La bufedisto, freneze ridetante, ekstaris.

— K-kaj k-kion… — li balbutis, — se ili denove… tiel?

— Hm, — enpensiĝis la artisto, — nu, tiam ankoraufoje venu ĉe nin. Bonvenon! Mi ĝojas pri nia konatiĝo.

Tuj el la kabineto elkuris Kerubjev, kroĉiĝis je la mano de Andreo Fokiĉ kaj skuante ĝin en arda manpremo li petegadis la bufediston al ĉiuj, nepre al ĉiuj, transdoni liajn korajn salutojn. Tute malspritigite, Andreo Fokiĉ moviĝis al la antauĉambro.

— Hella, elakompanu! — kriis Kerubjev.

Ankoraufoje la nuda rufulino en la antauĉambro! La bufedisto elglitis tra la pordo, pepis «Ĝis revido», kaj iris for kvazau ebria. Iom pasinte malsupren li haltis, sidiĝis sur ŝtupon, elpoŝigis la pakon, ĝin kontrolis — la ĉervoncoj estis en ordo.

Ĉi tiam el la apuda apartamento eliris la virino kun la verda aĉetsako. Ĉe la vido de la homo sidanta sur ŝtupo kaj gapanta sur siajn ĉervoncojn ŝi ridetis kaj mediteme diris:

— Kian domon ni havas! Ankau ĉi tiu jam matene estas ebria. Ankorau unu ŝtuparuja vitro frakasita, — kaj, pli atente rigardinte al la bufedisto ŝi aldonis: — Eh he, civitano, vin embarasas tiom da ĉervoncoj, ĉu? Donu al mi duonon!

— Lasu min, pro Kristo, — ektimis la bufedisto kaj per rapida movo kaŝis la rnonon. La virino ekridis:

— La koboldoj vin prenu, vin maljunan avarulon! Mi ŝercis, — kaj ŝi iris malsupren.

La bufedisto malrapide ekstaris, levis la manon por ordigi la ĉapelon, kaj rimarkis, ke ĝi malestas sur la kapo. Terure malagrabla estis la penso pri reiro, sed lasi la ĉapelon ankau estus domaĝe. Post kelka hezito li tamen reiris kaj sonorigis.

— Kion vi volas ankorau? — demandis lin la malbeninda ĉambristino.

— La ĉapeleton mi forgesis, — flustris la bufedisto almontrante sian kalvaĵon. Hella sin deturnis, Andreo Fokiĉ mense kraĉis kaj fermis la okulojn. Kiam li ilin malfermis, Hella estis prezentanta al li lian ĉapelon kaj longtenilan spadon.

— Tio ne estas mia, — flustris la bufedisto repuŝante la spadon kaj haste surmetante la ĉapelon.

— Kiel do? Ĉu vi venis sen spado? — ekmiris Hella.

La bufedisto malklare ion grumblis kaj rapide iris malsupren. Sur la kapo la ĉapelo ial sentiĝis maloportuna kaj tro varma; li ĝin demetis kaj, saltetinte pro ektimo, eligis nelautan krion: en la mano li tenis veluran bereton kun trivita kokplumo. La bufedisto sin krucosignis. Je la sama momento la bereto ekmiauis, ŝanĝiĝis en nigran katidon, resaltis sur la kapon de Andreo Fokiĉ kaj enigis siajn krifojn en lian kalvaĵon. Kun despera ekŝriko la bufedisto kuregis malsupren, dum la katido, falinte de lia kapo, forŝprucis en la mala direkto.

Elrompiĝinte al la libera aero, la bufedisto trotis tra la korto eksteren kaj por ĉiam forlasis la diablan domon n-ro 302-bis.

Estas precize sciate, kio poste pri li okazis. Elkurinte sur la straton, la bufedisto sovaĝete rigardis ĉirkauen, kvazau ion serĉante. Post unu minuto li estis trans la strato en apoteko. Li apenau diris la vortojn: «Diru, mi petas…», kiam la virino staranta malantau la vendotablo ekkriis:

— Civitano! Via tuta kapo estas skrapvundita!

Antau ol pasis kvin minutoj la bufedisto estis pansita per gazo, eksciis, ke la reputacion de la plej bonaj specialistoj pri la hepatmalsanoj havas la profesoroj Bernadskij kaj Kuzmin, demandis, kiu estas pli proksime, ĝoje ekardis, informite ke Kuzmin loĝas ĝuste trans la korto en malgranda blanka domo aparta, kaj post ankorau du minutoj li jam estis tie. La dometo estis malnova sed tre, tre komforta. Fiksiĝis en la memoro de la bufedisto, ke la unua persono renkontita estis maljuna subflegistino, kiu volis preni lian ĉapelon, sed ĉar ĉapelon li ne havis, ŝi ien foriris maĉante per la malplena buŝo.

Anstatau ŝi aperis, antau spegulo kaj ŝajne, sub iaspeca arko, mez’aĝa virino, kiu tuj diris, ke ŝi povas envicigi lin por la dek naua de la monato, neniel pli frue. La bufedisto tuj trovis la manieron por aranĝi la aferon. Lia estingiĝanta rigardo glitis trans la arkon, kie tri homoj atendis en ejo, kiu evidente estis antauĉambro, kaj li flustris:

— Mi estas morte malsana.

La virino perplekse rigardis sur lian bandaĝitan kapon, iom hezitis kaj poste diris:

— Nu, tiukaze… — kaj lasis la bufediston trans la arkon.

Je la sama momento la kontraua pordo malfermiĝis, en ĝi ekbrilis ora nazumo, la virino en la blanka kitelo diris:

— Civitanoj, tiu paciento pasos ekstervice.

Post unu sekundo li staris en la kabineto de profesoro Kuzmin. La longforma ĉambro aspektis neniom timige nek solene nek medicine.

— Kion vi havas? — per agrabla voĉo demandis profesoro Kuzmin, kaj iom alarmite rigardis al la bandaĝita kapo.

— Ĵus el fidinda fonto mi eksciis, — respondis la bufedisto, sovaĝe rigardante al fotografa grupo en vitrita kadro, — ke en la februaro de la sekva jaro mi mortos pro hepatkancero. Mi petegas, haltigu.

Sur sia gotika seĝo la profesoro sin retroĵetis al la alta ledotegita dors’apogilo.

— Pardonu, mi vin ne komprenas… vi… ĉu vi vizitis kuraciston? Kial vi havas la kapon bandaĝita?

Перейти на страницу:

Похожие книги