«Hm… trankvilon», pensis la profesoro, «ĝi enflugis kiam mi deiris de la fenestro. Ĉio ordas» sin persvadis Kuzmin sentante, ke ĉio malordas, kaj precipe pro tiu birdo. Li ĝin rigardis pli atente kaj tuj konstatis, ke ĝi ne estas ordinara pasero. La fia besteto evidente histrionadis lametante je la maldekstra piedo, ĝin altrenante, sinkopante — resume, ĝi svingo-dancaĉis lau la sonoj de la fokstroto, kiel ebriulo ĉe la verŝbreto. Farante ĉiujn kanajlaĵojn je kiuj ĝi estis kapabla, ĝi impertinente rigardis al la profesoro. Kuzmin inetis la manon sur la audilon, li volis telefoni al sia universitata studoamiko Bourre por lin demandi, kion signifas tia paseraĉo kiam oni aĝas sesdek jarojn kaj kiam ĝin akompanas subita kapturno?

Dume la paseraĉo eksidis sur la donacitan inkujon, en ĝin fekis (mi ne ŝercas!), poste ekflugis supren, unu momenton ŝvebis en la aero, poste larĝasvinge, kvazau per ŝtala beko, frapis la vitron de la fotografaĵo prezentanta la tutan universitatan finstudintaron de la jaro 1894, disfrakasis la vitron kaj nur post tio forflugis tra la fenestro. La profesoro ŝanĝis la numeron kaj telefonis ne al Bourre sed al la hirudoservo, diris, ke parolas profesoro Kuzmin, ke li petas tuj sendi al li hirudojn hejmen.

Remetinte la audilon li ankoraufoje sin turnis al sia skribotablo, kaj je la sama momento eligis ŝrikegon. Malantau la skribotablo sidis virino surhavanta flegistinan kaptuketon, ŝi tenis saketon kun la surskribo Hirudoj. La profesoro ŝrikegis precipe ĉe la vido de ŝia buŝo: ĝi estis vira, tordita, larĝa ĝis la oreloj, kun unu kojnodentego. Ŝiaj okuloj estis malvivaj.

— La monon mi forprenu, — diris la flegistino per vira baso, — ĝi ne kuŝaĉu ĉi tie senutile. — Per sia birdpieda mano ŝi rastis la etikedojn kaj aerdisiĝis.

Pasis du horoj. Profesoro Kuzmin sidis en la dormoĉambro en sia lito. Sur liaj tempioj, malantau liaj oreloj kaj sur lia kolo pendis hirudoj. Ĉe liaj piedoj sur la silka peplomo sidis profesoro Bourre kun siaj blankaj lipharoj, li kompate rigardis al Kuzmin kaj persvadis lin, ke ĉio ĉi estas bagatelaĵo. En la fenestro jam estis nokto.

Kiuj aliaj mirindaĵoj okazis tiunokte en Moskvo, ni ne scias kaj esplori tion, certe, ni ne intencas — tiom malpli, ke venas la tempo pasi al la dua parto de tiu verfidela rakonto. Sekvu min, leganto!

<p>Parto dua</p><p>Ĉapitro 19</p><p>Margarita</p>

Sekvu min, leganto! Kiu diris al vi, ke en la mondo ne ekzistas vera, fidela, eterna amo? Oni fortranĉu la fian langon de la mensogulo!

Sekvu min, leganto, sekvu nur min, kaj mi montros al vi tian amon!

Ne! La majstro eraris, amare dirante al Ivaĉjo en la kliniko, je la plej profunda nokta horo, ke ŝi lin forgesis. Tio ne povis esti. Certe, ŝi lin ne forgesis.

Antaŭ ĉio ni malkaŝu la sekreton, kiun la majstro rifuzis komuniki al Ivaĉjo. La nomo de lia amatino estis Margarita Nikolavna. Ĉio, kion la majstro diris pri ŝi al la kompatinda poeto, estis pura vero. Li ĝuste ŝin priskribis. Ŝi estis bela kaj inteligenta. Al tio necesas aldoni la sekvan. Tutcerte multaj virinoj fordonus ĉion ajn por ŝanĝi sian vivon kontraŭ tiu de Margarita Nikolavna. La seninfana tridekjara Margarita estis edzino de eminenta fakisto, kiu, cetere, estis aŭtoro de landskale grava eltrovo. Li estis juna, bela, bonkora, honesta, li adoris sian edzinon. Margarita Nikolavna kun sia edzo okupis la tutan supran etaĝon de ĉarma ĝardenhava palaceto ĉe unu el la stratetoj apud Arbat’. Rava loko! Ĉiu povas konvinkiĝi pri tio, sufiĉas ja viziti la ĝardenon. Oni sin turnu al mi, mi diros la adreson kaj montros la vojon — la domo ankoraŭ ekzistas.

Margarita Nikolavna ne havis monzorgojn. Margarita Nikolavna povis aĉeti ĉion, kio al ŝi plaĉis. Inter la konatoj de ŝia edzo estis interesaj homoj. Margarita Nikolavna neniam tuŝis primuson. Margarita Nikolavna ne konis la hororojn de plurfamilia loĝejo. Resume… ŝi estis feliĉa, ĉu? Eĉ ne unu minuton! De kiam, deknaŭjara, ŝi edziniĝis kaj ekloĝis en la palaceto, ŝi ne konis feliĉon. Ho dioj, dioj miaj! Kio do mankis al tiu virino?! Kion volis tiu virino, en kies okuloj ĉiam brulis ia enigma flameto, kion volis tiu je unu okulo strabeta sorĉistino, kiu en la memorinda printempo sin ornamis per la mimozoj? Mi ne scias. Mi ne estas informita. Evidente, ŝi diris la veron, ŝi bezonis lin, la majstron, kiun neniel povis anstataŭi la pseŭdogotika palaceto nek ĝia aparta ĝardeno nek la mono. Ŝi lin amis, ŝi diris la veron. Eĉ mi, la verfidela rakontanto sed homo fremda, sentas mian koron kunpremiĝi ĉe la penso pri tio, kion spertis Margarita, kiam ŝi venis je la sekva tago en la dometon de la majstro — feliĉe, ne sukcesinte interparoli kun sia edzo, ĉar tiu ne revenis je la antaŭfiksita tempo — kaj tie eksciis, ke la majstro malaperis.

Ŝi faris ĉion serĉante lian spuron, kaj memkomprene ŝi trovis nenion. Tiam ŝi revenis en la palaceton kaj plu loĝis tie.

Перейти на страницу:

Похожие книги