigra akrobatvestaĵo, zonita per leda rimeno en kiu estis fiksita duonponardo, rufa, kun flava kojnodentego, havanta albugon sur la maldekstra okulo.
Poplavskij sentis ke al li mankas la aero, li levis sin de la seĝo kaj retropaŝis tenante la manon ĉe la koro.
— Azazello, elakompanu! — ordonis la kato kaj forlasis la antauĉambron.
— Poplavskij, — nelaute nazvoĉis la enveninto, — ĉio jam komprenita, ĉu?
Poplavskij kapjesis.
— Tuj revenu al Kievo, — daurigis Azazello, — restu tie silente kaj kviete, kaj ne revu pri Moskvaj loĝejoj. Ĉu klare?
La malgrandulo, kies kojnodentego, duonponardo kaj misa okulo kauzis mortan timegon al Poplavskij, stature apenau atingis la ŝultron de la ekonomiisto, sed li agis energie, lerte kaj metode.