— Kuraciston, kian kuraciston?… Se vi vidus tiun kuraciston!.. — subite Andreo Fokiĉ ekklakis per la dentoj. — La kapon ne atentu, nenia rilato, — respondis la bufedisto, — lasu ĝin flanke, ne pri ĝi temas. La hepatkanceron mi petas haltigi.
— Sed permesu, kiu diris al vi tion?
— Kredu al li, — arde petis la bufedisto, — ja li scias.
— Nenion mi komprenas, — diris la profesoro kuntirante la ŝultrojn kaj ruliĝante sur sia seĝo disde la skribotablo. — Kiel li povis scii, kiam vi mortos? Kaj ankorau, se li ne estas kuracisto!
— En la kvara ĉambro de la universitata kliniko, — respondis la bufedisto.
La profesoro ankoraufoje rigardis sur la pacienton, lian kapon, la malsekan pantalonon kaj pensis: «Jen kio ankorau mankis! Frenezulo!» Li demandis:
— Ĉu vi drinkas vodkon?
— Neniam, eĉ ne guton, — respondis la bufedisto.
Post unu minuto li estis malvestita, kuŝis sur malvarma lakleda liteto, kaj la profesoro knedis lian ventron. La rezulto, ni diru, konsiderinde plibonigis la humoron de Andreo Fokiĉ. La profesoro firme deklaris, ke nun, almenau ĉi momente, la bufedisto havas nenian simptomon pri kancero; sed ĉar… ĉar li timas, ĉar iu ĉarlatano lin timlgis, do oni faru ĉiujn testojn… La profesoro rapide skribadis sur paperfolietoj, buŝe instrukciante al la bufedisto, kien tiu iru kaj kion alportu. Krome, li skribis bileton por la neurologiisto profesoro
— Kiom mi pagu al vi, profesoro? — per tenera tremanta voĉo demandis la bufedisto elpoŝigante la dikan biletujon.
— Lau via plaĉo, — seke respondis tiu.
La bufedisto eligis tridek rublojn kaj metis ilin sur la skribotablon, poste per subite mola, kvazau katpieda movo li starigis sur la ĉervoncojn ektintintan staketon envolvitan en gazetpaperon.
— Kio ĝi estas? — demandis Kuzmin kaj tuŝetis la lipharojn.
— Ne malŝatu, civitano profesoro, — murmuris la bufedisto, — mi petegas, haltigu la kanceron.
— Tuj forprenu vian oron, — fierante pri si mem diris la profesoro. — Prefere zorgu pri viaj nervoj. Jam morgau portu urinon por la testo, ne trinku multe da teo kaj manĝu tute sen salo.
— Ĉu ankau la supon ne sali?
— Nenion sali, — ordonis Kuzmin.
— Aĥh! — suspiris la bufedisto, adore rigardante la profesoron, reprenante la ordekojn kaj sin retroŝovante al la pordo.
Tiuvespere la profesoro havis nemulte da pacientoj, kaj komence de la krepuskiĝo foriris la lasta. Demetante sian kitelon la profesoro ĵetis rigardon sur la lokon, kie la bufedisto lasis la ĉervoncojn kaj vidis, ke anstatau la biletoj tie kuŝas tri etikedoj de ĉampanaj boteloj
— La diablo scias, kio ĝi estas! — murmuris Kuzmin, trenante la duone demetitan kitelon sur la planko kaj palpante la paperetojn. -Do, li estas ne nur skizofreniulo sed ankorau fraudisto! Tamen mi ne komprenas, kion de mi li bezonis? Ĉu la preskribon por la urin’analizo? Ho! Li certe ŝtelis mantelon! — la profesoro impetis en la antauĉambron, plu trenante la kitelon, kies unu maniko restis nedemetita. — Ksenia Nikitiŝna! — tranĉvoĉe li kriis de la antauĉambra pordo, — kontrolu, ĉu mankas iu mantelo!
Ĉiuj manteloj estis en ordo. Sed kiam la profesoro revenis al la tablo, finfine sin malembarasinte je la kitelo, li haltis kvazau alforĝite al la pargeto, kroĉinte la rigardon al sia skribotablo. Sur la loko, kie ĵus kuŝis la etikedoj, nun sidis nigra katido orfa kaj malfeliĉmiene miauis super pladeto plena je lakto.
— Kio do estas ĉi tio, mi petas?! Tio jam… — li sentis sian nukon malvarmiĝi.
Audinte lian nelautan plendoĝemon alkuris Ksenia Nikitiŝna, kaj tute lin trankviligis. Ŝi tuj diris, ke sendube, iu el la pacientoj ŝtelmetis la katidon, ke tio nemalofte okazas ĉe la profesoroj.
— Ili, probable, vivas malriĉe, — klarigis Ksenia Nikitiŝna, dum ĉe ni, evidente…
Kelkan tempon estis diskutate kiu povis ŝtelmeti la katidon. La suspekto falis sur maljunulinon kiu havis stomakan ulceron.
— Certe, — diris Ksenia Nikitiŝna, — ŝi rezonas jene: mi ĉiel mortos, do almenau la katido estu prizorgata.
— Sed permesu! — ekkriis Kuzmin, — kaj la lakto? Ĉu ankau ĝin ŝi alportis? La pladeton?
— En boteleto ŝi ĝin alportis, kaj ĉi tie verŝis ĝin en la pladeton, — klarigis Ksenia Nikitiŝna.
— Ĉiukaze, forprenu ĉion ĉi, la katidon kaj la pladeton, — diris Kuzmin kaj akompanis ŝin ĝis la pordo. Kiam li revenis, la situacio estis ŝanĝiĝinta.
Kroĉante sian kitelon al la najlo li audis ridegon en la korto, rigardis tra la fenestro kaj, nature, mirŝtoniĝis. Tra la korto al la kontraua alo kuris sinjorino en nura ĉemizo. La profesoro eĉ sciis ŝian nomon: Maria Aleksandrovna. Ridegis knabo.
— Kio do? — malestime diris Kuzmin.
Ĉi tiam en la apuda ĉambro de lia filino la gramofono ekludis la fokstroton