— Jes, jes ja, tia sama eraro! — diradis Margarita vintre, sidante ĉe la kameno kaj rigardante en la fajron, — kial mi tiam, nokte, lin forlasis? Kial? Ja tio estis frenezaĵo! Mi revenis je la sekva tago, honeste, kiel mi promesis, sed estis tro malfrue. Jes, kiel la malfeliĉa Levio Mateo, mi venis tro malfrue!

Ĉiuj tiaj paroloj, evidente, estis sensencaj, ĉar fakte: kio estus ŝanĝita, se en tiu nokto ŝi estus restinta ĉe la majstro? Ĉu ŝi lin savus? Ridinde! — ni ekkrius, sed ni tion ne diru antaŭ la malesperiĝinta virino.

En tiaj turmentoj Margarita Nikolavna travivis la tutan vintron ĝis la printempo. Je la tago, kiam okazis la tuta absurda pandemonio, kaŭzita de la apero de la nigra magiisto en Moskvo, kiam iĝis forpelita reen al Kievo la onklo de Berlioz, kiam oni arestis la libroteniston kaj pasis amaso da aliaj, plej stultaj kaj nekompreneblaj aferoj, ŝi vekiĝis preskaŭ je la tagmezo en sia dormoĉambro havanta orielon en la turo de la palaceto.

Vekiĝinte Margarita ne ekploris, malkiel ŝi ofte faris, ĉar ĉi-matene ŝi vekiĝis kun la antaŭsento ke hodiaŭ, finfine, io okazos. Perceptinte tiun antaŭsenton, ŝi kovis kaj flegis ĝin en sia animo, zorgante, ke ĝi ŝin ne forlasu.

— Mi kredas! — solene flustris Margarita, — mi kredas! Io okazos! Ĝi nepre devas okazi, ĉar kial, pro kio mi estu kondamnita al la dumviva turmento? Mi konfesas ke mi mensogis kaj vivis duan vivon, kaŝitan disde la homoj, sed tio ne estas ja tiom kruele puninda. Io nepre okazos, ĉar nenio povas daŭri eterne. Kaj krome, mia sonĝo estis aŭgura, pri tio mi certas.

Tiel ŝi flustris, rigardante sur la puncajn kurtenojn kiuj sorbis la sunlumon, ekscitite sin vestante, kombante antaŭ la triparta spegulo la mallongajn frizitajn harojn.

La sonĝo, kiun en tiu nokto havis Margarita, vere estis neordinara. Ĉi tie necesas diri, ke dum siaj vintraj turmentoj ŝi neniam sonĝis pri la majstro. Nokte li ŝin ellasadis, kaj ŝi suferis nur dum la tagoj. Tiun fojon li tamen aperis en ŝia sonĝo.

En la sonĝo ŝi vidis nekonatan pejzaĝon — senesperan, mornan, sub malserena ĉielo de frua printempo. Ŝi vidis tiun distaŭzitan, flosantan ĉielaĉon, kaj sub ĝi silentan aron de kampokorvoj. Ia tuberoza ligna pontetaĉo; sub ĝi, malklara printempa rojo; malgajaj, magraj, duonnudaj arboj, izola orfa tremolo; pli malproksime — inter arboj, trans legomĝardeno — traba kromdometo, ĉu aparta kuirejo, ĉu banejo, ĉu la diablo scias kio. Ĉio ĉirkaŭe estis iel malviva kaj tiom morna, ke oni sentis la emon tuj sin pendumi sur la tremolo. Ne estis eĉ unu ventobloveto, nek malpleja nubomovo, nek homo aŭ besto. Tute infera loko por vivulo!

Kaj jen, imagu, larĝe malfermiĝas la pordo de la dometo kaj li aperas. Iom malproksime, tamen li estas klare videbla. La vestoj tute ĉifoniĝis kaj estas nerekoneblaj. La haroj malordaj. Ne razite. La okuloj malsanulaj, angoraj. Li vokas ŝin, gestas al ŝi per la mano. Sufokiĝante en la malviva aero, Margarita ekkuris al li tra la terbula tereno kaj vekiĝis.

«Tiu sonĝo allasas nur du interpretojn» rezonis Margarita Nikolavna. «Se li mortis, lia voko signifas ke li venis por min forkonduki, do, ke baldaŭ mi mortos. Tio estus tre bona, ĉar tiam miaj turmentoj finiĝus. Aŭ li vivas, tiam la sonĝo povas signifi nur tion, ke li rememorigas al mi pri si! Li volas diri, ke ni ankoraŭ revidos unu la alian. Jes, tre baldaŭ ni renkontiĝos!» En la sama ekscitiĝo Margarita sin vestis, persvadante sin, ke fakte ĉio aranĝiĝas tre feliĉe kaj ke tiajn feliĉajn momentojn oni nepre kaptu kaj profitu. La edzo forveturis oficvojaĝi por plenaj tri tagoj. Por tri diurnoj ŝi estas lasita al si mem, neniu malhelpos ŝin pensi pri io ajn, revi pri tio, kio al ŝi plaĉas. Ĉiuj kvin ĉambroj en la supra etaĝo, la tuta loĝejo kiun en Moskvo envius dekmiloj da homoj, estas je ŝia dispono.

Tamen, havante la tutajn tri tagojn da plena libero, en la tuta luksa loĝejo Margarita elektis lokon pli ol modestan. Trinkinte teon ŝi iris en la malluman kameron, kie oni tenis valizojn kaj kie, en du ŝrankoj, estis diversaj malnovaĵoj. Ŝi kaŭris, eltiris la malsupran keston de la unua ŝranko, kaj el sub amaso de silkaj detranĉaĵoj ŝi prenis tion solan, kion ŝi opiniis valora en ŝia nuna vivo: Margarita tenis en la manoj malnovan albumon kun bindaĵo el bruna ledo; en ĝi estis foto de la majstro, la ŝparkasa libreto je lia nomo kun la depono je dekmil rubloj, petaloj de sekiĝinta rozo platigitaj inter folioj de maldika papero, kaj fragmento de bindita tajpaĵo kun forbrulinta malsupra rando.

Перейти на страницу:

Похожие книги